Charente-Maritime: Malsamoj inter versioj

1 706 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
aldonoj, kulturo
(turismo)
(aldonoj, kulturo)
== Geografio ==
[[Dosiero:Ile-de-Re vue du ciel.JPG|thumb|left|Aera bildo de la [[insulo Ré]]]]
Charente-Maritime posedas longan marbordon ({{unuo|460|km}}<ref name="chiffres">{{Citaĵo el la reto |url=http://www.observatoire.en-charente-maritime.com/sites/observatoire.en-charente-maritime.com/files/sites/observatoire_du_tourisme_charente-maritime_tourisme/files/domain-id/chiffres_cles_2012-2013.pdf|titolo=Chiffres-clés 2012-2013|alirdato=2014-04-29 |formato=PDF |lingvo=fr}}</ref>) ĉe [[Atlantiko]]. Kvar insuloj situas apud la ĉarenta marbordo kaj apartenas al ĝia teritorio:
* la plej granda estas [[Oléron]], turisma insulo atingebla per [[Ponto de Oléron|ponto]];
* [[Insulo Ré|Ré]], en la nordo de la departemento, estas konektita al [[La Rochelle]] per [[Ponto de Ré|ponto]];
* [[Insulo Madame|Madame]] estas la plej malgranda, atingebla perpiede de [[Port-des-Barques]] kiam maro estas [[Tajdo|malalta]].
 
La norda parto de la departemento konsistas el vasta [[ebenaĵo]], la centra parto el sinsekvo de valoj kaj montetoj kaj la suda parto konsistas ĉefe el sablecaj nefruktodonaj grundoj. La departemento havas {{unuo|1020|km|2}} da arbaroj<ref name="chiffres" />, el kiuj la plej grandaj estas la [[arbaro de La Coubre]] en la [[duoninsulo de Arvert]] kaj la [[arbaro de Saint-Trojan]] en la insulo [[Oléron]].
 
En la departemento fluas kvar riveroj:
 
=== Turismo ===
{{Ĉefartikolo|Turismo en Charente-Maritime}}
[[Dosiero:Fort boyard aout 2006-6.JPG|thumb|left|[[Fortikaĵo Bojardo]], unu el la plej famaj lokoj de Charente-Maritime]]
Charente-Maritime estas unu el la plej turismaj francaj departementoj, danke al sia milda klimato, bone konservita arkitektura kaj natura heredaĵo, vigla kaj diversa kultura vivo, kaj ankaŭ pro la marbordo kaj insuloj.
 
Inter la plej vizitataj lokoj de Charente-Maritime estas la [[akvariejo de La Rochelle]] kaj la [[bestoĝardeno de La Palmyre]]. Ankaŭ la marbordo kaj la insuloj allogas multajn feriantojn.
 
== Kulturo ==
[[Dosiero:Ostrea edulis Marennes p1050140.jpg|thumb|right|[[Ostro]] de Charente-Maritime]]
Charente-Maritime troviĝas en la areo, kie estas tradicie parolata la [[puatua-santonĝa lingvo]] (plejparte la santonĝa dialekto, kaj la puatua en la nordo de la departemento). Ĝi estas [[Endanĝeraj lingvoj|en danĝero]] ĉar treege malmultaj homoj parolas ĝin. Ĝi tamen estas fonto de kelkaj regionaj vortoj uzataj en la franca, ekzemple ''cagouille'' por “heliko” (''escargot'' en norma franca).
 
Laŭ [[Gastronomio|gastronomia]] vidpunkto, la departemento estas konata ĉefe pro maraj produktoj. La [[ostro]]j de [[Marennes (Charente-Maritime)|Marennes]]-[[Oléron]] estas famaj en la tuta lando. Ankaŭ [[mitulo]]j estas kultivataj, interalie en la [[golfo de Aiguillon]]. Tradicia recepto de Oléron kaj [[Royan]] estas ''[[éclade]]'' aŭ ''églade'', konsistanta el mituloj kuiritaj sub brulantaj [[Pinastro|pin-pingloj]].
 
Charente-Maritime estas ankaŭ en la regiono de produktado de [[konjako]]. Alia alkoholaĵo produktata tie estas [[Pineau des Charentes]].
 
== Bildoj ==
3 045

redaktoj