Albert-Rifto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
La norda parto de la [[rifto]] estas transirata per du grandaj montaraj sistemoj, [[Ruwenzori]]-Montaro inter Albertlago kaj [[Eduardo (lago)|Rutanziga Lago]] (antaŭe Eduardo) kaj [[Virunga Montaro]] inter Rutanziga Lago kaj [[Kivuo]]. Virunga Montaro konstituas barieron inter la [[Nilo]]-Baseno en la nordo kaj oriento kaj la [[Kongo (rivero)|Kongo]]-Baseno en la okcidento kaj sudo. Rutanziga Lago estas nutrata de pluraj grandaj riveroj, Rutŝuru-Rivero estanta unu el ili, kaj ĝi dreniĝas norden per Semliki-Rivero en Albertlagon. Viktoria Nilo elfluas de [[Viktoria lago|Viktoria Lago]] en la nordan ekstremon de Albertlago kaj eliras kiel Blanka Nilo de punkto iomete okcidente, fluante norden al [[Mediteranea Maro]]. Sude de Virunga Montaro, Kivuo sude dreniĝas en Tanganjikon per Ruzizi-Rivero. Tanganjiko tiam dreniĝas en Kongon per Lukuga-Rivero.
 
Verŝajne la nuna [[Hidrologio|hidrologia]] sistemo sufiĉe antaŭ nelonge estis starigata kiam la virungaj vulkanoj erupciis kaj blokis la nordan fluon de akvo de Kivuo en Rutanzigan Lagon, igante ĝin anstataŭe eligi suden en Tanganjikon. Antaŭ tiu, Tanganjiko, aŭ apartaj sub-basenoj de kio nun estas la lago, eble havis neniun ellasejon krom vaporiĝo. Lukuga-Rivero formiĝis relative freŝdate, disponigante itineron tra kiu akvaj specioj de Konga Baseno povis koloniigi Tanganjikon, kiu antaŭe havis diferencan faŭnon.
 
==Referencoj==