Germana Imperiestra Regno: Malsamoj inter versioj

e
forigo de alidirektaj ligiloj
e (ordigo de sekcioj, aspektigo de eksteraj ligiloj (ja ĝi estus elstara (ekzemplodona) artikolo), tipografio, ŝablono proponanta elstaran artikolon estu sube)
e (forigo de alidirektaj ligiloj)
| antaŭ 2 = Bavario
| antaŭ 2 flago = Flag_of_Bavaria_(striped).svg
| antaŭ 3 = reĝlando Virtembergo
| antaŭ 3 flago = Flagge_Königreich_Württemberg.svg
| antaŭ 4 = grandduklando Badeno
| antaŭ 4 flago = Flagge_Großherzogtum_Baden_(1891-1918).svg
| antaŭ 5 = grandduklando Hesio-Darmstadt
| antaŭ 5 flago = Flagge_Großherzogtum_Hessen_ohne_Wappen.svg
| pli post = jes
| nacieca konsisto = germanoj;<br />naciaj minoritatoj (poloj, ĉeĥoj, soraboj, kaŝuboj, litovoj, danoj, francoj): 3 milionoj <small>(1880)</small>
| religio = protestantismo, romkatolikismo
| ŝtata formo = [[federacio|federacia]] [[monarĥiomonarkio]]
| patrina lando =
| monunuo = 1 marko = 100 pfenigoj
| pereo = [[Novembra Revolucio (Germanio)|Novembra Revolucio]] [[1918]]: La Germana Regno iĝas [[Vajmara Respubliko|respubliko]]
}}
La '''Germana Imperiestra Regno''' (germane: ''Deutsches Kaiserreich'', neoficiala nomo) ekzistis de 1871 ĝis 1918, kiam abdikis imperiestro [[Vilhelmo la 2-a (Germana ImperiestroGermanio)|Vilhelmo la 2-a]]. La ŝtato mem plu ekzistis, sub la sama oficiala nomo Germana Regno (''Deutsches Reich''), kiel [[Vajmara Respubliko]].
Pro la [[Francia-Prusia Milito]] en 1870, la sudgermanaj princoj aliĝis al la [[Nordgermana Federacio]], kiu ŝanĝis sian nomon al ''Germana Regno'' kaj ricevis novan konstitucion en 1871. Plej alta organo estis la ''Federacia Konsilio'' de la ŝtatoj kaj urboj, kies prezidanto estis la prusa reĝo, samtempe ''Germana Imperiestro''. Tiu imperiestro nomumis [[Regna Kanceliero (Germanio)|regnan kancelieron]], la estron de la ĉiutaga politiko. Sed ekzistis krome parlamento (''Reichstag''), kiu estis elektita laŭ ĝenerala balotrajto (por viroj).
 
La Regno estis [[LandojPolitika subdivido de la Germana Regno|federacio de 25 ŝtatoj]] (inkluzive de tri liberaj urboj, ekskluzive de la Regna Lando [[Alzaco-Loreno]]). Ekde 1884 Germanio havis koloniojn, komence en Afriko, poste ankaŭ en Pacifiko. Germanio fariĝis unu el la plej gravaj industriaj landoj de la mondo.
 
Post la devigita abdiko de Vilhelmo la 2-a en 1918, Germanio donis al si en 1919 respublikan konstitucion. Komenciĝis la periodo de la [[Vajmara Respubliko]] (1919-1933).
== Germanaj Imperiestroj ==
La Germanaj Imperiestroj estis samtempe [[reĝo]]j de [[Prusio]]; ĉiuj tri imperiestroj apartenis al la [[dinastio]] de la [[Hohencolernoj]]. La sekvaj estis la regantoj de la imperio:
* Ekde [[1871]] ĝis [[1888]]: [[Vilhelmo la 1-a (Germana ImperiestroRegno)|Vilhelmo la 1-a]].
* En [[1888]]: [[Frederiko la 3-a (PrusioGermana Regno)|Frederiko la 3-a]], kiu estis filo de sia antaŭulo. Li mortis enofice je kancero.
* Inter [[1888]] kaj [[1918]]: [[Vilhelmo la 2-a (Germana ImperiestroGermanio)|Vilhelmo la 2-a]].
 
