Okcidenta lariko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
[[Dosiero:Larix occidentalis youngcones.jpg|eta|220px|left|Junaj strobiloj de okcidenta lariko.]]
Ĝi estas granda [[decidua]] [[konifero]] atinganta alton de 30-60 m, [[Trunko|trunke]] laŭdiametre ĝis 1,5 m. La plej granda konata okcidenta lariko estas 49,4 m alta kaj 2,21 cm dika, situanta en Nacia Arbaro Lolo, Montano. La arbokrono estas mallarĝe konusforma; la precipaj branĉoj estas horizontalaj al leviĝantaj, kun la flankbranĉoj ofte pendantaj. La [[ŝoso]]j estas duformaj, kun kresko dividita en longajn ŝosojn (tipe 10-50 cm longajn) kaj portantajn plurajn [[burĝono]]jn, kaj mallongajn ŝosojn nur 1-2 mm longajn kun nur ununura burĝono. La [[folio]]j estas pinglo-similaj, helverdaj, 2-5 cm longaj, kaj tre gracilaj; ili fariĝas helflavaj en la aŭtuno, lasante la palajn oranĝ-brunajn ŝosojn nudajn ĝis la venonta printempo. La [[strobilo]]j estas ovoidaj-cilindraj, 2–5 cm longaj, kun 40–80 semskvamoj; ĉiu skvamo portas eltranĉatan [[brakteo]]n de 4–8 mm. La strobiloj estas ruĝaj kiam nematuraj, fariĝante brunaj kaj liberigante la [[semo]]jn kiam ili estas maturaj, 4–6 monatojn post la [[polenado]]. La maljunaj strobiloj kutime restas sur la arbo dum multaj jaroj, estiĝante obtuze griznigraj. Ĝi kreskas je altitudoj de 500-2 400 m, kaj estas tre malvarm-tolerema, kapabla postvivi vintrotemperaturojn malsupren al proksimume −50 °C. Ĝi nur kreskas sur bon-drenitaj grundoj, evitante akvosaturatan grundon. La semoj estas grava manĝaĵo por kelkaj birdoj, precipe la [[pinkardelo]], la [[flamkardeloj]] kaj la [[rubanda krucbekulo]].
 
==Uzado==
Iuj indiĝenaj popoloj de [[Pacifika nordokcidento|Pacifika Nordokcidento]] trinkis [[infuzaĵo]]n de la junaj ŝosoj por trakti [[tuberkulozo]]n kaj laringiton.
 
==Vidu ankaŭ==