MIME: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
Tiu metodo ne estas speciale Esperanta, ĝi estas internacia. Ekz-e, ankaŭ la germana frazo ''Ja gewiß doch quält zuviel Syntax mürbe Köpfe'', kun tiel indikita signaro estos sendata kiel
<tt>Ja gewi=DF doch qu=E4lt zuviel Syntax m=FCrbe K=F6pfe</tt>.
Normale la du korespondantoj tiajn teruraĵojn ne vidos, sed ĝuste tiel aspektos la teksto por ricevanto kies malnova poŝtilo ne komprenas MIME-on. Ho ve, ĉar tiaj poŝtiloj ankoraŭ multas, oni ne ofte uzas tiun rimedon.
 
El ĉiuj disponeblaj askiigoj la MIME-skribo estas la plej esprimiva. Nur ĝi ebligas sendifekte askiigi la tutan tekston de ĉi artikolo, ekz-e la frazon: «Ĉu ĉ, ^c, cx aŭ =E6?» (tiel: <tt>=C6u =E6, ^c, cx a=FD =3DE6?</tt>). Kompreneble, tiu normo ne bezonas sankcion de la Esperanta, aŭ de la franca, aŭ de iu ajn lingva akademio.