La 9-an de novembro 1918 la kanceliero [[Max von Baden]], sub politika premo, anoncis la eksiĝon de Vilhelmo la 2-a. Tiu fakte nur poste konfirmis tion. Vilhelmo neniam revenis al Germanujo (li estis en Belgio dum la eksigo) kaj mortis en 1941 en ekzilo en Nederlando. Ankoraŭ hodiaŭ vivas idoj de Vilhelmo.
=== Estigo de la Regno (1871) ===
{{ĉefartikolo|Militoj de Germana Unuiĝo}}
La Germana Imperiestra Regno estis la unua tutgermana [[nacio-ŝtato]]. Antaŭ 1871, multaj diversaj germanaj landoj ekzistis sur la mapo de [[Eŭropo]], el kiuj la plej dominantaj, Prusujo kaj Aŭstrujo, vivis en longa konkurenco, kiu montriĝis ekzemple en la [[sepjara milito]] meze de la 18-a jarcento. En la 19-a jarcento, pli ekzakte en [[1864]], ambaŭ germanaj ĉefpotencoj militis kune kontraŭ [[Danio|Danujo]] kaj gajnis [[Ŝlesvigo]]n kaj [[Holstinio]]n por la [[Germana Federacio]] (kiu estis kvazaŭ alianco inter la germanaj landoj). Kiam ekis konflikto inter ili pri la administrado de la akiritaj landoj, la Germana Federacio dissolviĝis (pro la militado inter ĝiaj membroŝtatoj) kaj Prusujo superis Aŭstrujon finfine. Kiam [[Otto von Bismarck]] kiel ĉefministro de Prusujo vidis la eblon ataki Francujon, kiu estis la komuna malamiko de la germanoj tiutempe, por veki naciismon en la germanoj kaj por formi Germanan nacion sub prusa regado, li prenis la unuan ŝancon kaj militis kontraŭ la okcidenta najbaro. Kiam la franca reĝo kaj ties registaro estis malfortigataj per prusaj armeoj, la germanaj subŝtatoj unuiĝis en ties deziro je nacia unueco. La prusa reĝo, Vilhelmo la 1-a, estis proklamata kiel Unua Germana Imperiestro, kaj Bismarck iĝis la unua kanceliero de la germana regno. Pro lia opinio, ke nur “fero kaj sango” povas decidi pri la “grandaj demandoj de l’ tempo”,<ref>Neugebauer, Karl-Volker: ''Grundkurs deutsche Militärgeschichte. Die Zeit bis 1914.'' Oldenbourg Wissenschaftsverlag, Munkeno 2006, p. 331.</ref> pro lia militismo, kiu unuigis la germanan regnon, kaj pro lia forta efekto kaj amasa influo al la politiko de la regno ĝis 1890, li estas ofte nomata “la fera kanceliero”<ref>DER SPIEGEL: ''Dem Tod des Eisernen Kanzlers''. El: ''Der Spiegel (40/1968)''. Publikigita la 30-an de Septembro. Ligilo: http://www.spiegel.de/spiegel/print/d-46056068.html. Vidita la 2-an de Aprilo 2014.</ref>.
 
==== Proklama Ceremonio ====
Dum la unuaj jaroj post la estigo de la Germana Regno, ĝia fondinto Bismarck ankoraŭ ludis tre gravan rolon kiel regna kanceliero. Ĝis ĉirkaŭ 1878/1879, li preferis kaj subtenis la politikon de la [[Nacia Liberala Partio]], kiu estis la plej granda partio en la unua regna elekto de 1871 gajninte 30,1% de la voĉoj. Sub la regado de la liberala partio, pluraj ekonomiaj reformoj plimodernigis la germanan [[Nacio-ŝtato|nacio-ŝtaton]], i.a. la forigo de restaj doganoj, la enkonduko de nacivasta monunuo (la tiel-nomata ''Mark'') kaj aliaj normitaj mezuroj. Ankaŭ juraj reformoj kontribuis al la interkultura unuigo de la germanaj subŝtatoj. Tamen, la granda subŝtato Prusujo, kies estraro ĉefe organizis la germanan union, ankoraŭ estis dominanta en la regna politiko, ĉar la imperiestro samtempe estis prusa reĝo kaj la ĉefministro de Prusujo preskaŭ ĉiam ankaŭ estis la kanceliero de la germana regno.
 
