Roza ŝterno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 29 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q321293)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigas ŝablonon: Birda specio; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Taksonomio
{{Birda specio|
SpecioE|nomo = Roza ŝterno|
Bildo=[[Dosiero:Sterna dougallii.jpg|250px]]|
|koloro = {{Taksonomio/koloro|besto}}
SpecioE= Roza ŝterno|
SpecioS|dosiero ='' [[Dosiero:Sterna dougallii''.jpg|250px]]
|regno = [[Animalo]]j ''Animalia''
OrdoS=Charadriiformes|
|regno aŭtoritato =
OrdoE=Ĥaradrioformaj|
|regno2 = animalo
FamilioS= Sternidae|
|filumo = [[Ĥordulo]]j ''Chordata''
FamilioE= Ŝternedoj|
|filumo aŭtoritato =
GenroE= Sterna|
|klaso = [[Birdo|Birda klaso]] ''Aves''
GenroS= Sterna|
|klaso aŭtoritato =
Priskribanto=George Montagu|Montagu |
|ordo = [[Ĥaradrioformaj]] ''Charadriiformes''
Jaro de priskribo=1813
|ordo aŭtoritato =
|familio = [[Ŝternedoj]] ''Sternidae''
|familio aŭtoritato =
|genro = [[Sterna]] ''Sterna''
|genro aŭtoritato =
|specio = '''Roza ŝterno''' ''''Sterna dougallii''''
|specio aŭtoritato = George Montagu 1813
}}
La '''Roza ŝterno''' (''Sterna dougallii'') estas tre eleganta kaj svelta [[marbirdo]] de la familio de la [[ŝterno]]j aŭ Ŝternedoj. Tiu [[birdo]] havas kelkajn geografiajn rasojn, kiuj diferenciĝas ĉefe en la bekokoloro kaj etaj plumaj detaloj.
== Subspecioj kaj disvastiĝo ==
''S. d. dougallii'' reproduktiĝas en la marbordoj de Atlantiko de [[Eŭropo]] -el [[Britio]] kaj [[Irlando]]- kaj [[Norda Ameriko]] -el norda [[Usono]]-, kaj migras vintre suden al la [[Karibo]] kaj okcidenta [[Afriko]] -ĝis [[Sudafriko]]-. Ambaŭ loxgantaroj kaj la europa kaj la nordamerika malpliiĝis draste sed aktiva politiko pri konservado bremsis la malpliiĝon dum la lastaj jaroj en kelkaj kolonioj.
 
La tropikaj formoj ''S. d. korustes'' kaj ''S. d. bangsi'' estas loĝantaj reproduktuloj el orienta [[Afriko]] -el [[Kenjo]] ĝis [[Madagaskaro]]- tra la [[Hinda Oceano]] ĝis [[Japanio]]. Ili havas pli da ruĝo ĉebeke. La longbekaj kaj mallongflugilaj ''S. d. gracilis'' reproduktiĝas en norda [[Aŭstralio]], [[Novgvineo]] kaj [[Nov-Kaledonio]].
== Aspekto ==
Temas pri mezgranda ŝterno, 33-38 cm longa kun enverguro de 67-80 cm kaj pezo de 90 ĝis 130 g, kiu povas esti konfuzita kun la [[Hirunda ŝterno]], la [[Arkta ŝterno]], aŭ kun la pli granda, sed similpluma, [[Sandviĉa ŝterno]].
 
[[ImageDosiero:RoseateTern23.jpg|left|thumb|'''Roza ŝterno''' dumfluge.]]
 
Ĝi havas helgrizajn suprajn partojn -kun pli grizaj flugilpintoj- kaj blankajn subajn partojn, kiuj printempe kaj '''somere rozkoloriĝas''' de kie venas la nomo; alia rimarkinda eco estas la '''nigra krono''' de somera plenkreskulo el la bekosupro tra sub la okulo ĝis la nuko. La fajna '''beko estas nigra''' kun ruĝa bazo kiu pligrandiĝas dum la reprodukta sezono kaj estas pli ampleksa ĉe la tropikaj kaj sudhemisferaj rasoj. Ankaŭ la longaj kruroj estas ruĝaj. La supraj flugiloj montras pli helan flugilpinton ol la [[Arkta ŝterno]] aŭ la [[Hirunda ŝterno]], ĉar ĉi tiu havas pli unukolore grizajn flugilpintojn. La '''longa vosto''' longiĝas kiam la birdo staras pli ol la flugilpintoj kaj estas tre fleksebla kaj taŭga por rapida flugado kaj egante flirtiĝas dumfluge. Ĝi estas pli pala ol la Arkta ŝterno aŭ la [[Hirunda ŝterno]], kaj havas pli mallongajn flugilojn kaj pro tio flugilfrapas pli rapide. Ankaŭ la [[Sandviĉa ŝterno]] havas roskoloran nuancon en subaj partoj, sed la '''Roza ŝterno''' klare diferenciĝas pro la ruĝaj kruroj kaj longa vosto. Vintre, la frunto blankiĝas kaj la beko nigriĝas. Junuloj de la '''Roza ŝterno''' havas skvamecan aspekton kiel junuloj de Sandviĉaj ŝternoj, sed pli senkoloran nigran kapon ol aliaj specioj.
 
