Seksallogo: Malsamoj inter versioj

18 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
sen resumo de redaktoj
e
[[Dosiero:Eugen de Blaas The Flirtation.jpg|eta|250px|''La [[flirtado]]'' (1904), de [[Eugene de Blaas]]]]
'''Seksallogo''' aŭ seksa allogeco indikas la kapablon de individuo por veki seksan aŭ erotikan intereson de alia persono, kaj estas faktoro en la seksa selekto aŭ partnerelekto.
 
Tiu allogeco povas rilati kun la fizikaj ecoj (aspekto, movoj, voĉo kaj odoro) aŭ aliaj kvalitoj kaj ecoj de iu persono. Propra seksallogo oni ofte klopodas plibonigi per atenti pri [[vesto]]j, [[parfumo]], [[hararanĝo]] kaj alia [[ornamaĵo]] por stimuli la seksan intereson de alia persono. Opinioj pri seksallogo parte estas kulture difinitaj kaj antaŭ ĉio forte influita de la [[amaskomunikilo]]j. Pro tio ordinaraj viroj kaj virinoj nerealime speguliĝas al konataj personoj el [[filmo]], [[reklamo]] kaj [[amuzo]]. Krom tio certaj karaktertrajtoj, inteligenteco kaj socia statuso ludas rolon.
 
Multe de tio kio rilatas al seksallogo tamen restas kaŝita, ĉar krom kulturo kaj propra karaktero ankaŭ biologio-kemiaj [[procezo]]j ludas rolon kiuj grandparte ne submetiĝas al la konscio. Kio altiras nin en aliulo ni per aliaj vortoj jes pocaspovas [[Racio|raciigi]] por ni mem, sed pri la funkciado de [[feromono]]j aŭ psikologiaj procezoj kaj predispozicioj k.c. ni ne konscias.
 
Kvankam oni klopodis elpensi objektivajn kriteriojn por seksallogo, ĝi grandparte restas ion subjektivan, depende de la intereso de alia persono, ties observo, seksemo kaj kultura ĉirkaŭaĵo. Tiel ekzemple [[samseksemulo]] opinias ke persono de la sama sekso estas pli alloga ol iu de la alia sekso.
 
 
45 366

redaktoj