En 1873, ekonomia krizo nomita ''Gründerkrach'' (germane: ''krako de fondintoj'') ŝokis la financan merkaton, i.a. en [[Usono]], [[Aŭstrio-Hungario|Aŭstrujo-Hungarujo]] kaj Germanujo. Post 1871, la germana ŝtato ricevis kontribuciojn de [[Tria Franca Respubliko de Francio|Francujo]], kiu malsukcesis en la milito kontraŭ Prusujo. Aldone, la liberala politiko ebligis pli facilan kreon de akciaj entreprenoj. Sekve, ekonomia optimismo pligrandiĝis en la germana regno kaj la akcioj kreskis rapide. Malmulte poste, la spekulativa bobelo eksplodis kaj la krizo evidentiĝis. En la sekvaj jaroj, la ekonomio ankoraŭ suferis sub la krizo, pro kio oni nomis la fazon post la akcia falo ''Gründerkrise'' (germane: ''krizo de fondintoj''). Ĉar la ekonomia politiko de la liberala partio antaŭiris la krizon, oni akuzis la liberalulojn kaj la judojn, kiuj estis la ĉefiniciatintoj de ekonomiaj krizoj laŭ la opinio de tiuj, kiuj serĉis propekan kapron.
 
Post la krizo, Bismarck ne plu laboris kun la liberaluloj, kiuj perdis 7% de la voĉoj inter 1871 kaj 1878, sed li nun pli intense laboris kun la konservativaj partioj. Dume, li enkondukis leĝon kontraŭ socialismo, per kiu li intencis malfortigi la plifortiĝantan [[Socialdemokratia Partio de Germanio|socialdemokratian partion]].
Ekde la 1880aj jaroj, Bismarck pluigis sian batalon kontraŭ la socialismo per la enkonduko de tri asekuroj, nome al la malsanulara, la maljunulara kaj la akcidenta asekuroj. La kanceliero ne nur intencis bati la socialistojn per fari reformojn, kiujn ili deziris kaj kiuj ilin popularigis. La reformoj ankaŭ parte solvis la [[Socia demando|socian demandon]] per la interveno de la ŝtato, alie ol la liberaluloj volis. Ilia intenco estis, ke la socia demando estu solvata ene de la socio, ekzemple per memhelpaj organizaĵoj.
 
Intertempe, la germana regno evoluis al granda potenco, kies ekonomio kaj ĉefurbo kreskis tiel rapide, ke ĝi baldaŭ kapablis konkurenci kun landoj kiel [[Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando|Britujo]] kaj [[Rusia Imperio|Rusujo]]. En 1877, la germana ĉefurbo [[Berlino]] havis unu milionon da enloĝantoj,<ref>Berlin.de: ''Die kaiserliche Reichshauptstadt''. Ligilo: http://www.berlin.de/berlin-im-ueberblick/geschichte/kaiserliche_hauptstadt.de.html. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.</ref> dum nek [[Moskvo]] nek [[Sankt-Peterburgo]] havis pli ol 800.000 enloĝantoj. Iĝinte pli forta, la regno ankaŭ estis konfrontata kun pli da internaciaj konfliktoj, ekzemple kun la ''milito-jam-videblas-krizo'', en kiu Rusujo kaj Britujo certigis, ke ili intervenus, se Germanujo denove atakus Francujon. Sed la regno ankaŭ kapablis akiri prestiĝon kiel gastiganto de la [[Kongreso de Berlino|Berlina kongreso]], kiu precipe koncernis la politike ŝanceliĝantan situacion en la [[Balkana duoninsulo|Balkano]].
 
