Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Magna_Carta.jpg estas anstataŭigita per Magna_Carta_(British_Library_Cotton_MS_Augustus_II.106).jpg. [[commons:User:Steinsplitter|Steinspli...
Linio 80:
[[Irlando]] estis neniam priregita nek fare de romianoj nek fare de saksoj. Ĝi havis sian propran kulturon, ankaŭ fondita je sistemo de familiaj grupiĝoj kun laŭleĝe elektitaj reĝoj. Forta fenomeno estis kristanismo, la ĉefa disvastiganto estis [[sankta Patriko]], ĝis hodiaŭ patrono de Irlando. Monaĥejoj estiĝadis ĉefe laŭlonge laŭ marbordo. Tiu ĉi trankvila periodo finiĝis pro la alveno de vikingoj. Tiuj alportis novan politikan kaj ekonomian elementojn en la vivon de pacamaj keltoj. Ili fondis [[haveno]]jn kaj komercajn centrejojn, kiel ekz. [[Dublino]]. Ankaŭ Irlando estis certan tempon unuigita ([[1002]] - [[1014]]) sub reĝo [[Brian Borum]], senĉese konsiderata kiel unu el la plej grandaj irlandaj regintoj. Sed ankaŭ li falis en batalo kontraŭ vikingoj. Fine normanoj priregis Irlandon.
 
[[Skotlando]] havis danke al sia geografia situo pli da specoj de loĝantaro. Ĝi membriĝis en du regionojn. Sur fekundaj ebenejoj vivis precipe loĝantoj de brita deveno, per maniero de la vivo simila al [[angloj]]. Norde en altaĵoj vivis triboj kunigitaj per siaj familiaj tradicioj en la t.n. [[klano]]j. Unu el ili estis [[piktoj]], parolantaj per la [[kelta lingvo]]. Plu tie vivis [[skotoj]]. En la jaro [[843]] skotoj kaj piktoj estis unuigitaj fare de la skota reĝo. Pli poste alliĝis al ili ankaŭ loĝantoj el la ebenejoj. Tiuj ĉi tri grupoj unuiĝis el pluraj kaŭzoj. Ili havis la komunajn keltan kulturon, ekonomikon kaj la agrikulturo dependis de la bredado de bestoj, ili konfesis kristanismon kaj ili havis komunajn malamikojn. Skotlando same ne evitis atakon de vivkingoj, sed pli granda minaco estis angloj, la angla reĝo ĝojis pri la skota krono. En la jaro [[934]] armeo de Wessex venkis skotojn kaj tiuj estis forpuŝitaj pli norden. Skotoj tre ne rezistis kaj tiu ĉi indiferencoindiferenteco de komence validiĝis al ili, angloj lasis ilin trankvilaj kaj por ia tempo ili vivis en la paco.
 
==Kulmina mezepoko==