Saksoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 58 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q101985)
Linio 12:
Apenaŭ tuŝitaj de la grandaj popolaj migradoj de aliaj ĝermanaj triboj tra Eŭropo, la saksoj dum multaj jarcentoj tenis la antikvan ĝermanan triban leĝaron sen reĝoj: parlamentoj de la liberaj viroj kune decidis pri juraj kaj politikaj demandoj. [[Duko]]j nur dum militoj iĝis dumtempaj, popole elektitaj gvidantoj.
 
Inter la jaroj [[772]] kaj [[804]] la konkuranta ĝermana tribaro de [[frankoj]] en serio de akraj bataloj sub gvido de [[Karolo la Granda]] fine konkeris la saksojn kaj devigis ilin subiĝi je la mezepoka feŭda sistemo de regantoj kaj regatoj, kiel [[duklando Saksio]].
 
Historio:
Linio 33:
* Dum [[794]] la saksoj malvenkas en la decida batalo de ''Sintfeld''.
* Dum [[799]] [[Karolo la Granda]] duafoje kunvokas frankan imperian kunvenon en la urbo [[Paderborn]], centre de la nun vere franke konkerita saksa teritorio - demonstracio pri la franka venko.
* Kvin jarojn pli poste, dum [[804]], la teritorio de la saksoj estas integrita en la Frankan Imperion de reĝo [[Karolo la Granda]]. kiel [[duklando Saksio|"triba duklando" Saksio]]
* Dum [[811]] Karolo interkonsentas kun la reĝo de [[Danio]], ke la rivero [[Eider]] norde de [[Holstinio]] estu la limo inter la Franka Imperio kaj Danio. La eksa saksa teritorio iĝas la franka Duklando Saksio.
 
Linio 41:
 
Dum [[1423]] la grafo Frederiko la 1-a de [[Meißen]] ricevas tiun teritorieton ĉe la rivero Elbo. Ĉar la titolo de duko pli altrangas ol tiu de grafo, li eknomas sin "duko de Saksio", kaj lia origina regoteritorio ĉirkaŭ la urbo
[[Meißen]] - kies enloĝantoj apartenas al la germana popolo de turingoj - per tio nerekte ekhavas la titolon "Duklando Saksio". La nova duklando dum multaj jarcentoj nomiĝis "[[Saksio|Supra Saksio]]", la origina kerna vivoteritorio de la saksoj "Malsupra Saksio". Post la malfondo de la reĝlando [[reĝlando Prusio]] post la [[Dua Mondmilito]] oni revivigis la nomon "[[Malsupra Saksio]]" kaj tiel nomis la novan [[Federacia lando (Germanio)|federacian landon]] en la nordokcidento de la [[Federacia Respubliko Germanio]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 49:
[[Kategorio:Antikvaj etnoj]]
[[Kategorio:Historio de Germanio]]
[[Kategorio:Historio de Malsupra Saksio]]
[[Kategorio:Historio de Nederlando]]