Eksterpolitike, la nove fondita imperio devis alianciĝi kun aliaj potencoj por ne esti izolita. Lokiĝante inter Francujo kaj Rusujo, Bismarck konstante timis aliancon inter tiuj landoj, kiuj kune povus ataki Germanujon ĉe du frontoj. Por eviti tian kontraŭgermanujan koalicion, Bismarck formis sekretan aliancon kun Rusujo en 1887. Krom tio, Germanujo jam estis en alianco kun Aŭstrujo-Hungarujo ekde 1879, al kiu sin aldonis Italujo tri jarojn poste. En tiu sistemo, Bismarck evitis la eblon de alianco kontraŭ Germanujo kaj samtempe ekskludis Francujon el la alianca sistemo. Britujo ajnkaze ne apartenis al iu ajn alianco tiutempe.
Kadre de la mondopolitiko, la germana regno konkurencis kun Britujo pri la kreado de ŝipoj, en kiu venkis Britujo. Inter 1906 kaj 1914, la Unuiĝinta Reĝlando kreis 38 batalŝipojn kaj Germanujo kreis 24.<ref>Trueman, Chris: ''The Naval Race 1906 to 1914''. El: ''History Learning Site''. Ligilo: http://www.historylearningsite.co.uk/naval_race_1906_to_1914.htm. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.</ref> Sed la konkurenco ne nur estis restriktata je ŝipkreado, sed oni ankaŭ batalis pri kolonioj: Dufoje la germana regno provis pliintensigi sian influon en Maroko per sendi ŝipojn tien, sed Francujo, al kiu apartenis la Maroka teritorio tiutempe, kaj Britujo sin defendis kontraŭ Germanujo sukcese.
 
Dum la eksterpolitikaj malfacilaĵoj plimultiĝis, la alianca sistemo de Bismarck iompostiome ŝanĝiĝis malavantaĝe por Germanujo. Vilhelmo la 2-a ne pluigis la sekuran aliancon kun Rusujo, kaj kelkaj politikistoj kaj diplomatoj preferis la forfalon de tiu alianco, i.a. [[Bernhard von Bülow]], kiu poste iĝis kanceliero kaj posteulo de Caprivi. Bülow anstataŭe volis refirmigi la aliancon kun Aŭstrujo-Hungarujo, kiu estis malamiko de Rusujo pro konfliktoj en [[Balkana duoninsulo|Balkano]]. Intertempe, Britujo kaj Francujo alianciĝis en 1904 kaj Rusujo aliĝis al tiu alianco en 1907. Tiumaniere, Germanujo estus havinta du frontojn kontraŭ la malamika alianco inter Francujo, Britujo kaj Rusujo, se milito okazus.
 
==== La Unua Mondmilito (1914-1918) ====
{{ĉefartikolo|Unua Mondmilitomondmilito}}
La 28-an de junio 1914, la heredanto de la aŭstra trono, [[Franz Ferdinand d'Este|Franz Ferdinand]], estis murdata de serba naciisto en la urbo [[Sarajevo]]. Sekve de tiu okazaĵo en la Balkano, kiu jam estis de longe la plej malstabila regiono en Eŭropo, Aŭstrujo-Hungarujo deklaris militon al [[Serbio|Serbujo]]. Antaŭ ol Rusujo, kiu sin komprenis kiel savanto de la balkanaj landoj, povis ataki Aŭstrujo-Hungarujon, Germanujo sendis ultimaton al Rusujo kaj al Francujo, kaj post kiam la ultimatoj ne estis respondataj, la regno deklaris militon al ambaŭ la 1-an kaj la 3-an de Aŭgusto 1914.<ref>dhm (germana historia muzeo): ''Kriegserkärungen''. Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/wk1/kriegsverlauf/kriegserklaerungen/. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.</ref> La aliancoj efikis kiel ĉenreakcio, en kiu unu ago sekvis aŭtomate al la alia. La Unua Mondmilito estiĝis.
 
