Esperanto-flago: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MaJo74 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
vikiigo de nomoj Michaŭ, Sergeant, Duchochois
Linio 5:
La '''Esperanto-flago''' estas unu el la [[simbolo]]j de la [[Esperanto-movado]]. Ĝi konsistas el verda tuko, havanta en la supra maldekstra angulo blankan kvadraton kun verda stelo; komence, en la stelo estis la litero E. Ĝia verdo simbolas la esperon, la blanko la pacon kaj neŭtralecon, kaj la kvinpinta [[verda stelo (simbolo)|stelo]] la kvin (laŭ tradicia kalkulo) [[kontinentoj]]n.
 
Ĝi estis origine (kun iom aliaj proporcioj) la flago de la [[Esperanto-klubo]] en [[Bulonjo-ĉe-Maro]] ([[Francio]]), laŭ dezajno de la grupanoj [[Alfred Michaŭ|Michaux]], [[Lucien Sergeant|Sergeant]] kaj [[Maurice Duchochois|Duchochois]]. Kelkan tempon antaŭ la kongreso, la tri esperantistoj vizitis la komerciston Gras, en Faidherbe strato 14. Duchochois tiam petis kreton, kaj sur la vendotablon li desegnis kvarangulon. Poste oni sin demandis, kio estas farota. Duchochois volis verdan standardon kun trikolora strio, Sergeant sugestis ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj Michaux insistis, ke ĝi enhavu stelon. Sergeant ankaŭ rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo.
 
La standardo estis tuj mendita ĉe la vendejo: ĝi estis longa unu metron kaj duonon kaj larĝa unu metron; la blanka kvadrato estis kvindek-centimetra. Kelkajn tagojn poste, dum la unuaj tagoj de aŭgusto, jam flirtis la Standardo en la urbaj stratoj, sur multaj domoj, ĉe la fasado de la teatro, kaj de la Granda Kafejo, kie ekestis la kongresa akceptejo por la [[1-a UK 1905|unua Universala Kongreso de Esperanto]] ([[1905]]). La {{dato|9|aŭgusto|1905}}, tagordero de la kongreso ĝuste estis la standardo. Ostrowski estis la oratoro, kiu prenis ĉe la balustrado de la teatro unu el la standardoj kaj diris: “Ni ne ŝercu; la standardo kiu nin kondukos al la venko, kiu nin gvidos estonte kaj flirtos en ĉiuj landoj de la mondo, jam ĝi estas”. La kongreso unuvoĉe akceptis tiun proponon. Zamenhof subskribis du el la unuaj standardoj; unu estis donacita al Michaŭ, la alia al Sergeant, kiu konservis la standardon dum 23 jaroj, kaj poste donacis ĝin al la E-Muzeo en Wien.<ref>Laŭ ''[[Norda Gazeto]]'', {{dato|15|aŭgusto|1931}}.</ref>