La voĉo de la '''Roza ŝterno''' estas tre karaktera ''ĉuiit'', simila al tiu de [[Malhela tringo]], do tre diferenca de tiuj de aliaj ŝternoj.
== Kutimoj ==
Tiu specio reproduktiĝas en kolonioj en rokaj marbordoj aŭ insuloj, ankaŭ en strandoj. Ili nestas en grunda neprofunda trueto aŭ sub densa plantaro. Tie la ino demetas 1 aŭ 2 (pli malofte 3) ovojn. Ĝi estas malpli defendema de nesto kaj idoj ol la aliaj blankaj ŝternoj, kaj pro tio tre ofte kuniĝas kun la [[Arkta ŝterno]] aŭ la [[Hirunda ŝterno]] de najbara kolonio por defendi sin per ties helpo. En pli etaj kolonioj, ili rarekuniĝas kun tiuj aliaj specioj de ŝternoj.
 
Kiel aliaj sternoj de la genro ''Sterna'', La '''Roza ŝterno''' '''manĝas per plonĝado''' [[fiŝo]]jn, preskaŭ nur el maro; tiu specio estas multepli mara ol aliaj parencaj ŝternoj, kaj nur rare vizitas nesalan akvon en marbordaj lagetoj por banado kaj ne por fiŝkaptado. Ĝi plonĝas plej ofte rekte sur fiŝaroj, kaj ne laŭ "ŝtupoj", preferata metodo de la [[Arkta ŝterno]]. La masklo oferas fiŝojn al la ino kiel parto de la ceremonia parigado.
 
Malkutime por ŝterno, la '''Roza ŝterno''' montras kelkan kleptoparazitan kutimon ĉar rabas [[fiŝo]]jn el aliaj marbirdoj, ekzemple ĉe kolonioj de [[Britio]] plej ofte el [[Fraterkulo]]. Tiu kutimo ege pligrandigas ties kapablon kolekti fiŝojn kiam la malbona vetero malhelpas fiŝkaptadon, ĉar fiŝoj malsupreniras for de la atingo de ŝternoj sed ne tiom for de la atingokapablo de pli profondaj plonĝuloj kiel Fraterkuloj.
== Aliaj ==
Ili vivas ĝis 16 jarojn.
 
Fine de la [[19a jarcento]], tiuj birdoj estis ĉasitaj pro siaj plumoj kiuj estis uzataj por ornami ĉapelojn. Poste la loĝantaroj malpliiĝis en kelkaj regionoj pro konkurenco kaj predado farita de grandaj [[mevo]]j, kies loĝantaroj pliiĝis lastatempe.
 
Poste pro uzado da ĉasitaj nestejoj kaj proviziado de artefaritaj nestoj, la loĝantaro ege kreskis ĉar tiu specio facile akceptas tiujn. Krome oni protektas en Britio la specion de la predado de specio kiel la [[Arĝentmevo]]. Nur en unu kolonio en la insulo [[Coquet]], [[Northumberland]], la loĝantaro pliiĝis el 25 paroj (1997) ĝis 92 paroj (2005) post la enemtado de artefaritaj nestoskatoloj. Similajn rimedojn oni realigis en la kolonio de ŝternoj de [[Anglesey]] kune kun maldensigo de la plantaro.
== Konserva statuso ==
En [[Britio]] la '''Roza ŝterno''' estas protektata de la ŝtata [[Biodiversity Action Plan]]. Unu el la kialoj por tiu protektado de konsiderata minacata specio estas [[tutmonda varmigo]], kiu kreas ŝanĝon de la vertikala distribuado de la fiŝoj kiujn la ŝternoj manĝas.
 
La '''Roza ŝterno''' estas specio protektita de la ''Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj'' ([[AEWA]] en la angla).
== Referencoj ==
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=49257|title=Sterna dougallii|downloaded=11 May 2006}}
* "National Geographic" ''Field Guide to the Birds of North America'' ISBN 0-7922-6877-6
* Harrison, Peter ''Seabirds: An Identification Guide'' ISBN 0-7470-1410-8
* ''Terns of Europe and North America'' de Olsen kaj Larsson, ISBN 0-7136-4056-1
Linio 49 ⟶ 56:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commons|Sterna dougallii}}
* [http://www.madeirabirds.com/roseate_tern La '''Roza ŝterno''': ĉe birdoj de Madejro]
* [http://www.birdguides.com/html/vidlib/species/Sterna_dougallii.htm Franclingva ejo pri Roza ŝterno]
 
[[kategorio:ŝternoj]]
[[Kategorio:Ŝternoj]]
[[kategorio:Ĥaradrioformaj]]
OrdoE=[[Kategorio:Ĥaradrioformaj|]]