Origine la germanaj soldatoj pensis, ke la milito jam estus finita je decembro 1914, sed baldaŭ evidentiĝis, ke tio estis utopio. Ĉe la okcidenta fronto, inter Germanujo kaj Francujo estiĝis grandega aro da tranĉeoj, kiuj apenaŭ moviĝis. Ĉe la orienta fronto, inter Germanujo kaj Rusujo, la germanaj trupoj estis pli sukcesaj. En 1917, la Rusa Revolucio okazis kaj sekve, la komunistoj, kiuj ekde tiam regis en Rusujo, igis pacon kun la regna registaro. Dume, britaj ŝipoj blokis la nordan maron por eviti manĝaĵan komercon al Germanujo. Kiam en vintro 1916/1917 la enlanda produktado de manĝaĵoj estis katastrofe malsufiĉa, grandaj partoj de la popolo suferis malsaton. Post kiam Usono aliĝis al la kontraŭgermana alianco, la milita malsukceso de la regno preskaŭ certis. En Oktobro 1918, la registaro iomete demokratiiĝis sub la rego de la socialdemokratia partio, ĉar Usono postulis demokratian ŝanĝon antaŭ la subskribo de paca kontrakto kun Germanujo. Tamen, sub la premo de maldekstraj revoluciistoj kaj ribelantaj soldatoj, la kanceliero [[Max von Baden]] anoncis la abdikon de Vilhelmo la 2-a, sen ke tiu intencis abdiki. La 9-an de Novembro, la socialdemokrato [[Philipp Scheidemann]] proklamis la Germanan Respublikon kaj per tio finigis la imperiestran regnon. Du tagojn poste, la milito finiĝis por Germanujo.
La Germana Regno en 1871 jure nek estis nova ŝtato nek estis vera nacio, sed nur estis pligrandigita formo de la [[Nordgermana Federacio]] de 1866/1867. Same kiel en ĉi-lasta, gravan pozicion en la Germana Regno havis la unuopaj subŝtatoj (la tiel-nomataj ''Bundesländer''). Nur iompostiome la Germana Regno estis konsiderata kiel pli ol nura federacio, kiel firma unuo regata de la imperiestro (la ''Kaiser'').
 
Kvankam la ŝtataneco de la regnaj civitanoj, kiu estis skribita sur ties legitimilo, ne estis ''germana'' oficiale, sed tiu de la respektiva federacia subŝtato (ekz-e ''[[Prusio|Prusujo]]'' aŭ ''[[Bavario|Bavarujo]]''), la tria artikolo de la konstitucio difinas, ke ĉiu regna civitano devas esti trajtata egale, do sendepende de sia subŝtata civitaneco.<ref>documentArchiv.de: ''Gesetz betreffend die Verfassung des Deutschen Reiches. Verfassung des Deutschen Reichs'', Art. 3 [1]. Publikigita la 16-an de Aprilo 1871. Ligilo: http://www.documentarchiv.de/ksr/verfksr.html. Vidita la 15-an de Marto 2014.</ref>
 
Kiel rezulto de la federacia tradicio de Germanujo, la regno havis duĉambran parlamenton – la regnan parlamenton (''Reichstag'') elektatan ĉiujn tri jarojn (ekde la konstitucia reformo de 1890 ĉiujn kvin jarojn) kaj la federacian konsilion (''Bundesrat'', resp. malnova ortografio: ''Bundesrath''), en kiu reprezentiĝis la registaroj de la subŝtatoj. Ambaŭ institucioj kune estigis leĝojn, sed la imperiestro, kiu ĉiam estis la reĝo de Prusujo samtempe, rajtis revoki la ĉambrojn kaj krome dissolvi la regnan parlamenton. Li ankaŭ reprezentis Germanujon [[internaciaInternacia rajtojuro|popoljure]] kaj estis ordonanto de la armeo. Malgraŭ la grava pozicio de la imperiestro, la federacia konsilio laŭkonstitucie estis la plej supra institucio de la regno, i.a. ĉar ĝi havis la rajton iniciati kaj vetoi leĝojn kaj dissolvi la regnan parlamenton. Ĝia prezidento samtempe estis ministro-prezidanto de Prusujo kaj kanceliero de la Regno, kiu kune kun sia registaro estas nomata de la imperiestro.<ref>Bundeszentrale für politische Bildung (bpb.de): ''Die Verfassung des Deutschen Reiches vom 16. April 1871''. Publikigita la 27-an de Septembro 2012. Ligilo: http://www.bpb.de/cache/images/0/141010-st-original.jpg?BC77D. Vidita la 15-an de Marto 2014.</ref> La nombro da membroj de la konsilio, kiujn ĉiu subŝtato rajtis sendi, dependis de la grandeco de tiu federacia subŝtato. Jen listo.<ref>documentArchiv.de. Samloke, Art. 6 [1].</ref>
 
