Praromaniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La termino '''antaŭromaniko''' ampleksas en la arthistorio la [[epoko]]jn de la [[Frua Mezepoko]] en [[Eŭropo]], proksimume de la 5-a jarcento ĝis la 11-a jarcento. Ĝi karakterizas la epokon respektive la transiron de la malfrua [[antikvo]] al la [[romaniko]]. La termino uziĝas ĉefe por la arĥitekturo.
== Difino ==
Tradicie kaj memkompreneble [[arthistorio]] rigardas epokojn kiel [[artstiloj|stilepokojn]]. La artverkadon de la malnovaj epokoj en la greka kultursfero same kiel en la romia imperio oni jam frue (proksimume ekde la [[renesanco]]) klasifikis per la termino [[antikvo]]. Dum la paso de la lastaj tri jarcentoj la arto de la alta kaj malfrua mezepokoj estis enordigata sub la terminojn [[romaniko]] kaj [[gotiko]]. La romia antikvo estas sfere kaj tempe interakordigebla kun la [[Romia Imperio]], la romaniko kun la mezepokaj regnoj en Eŭropo. Dum kiam la artoj de la antikvo kaj de la romaniko surbaze de sufiĉe granda nombro da objektoj estis ankoraŭ relative bone kaptebla pro komunaj stilaj karakterizaĵoj same kiel pro tempaj kaj regionaj interilatoj, la tempospaco intere tamen estas malbone dokumentita. En ĝi okazis la artaj verkoj de kristanaj posteaj regnoj, aparte tiu de la stabila [[Bizanca Imperio]], sed ankaŭ tiu de la [[lombardoj]] (lombarda stilo), [[gotoj]] kaj [[vandaloj]]. Poste en okcidenta Eŭropo formiĝis la [[franka imperio]]. Por ties kulturaj atingaĵoj oni uzas analoge al la regantaj dinastioj la stilonomojn [[merovidoj|merovida]] kaj [[Karolidoj|karolida]] kaj poste en la germana kultursfero [[liudolfidoj|otida]]. Tiujn ĉi epokojn oni kunprenas pro la malgranda nombro de konserviĝintaj konstruaĵoj sub la termino antaŭromaniko.
 
Antaŭromanikaj konstruaĵoj reekprenas antikvajn modelojn, transformas ilin kaj preparas la formojn de la romaniko. Aparte je la konstruado de preĝejoj evoluis novaj formoj, kiuj en romaniko kaj gotiko estis normaĵoj, inter ili ekz. [[klostro]], [[navokruciĝo]], [[okcidenta alkonstruaĵo (monaĥejo)|okcidenta alkonstruaĵo]], preĝejturoj.
== Literaturo ==
{{Commonscat|Pre-Romanesque architecture|Antaŭromanika arĥitekturo}}