Ausias March: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
----
 
Valencilanda [[poeto]] kaj [[kavaliro]]. Oni konsideras lin la plej granda poeto de la kataluna mezepoka literaturo. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1397, filo de la poeto [[Pere MARCHMarch]] kaj de Elionor de Ripoll. Post milita vivo en Italio, li retiriĝis, dudeksepjara, en [[Valencio]] kaj postenis kiel reĝa falkisto. Li edziĝis al Isabel Martorell, fratino de la verkisto [[Joanot MARTORELLMartorell]] kiam li havis kvardek jarojn. Li vidviĝis post nur du jaroj, kaj tuj reedziĝis al Joana Escorna. Krome, li havis eksteredzajn rilatojn kaj diversajn filojn. Li mortis en 1454.
Li estis bone konita en la Aragona kortego, ĉar la kastila verkisto, Markezo de Santillana, [[Iñigo de Mendoza]], kiu ĉeestis dum sia junaĝo tiun kortegon, citas lin en sia verko "Prohemio" kune kun [[Jordi de Sant Jordi]], la alia granda kataluna poeto de tiu generacio.
Liaj poezioj apartiĝas de la tradicio pro sia spirita profundeco kaj pro sia "aspra" stilo kiu alprosimigas lin al postaj romantikaj poetoj kiel la angla [[Lord BYRONByron]] eĉ superante ilin. Lia poezio esprimas la moralan kontraston inter la spirita amo kaj la seksa kaj karna amo kiu turmentas lin. Li superas la tradicion por krei tute novan stilon kiu distingiĝas nete de tiu de la [[trobadoro]]j kaj de tiu de la tiuepoka frua [[Petrarko|petrarkismo]]. Sed li elmontras samtempe eksterordinaran scion de la tradicio: [[Aristotelo]], [[Cicerono]], [[Ovidio]], [[trobadoro]]j, [[PetrarcaPetrarko]], ktp. Li estas la unua alta poeto kiu uzis lingvon puran pri okcitanaj formoj kaj tute kataluna. Pro la rapida evoluo de la valenca kataluna lingvo kaj pro la kompliko de liaj konceptoj, ne ĉiuj kapablis kompreni lin. Estis kelkaj katalunaj poetoj kiuj asimilis lian verkon en pli simplaj formoj (kiel [[Pere SERAFÍSerafí]]) kaj valencaj poetoj kiel (Lluís DELdel MILÀMilà kaj Ferrandis d'HEREDIAHeredia).
 
La katalundevana poeto sed ĉiam loĝinta en la hispana kortego en [[Toledo]], [[Juan BOSCÁNBoscán]], origine kat. Joan Boscà, kiu enkondukis la italdevenan formon de la [[soneto]] en [[Kastilion]], ankaŭ estis la diskoniganto kaj adaptanto de March. Aliaj famaj kastilaj verkistoj kiuj bone konis la verkojn de March, estis [[GARCILASOGarcilaso]] de la Vega, amiko de Boscán kaj jam poste, la portugalo -sed verkisto en la kastila- [[Jorge de MONTEMAYORMontemayor]] kaj alia granda poeto [[FRAYFray LUISLuis]] de León. Post la revigliĝo de la kataluna kulturo dum la deknaŭa jarcento, oni eklaboris kritikajn eldonojn de lia kantaro.
Ekzistas tradukoj de lia verkaro en la angla kaj en aliaj lingvoj, unu el ili, en nia kara lingvo Esperanto, de [[Abel MONTAGUTMontagut]]: "Amkantoj", 60 poemoj, de Ausias March, de la jaro 1993, kaj eldonita de la [[Generalitat]] Valenciana.
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1397|MARCH, Ausias]]