=== Membroj de la Federacia Konsilio ===
| [[Oldenburgio]] || 1
|-
| [[Braunschweig|Brunsvigo]] || 2
|-
| [[Saksio-Meiningen]] || 1
== Ekonomio ==
[[Dosiero:BASF Werk Ludwigshafen 1881.JPG|thumb|right|Industrio en la Ruhr-regiono]]
La grava rolo de la Germana Regno sur la scenejo de internacia politiko ne nur estis kaŭzata de sia grandeco kaj militforteco. Precipe la ekonomio ebligis la pligravigon de Germanujo kiel Eŭropa grandpotenco. Fine de la 19-a jarcento okazis plua ondo de la [[Industria revolucio|Industria Revolucio]], kiu unuflanke pliintensigis la gravecon de la [[Socia demando]] kaj rezulte plifortigis la influon de la germana [[social-demokratiosocialdemokratio]] kaj aliflanke promociis la ekonomian kapaciton de Germanujo. Per la pligrandigo de la industria sektoro, la konstruado de armiloj, ŝipoj, aviadiloj kaj aliaj militiloj kaj la urbanizado plirapidiĝis. La industria koro de Germanujo estis la [[Ruhr-regiono]], kie ĝis hodiaŭ lokiĝas la ĉefejoj de [[ThyssenKrupp]], kiu subtenis la germanan ŝtaton i.a. kun armiloj (ankaŭ dum la nazia tempo).
 
La urbanizado kaj la industriigo bezonigis pli bonan infrastrukturon, kiu ankaŭ estis rapide konstruata en Germanujo. Kun preskaŭ ok fervojoj per kvadratigata kilometro, Germanujo havis unu de la plej bone evoluitaj fervojsistemoj.<ref>Kaiserliches Statistisches Amt: ''Internationale Übersichten.'' El: ''Statistisches Jahrbuch für das Deutsche Reich, 1914'', p. 42. Ligilo: [http://www.digizeitschriften.de/fileadmin/scripts/pdf.php?UklQPTgwLjEzNy41Ni4zNyZQUE49UFBONTE0NDAxMzAzXzE5MTQmbG9nSUQ9bG9nMzEmZmVzPSZBQ0w9WVRveU9udHBPakE3Y3pvNU9pSkZZMjl1YjIxcFkzTWlPMms2TVR0ek9qUTZJbVp5WldVaU8zMD0mdGFyZ2V0RmlsZU5hbWU9UFBONTE0NDAxMzAzXzE5MTRfbG9nMzEucGRm]. Vidita la 24-an de Decembro 2013.</ref> Krome, la Germana Regno fortegis koncerne komercon, ĉar valoroj je 5,6&nbsp;miliardoj da [[Germana Markomarko|marko]]j estis eksportataj en 1904, do Germanujo estis je la tria plej alta pozicio de eskportantaj landoj post Usono kaj Britujo.<ref>Kaiserliches Statistisches Amt: ''Internationale Übersichten.'' Samfonte, pp.&nbsp;57-59.</ref> Ankaŭ la enlanda ekonomia forteco de la regno estis tre progresa, ekzemple konsiderante la mezan nombron de senlaboruloj inter 1871 kaj 1914, kiu nur estis 1-2%, dum en Britujo je la sama tempo la nombro fluktuis inter 5% kaj 10% kaj en la [[Tria Franca Respubliko de Francio]] inter 6% kaj 10%. Krome, la fakto, ke la regna ekonomio [[orbazo|baziĝis sur oro]], kontribuis al la stabileco de la prezoj kaj de la valuto. Inter la fondiĝo de la imperio kaj la eko de la unua mondmilito, la ĉiujara inflacio meze estis nur 0,48%.<ref>Müller, Wolfgang; Siegert, Roland: ''Deutschlands großer Sprung nach vorn.Das vergessene Goldene Zeitalter: Wirtschaft, Wissenschaft und Kultur im Deutschen Kaiserreich''. Ligilo: http://www.wilhelm-der-zweite.de/kaiser/grossersprungnachvorn.php. Vidita la 28-an de Marto 2014.</ref>
 
