Kongreso de Tukumano: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ' thumb|left|300px|Tukumana Domo de Argentina Sendependigo (kongresejo). La '''Kongreso de Tukumano''' estis leĝofara kaj konsti...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:17, 25 apr. 2014

La Kongreso de Tukumano estis leĝofara kaj konstitucifara asembleo de la Unuiĝintaj Provincoj de la Rivero Plata, aktuale Respubliko Argentino, kiu faris sesionojn – dekomence en la urbo San Miguel de Tucumán, kaj poste en la urbo Bonaero – inter la jaroj 1816 kaj 1820. Ĝi estas memorata ĉefe ĉar li aprobis la dokumentojn de la Deklaro de Sendependo de Argentino kaj de la Argentina Konstitucio de 1819. Kvankam la la Revolucio de Majo de 1810 reale celis absolutas sendependigon de Argentino, teorie ŝajnigis agadi je la nomo de la reĝo Fernando la 7-a, kies suverenecon oni agnoskis.

Tukumana Domo de Argentina Sendependigo (kongresejo).

En 1815 la tiama provizora Director Supremo nome Ignacio Álvarez Thomas, kunvokis la kongreson por kio oni elektis ĉirkaŭ la fino de la jaro po unu deputiton por ĉiu 15.000 loĝantoj el ĉiu provinco. Oni elektis ne la futuran (kaj jam realan) ĉefurbon Bonaero por eviti la premon kontraŭ la federaloj. Tukumano estis sufiĉe aparta de Bonaero kaj sufiĉe centra urbo en la lando, krom proksima al la nordaj areoj kie federaloj hegemoniis. El la deputito 18 estis advokatoj,[1] 9 estis pastroj,[2] kaj pliaj 2 estis monaĥoj,[3] dum la aliaj 4 estis militistoj.[4] Ne ĉuj deputitoj elektitaj povis ĉeesti: kelkaj devis deveni el provincoj kiuj estis ankoraŭ sub influo de monarkismaj armeoj aŭ eĉ en milita stato. La sesioj ekis la 24an de marto de 1816, kun estado de 33 deputitoj.

Fine de la unua ĥaosa monato de kongreso oni atingis nur liston de pritraktotaj temoj. La nomumado de diversaj postenoj estis la unua grava konflikto mikse kun la militistaj problemoj. La 6an de julio, en sekreta sesio, partoprenis en la Kongresoo la generalo Manuel Belgrano, kiu estis estinta dum du jaroj ambasadoro de la Unuiĝintaj Provincoj antaŭ la registaro de Granda Britio. Belgrano konsili moderan sistemon monarkian — tio estas, konstitucia. Por aligi Peruon al la nova monarkio, la ĉefurbo devus esti en Kusko, nome kun reĝo descenda de Inkaoj.[5] Liaj ideoj estis influitaj de la restaŭro de la monarkioj en Eŭropo post la malvenko de Napoleono Bonaparte, kiel li mem esprimis dum tiu diskurso.

La generalo José de San Martín, guberniestro de Kujo, estis organizanta la Andan Armeon, por eksporti la liberigan iniciaton al Ĉilio. Necesinta eksteran helpon, li petis al la kujaj deputitoj deklari jam la Sendependigon.

  1. La advokatoj estis la jenaj: Anchorena, Darregueira, Gascón, Medrano, Paso, Cabrera, Pérez Bulnes, Salguero, Malabia, Sánchez de Loria, Serrano, Pacheco de Melo, Sánchez de Bustamante, Godoy Cruz, Maza, Rivera, Boedo kaj Laprida.
  2. La pastroj estis la jenaj: Sáenz, Acevedo, Colombres, Del Corro, Castro Barros, Gallo, Uriarte, Aráoz kaj Thames.
  3. La monaĥoj estis Oro kaj Rodríguez.
  4. La militistoj estis la koloneloj Fernández Campero, Gorriti, Pueyrredón kaj Moldes.
  5. Poste, la propra Belgrano mem deklaros, ke tiu propono ne estis sincera, kaj kiu celis nur allogi la apogon de la indiĝenoj de la nordo de la lando kaj de Supra Peruo. Vidu: Mitre, Bartolomé, Historia de Belgrano y de la independencia argentina. Ed. Estrada, Bs. As., 1947.