Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Maladministrantigo de KuboF: pri arbitreco kaj maladministrantigo
Linio 71:
: Kara Pejno, Vikipedio ne estas demokratia sed serĉanta interkonsenton. Ankaŭ en forigproponoj ne gravas ''nombro'' de "voĉdonoj", sed ''argumentoj''. Ekzemple, se iu je unua rigardo konsideras iun paĝon [//eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Forigendaj_artikoloj&diff=5447010&oldid=5446983 "vandalaĵo, aŭ kreita de iu, kiu ne komprenas pri enciklopedieco"], tio ne kreas bonan imagon pri la paĝo. Tiu paĝo povintus esti forigita eĉ sen diskuto, sed mi preferis lanĉi diskuton pro ĝiaj subpaĝoj. Ĉiuokaze pripensu la fakton, ke mi ĉiujn proverboj ordigitajn laŭ via maniero ŝovis al [[:q:Vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj|Vikicitaro]], de kie mi volas iom-post-iom la proverbojn dismeti al artikoloj en Vikicitaro, al kiuj mi ligos de Vikipedio (cetere, [[Uzanto:KuBOT/listo/proverboj|proverbojn mi ŝovas al Vikicitaro]] jam dum kelka tempo...).
: Se vi volas maladministrantigi min pro tiu ĉi forigo, vi konsideru maladministrantigon de ĉiuj nuntempaj administrantoj. Ja neniu el ili [[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskutis la aferon kun mi aŭ protestis]] kaj des pli neniu el ili restarigis la paĝon. Do evidente ili ĉiuj aŭ konsentas aŭ ne aktivas dum lasta tempo. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 13:00, 29 Apr. 2014 (UTC)
::{{nova!|2014|5|1}} Mi kredas, ke via opinio pri balotoj tie ĉi estas ege malprava. Aŭ ĉu vi vere kredas, ke ebla baloto pri via propra eksadministrantigo ne okazos laŭ demokratiaj reguloj, do la decido de la plimulto ne estos farenda?
::Se oni okazigas baloton, oni evidente voĉdonas - aŭ por, aŭ kontraŭ. Tute ne iel ajn necesiĝas ĉe tio iel ajn argumenti aŭ komenti sian voĉdonon, kvankam ne estas malbona ideo prezenti siajn argumentojn porajn aŭ kontraŭajn.
::Same vi ne estas speco de juĝisto, kiu decidu pri la valido de la argumentoj prezentataj de aliaj okaze de baloto kaj kiu rajtas ignori ĉion de ili skribatan kaj plene laŭ la propra beko vandali kontraŭ la laboro de aliaj uzantoj. Mi kredas, ke vi iomete miskomprenas vian rolon tie ĉi.
::De la komenco mi ne konsideris vin karaktere konvena por la posteno de administranto kaj tiam okaze de via elekto publike voĉdonis kontraŭ vi.
::Kaj cetere, la proverboj en la Vikicitaro estas ege ne kompletaj. Same mankas tie bona mekanismo por aliri ilin.
::Sed mi tute ne planas multvorte argumentadi tie ĉi. Vi forigis paĝon malgraŭ ĉi-rilata kontraŭa balota decido. Pro tio mi kaptis la proponon de Surfo kaj jam antaŭvide preparis la mekanismojn necesajn por eksadministrantiga baloto.
::Nature, se vi pretas kliniĝi al la balota rezulto, ...
::Cetere, la E-Vikipedio ne estas por '''ĉiuj''', kiel vi asertis aliloke. Ĝi estas nur por tiuj, kiuj regas Esperanton. Jen ege ne '''ĉiuj'''!
::Kia grandioza ago via! Vi volas vere forigi la Zamenhofajn proverbojn el la Esperanta Vikipedio! Ne kredeble! Do forigu tiam ankaŭ ĉiujn UKojn, ĉiujn Esperantajn aŭtorojn kaj poetojn, ĉiujn priskribojn de E-libroj kun disdebito sube de 1000 ekzempleroj, - entute forigu ĉion, kio ne troviĝas samtempe en la Angla, Franca kaj Germana Vikipedioj. Nome pro ĝia internacie totala sensignifeco kaj sekve pro ĝia ega manko de enciklopedieco.
::Se la E-Vikipedio vere estus por '''ĉiuj''', tia ago estus plene defendebla. Do kian signifon la E-Vikipedio aliokaze havu, krom tio, ke ĝi amuzu eksklude la E-parolantojn? --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 14:07, 29 Apr. 2014 (UTC)
 
=== Al la baloto pri la eksadministrantigo de KuboF ===