County: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Usono: {{ĉefa}} laŭ la kreado de la nova artikolo
iom aldoni
Linio 1:
{{kursiva}}
En iuj [[angla lingvo|anglalingvaj]] landoj oni esprimas la signifon de la esperanta vorto '''distrikto''' per la angla vorto '''''county''''' [KAŬNti]; ĝi ofte estas parto de la distriktonomo (ekzemple ''Wayne County, Orange County'' kaj multaj aliaj). La vorto estas esperantigebla al [[grafujo]] aŭ [[kantono]].<ref>[http://www.reta-vortaro.de/revo/ ReVo]</ref>
{{TOCdekstre}}
 
==Britio==
== {{GBR}} ==
En [[Britio]], historie [[feŭdismo|feŭdisma]] ŝtato, tradicie eblas traduki la vorton "county" al [[Esperanto]] ankaŭ per '''[[graflando]]''' aŭ '''grafejo''' (''count'' = grafo). Britio ne havis grafojn, tamen la invadintaj francaj [[normandoj]] ne komprenis la indiĝenan sistemon de ''shire'', do ili anstataŭigis la vorton ''comté'' (graflando) per sia modo, kaj la vorto persistas.
{{VA|Kantonoj de Anglio}}
 
==Usono {{USA}} ==
{{ĉefa|Kantonoj de Usono}}
En lando kia [[Usono]], kie neniam regis grafoj, preferindas la ĝenerala esprimo "distrikto" (kvankam klaras, ke la '''angla''' vorto "district" ne havas ekzakte la saman signifon kiel la Esperanta esprimo "distrikto" – angla "district" signifas parton de urbo). Verŝajne '''[[kantono]]''' estas taŭga (kaj oficiala) termino por tiaj distriktoj en Usono.
 
== [[Dosiero:Flag of Quebec.svg|20px]]&nbsp;[[Kebekio]] ==
==Kanado (Kebekio)==
En [[Kebekio]], pluraj municipoj estas amasitaj en ''municipalités régionales de comté'', laŭ antaŭa sistemo bazita je la graflandoj de Eŭropo. Oni povus diri ''regionaj municipoj''. Oni ankaŭ uzas la vorton ''comté'' neoficiale por la distriktoj kiuj elektas diputatojn al la kanada aŭ kebekia parlamentoj -- fakte, tiuj distriktoj antaŭe egalis al la senjoraj ''comtés'', kvankam ne plu. La oficiala franca vorto estas ''circonscriptions''.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Graflando]]
* [[Kantono]]
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}
 
[[Kategorio:Politika geografio]]