Seksallogo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Seksallogo''' aŭ seksa allogeco indikas la kapablon de individuo por veki seksan aŭ erotikan intereson de alia persono, kaj estas faktoro en la seksa selekto aŭ partnerelekto.
 
Tiu allogeco povas rilati kun la fizikaj ecoj (aspekto, movoj, voĉo kaj odoro) aŭ aliaj kvalitoj kaj ecoj de iu persono. Propra seksallogo oni ofte klopodas plibonigi per atenti pri [[vesto]]j, [[parfumo]], [[hararanĝo]] kaj alia [[ornamaĵo]] por stimuli la seksan intereson de alia persono. Opinioj pri seksallogo parte estas kulture difinitaj kaj antaŭ ĉio forte influita de la [[amaskomunikilo]]j. Pro tio ordinaraj viroj kaj virinoj nerealime speguliĝas al konataj personoj el [[filmo]], [[reklamo]] kaj [[amuzaĵoamuzo]]. Krom tio certaj karaktertrajtoj, inteligenteco kaj socia statuso ludas rolon.
 
Multe de tio kio rilatas al seksallogo tamen restas kaŝita, ĉar krom kulturo kaj propra karaktero ankaŭ biologio-kemiaj [[procezo]]j ludas rolon kiuj grandparte ne submetiĝas al la konscio. Kio altiras nin en aliulo ni per aliaj vortoj jes pocas raciigi por ni mem, sed pri la funkciado de [[feromono]]j aŭ psikologiaj procezoj kaj predispozicioj k.c. ni ne konscias.