UK 1996: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pri la Kongresa Centro
Neniu resumo de redakto
Linio 30:

'''Al nova monda lingva ordo'''

La 81a Universala Kongreso de Esperanto,

okazinta de 20 ĝis 27 julio, 1996 en Prago, Ĉeĥa Respubliko, kie kunvenis 2971 kongresanoj el 66 landoj,

aŭdinte la debatojn kaj rekomendojn de ekspertoj el Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Eŭropa Parlamento, kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, kadre de la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj pri ”Lingvo por internaciaj paco kaj demokratio’’,

konstatinte la gravecon de la principoj esprimitaj en la Manifesto de Prago,

'''konfirmas''' la urĝan bezonon de vasta tutmonda diskuto pri la lingvaj homrajtoj, la lingva egaleco, kaj la neceso de efika kaj altkvalita komunikado trans lingvajn barojn,

'''emfazas''', ke la Esperanto-komunumo jam atingis rimarkindajn sukcesojn sur tiuj terenoj, kiuj meritas seriozan esploradon de kompetentaj lingvopolitikaj instancoj kaj fakuloj,

kaj '''invitas''' ĉiujn internaciajn organizaĵojn kaj lingvopolitikajn instancojn al kunlaboro kun la internacia Esperanto-movado por la konstruado de pli justa kaj demokratia lingva ordo.