=== Laborantoj el tuta popolo laŭ ekonomiaj sektoroj<ref>Hohorst, Gerd et al.: Samloke.</ref> ===
 
== Naciaj Identeco kaj Eŭforio ==
La fondiĝo de la germana regno post longa tempo donis respondon al la tiel-nomata [[Demando pri Germanujo|germana demando]], kiu povus esti formulata tiel: “Kiel akireblas germana nacio-ŝtato?”. Tiu demando longe ne povis esti facile respondata, ĉar la germanoj estis subdividataj en multegaj diversaj subetnoj, i.a. la prusoj, la aŭstroj, la bavaroj, la hamburganoj kaj multaj aliaj. Sed ekde la militoj kontraŭ [[NapoleonNapoleono Bonaparte]], kiuj vekis naciajn interesojn en Germanujo, la enpopola volo de unuiĝo estis tiel forta, ke en [[1848]] eksplodis revolucio por libereco kaj tutgermana unuiĝo. Sed la plejmulto de la princoj kaj reĝoj de la unuopaj germanaj landoj timis, ke ili povus perdi sian sendependecon kaj potencon, se Germanujo iĝus unu nacio. Do, kiam Bismarck unuigis la germanajn landojn, li kreis la germanan imperiestran regnon en 1871 kiel ''federacion'' de princoj. La princoj ne perdis sian potencon entute, sed tamen la popolo estis en grandega eŭforio post la regna unuiĝo. La revo de komuna nacio-ŝtato plene realiĝis.<ref>La eŭforion atestas dokumentoj el tiu tempo. '' No. 10. Provinzial-Correspondenz.
Neunter Jahrgang. 8. März 1871.'' Ligilo: http://zefys.staatsbibliothek-berlin.de/amtspresse/ansicht/issue/9838247/1741/. Vidita la 28-an de Marto 2014.</ref>
 
** La [[Nacia Liberala Partio]] (NLP) fondiĝis en 1866 kaj estis la plej forta partio dum la komencaj jaroj de la germana regno. Ĝi kreiĝis en 1866 kaj enhavis en sia programo ekonomie liberalajn kaj naciismajn ideojn.
** La Germana Liberala Partio (DFP) estis malpli dekstra ol la NLP kaj ekzistis inter 1884 kaj 1893. Antaŭe ekzistis du maldekstraj liberalaj partioj, kiuj en 1884 unuiĝis. En 1893, la DFP disfalis. En 1910, la du partieroj, kiuj kreiĝis post la disfalo, reunuiĝis al la Progresema Popola Partio (FVP).
* La [[Zentrumspartei|Partio de la Centro]] (Z) reprezentis la katolikan religion en la evangelie orientiĝanta regno. La partio fondiĝis en 1870 kaj ludis gravan rolon ĝis la fino de la [[Vajmara Respubliko]]. Post la [[Dua Mondmilitomondmilito]], ĝi rekreiĝis en la [[Federacia Respubliko Germanio|Federacia Respubliko Germanujo]] kaj ekzistas ĝis hodiaŭ, sed nur kiel malgrava partieto.
* Konservativaj Partioj:
** La Germana Konservativa Partio (DKP) estis pli dekstra ol la NLP kaj kaj inkludis naciismajn kaj kontraŭjudajn opiniojn. Fondita en 1860 kiel prusa partio, ĝi