Oto-Matilda-Kruco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Otto_Mathilden_Kreuz.jpg|eta|rekta|La Oto-Matilda-Kruco el la [[katedrala trezoro de Essen]]]]
La '''Oto-Matilda-Kruco''' estas [[procesiokruco]] el la [[katedrala trezoro de Essen]], kiu estis produktita en la [[10-a jarcento]] kaj ĝis en la plej lasta tempo estis uzata je altaj festotagoj. La nomo de la kruco deduktiĝas de la personoj, kiuj estas bildigitaj sur la enigita fondintotabuleto. Je Tiujtiuj ĉi temas pri [[duko]] [[Oto la 1-a (Ŝvabujo)|Oto de Ŝvabujo]] kaj lia fratino, abatino de [[abatinujo Essen]], [[Matilda la 2-a (Essen)|Matilda la 2-a]]. La du estis genepoj de imperiestro [[Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la Granda]] kaj konfidatoj de sia onklo, imperiestro [[Oto la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 2-a]]. La kruco estas per tio unu el la pecoj, kiuj montras la aparte intiman ligon de la [[Liudolfidoj|Otidoj]] kun la abatinujo Essen.
== Historio ==
La kruco troviĝas ekde sia ekesto en Essen, nekonsidere forportadojn kaŭzitajn per militoj kaj krizoj. La ''Inventarium reliquiarum Essendiensium'' de la 12-a de julio 1627, la plej frua listo de la abatineja trezoro, ne ebligas neriproĉeblan identigon, ĉar ĝi nur registras du krucojn tegitajn antaŭe per multaj juveloj kaj oro, malantaŭe per orumita kupro. Tiu ĉi priskribo ĝustas por ĉiuj kvar procesiokrucoj, kiujn enhavas la katedrala trezoro de Essen. Ankaŭ la ''Liber ordinarius'', kiu reguligis la liturgian uzon de la abatineja trezoro, mencias nur ĝenerale procesiokrucojn. Ĉar donacitaj sanktaĵoj kutime ne estas fordonataj, oni tamen devas supozi, ke la kruco apartenis de ĝia donacado ĝis la civiligo de la abatinujo Essen en 1802 seninterrompe al ĉi tiu. Dum la [[Tridekjara Milito]] la abatino fuĝis kun la trezoro al Kolonjo. Dum aliaj krizoj oni verŝajne kaŝis la krucon sur la teritorio de la abatinujo. Dokumentita estas tio ĉi por 1794, kiam la franca armeo antaŭeniĝis al Essen, kaj la abatineja trezoro estis forportata al Steele (nun [[Essen-Steele]]) en la orfejon fondintan de abatino [[Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach]].