Bunkro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Søndervig, Denmark, Deutsche Bunker Atlantikwall 8408.jpg|eta|<center>bunkro de la [[nazia GermanioGermanujo|nazi-germaniagermana]] armeo ''[[Wehrmacht]]'' el la [[Dua Mondmilito]] en Søndervig, [[Danio]]]]
[[dosiero:Longues-sur-Mer Battery.jpg|eta|<center>bunkro de la sama armeo kaj tempo kun kanono en Longues-sur-Mer, [[Normandio]], [[Francio]]]]
'''Bunkro''' estas armea esprimo por fortikitaj, protektitaj konstruaĵoj, kiuj ŝirmu interne troviĝantajn homojn de danĝero, kaj de rekta atako per [[armilo]]j kiel [[bombo]]j aŭ [[misilo]]j, kaj de nerekta minaco per danĝeraj substancoj kiel ĥemiaĵoj aŭ [[radiaktiveco]]. Bunkroj aparte konstruiĝis kaj uziĝis dum la [[20-a jarcento]], plej intence antaŭ, dum kaj post la [[Dua Mondmilito]], kaj unuavice havis la celon protekti la soldatojn defendantajn certan teritorion de kontraŭaj, konkerantaj armeaj unuoj, kaj aliflanke ankaŭ havi iujn truojn por permesi al la enbunkraj soldatoj pafadon eksteren al la atakanta armeo. Duavice bunkroj ankaŭ konstruiĝis kiel protektejoj por armeaj veturiloj kiel [[submarŝipo]]j aŭ [[ĉasaviadilo]]j, kiel armeaj komandejoj aŭ kiel protektejoj por nearmeaj, civilaj civitanoj. Kutime bunkroj estas konstruitaj el [[betono]] kaj [[ŝtalo]], multfoje parte subtere aŭ parte en rokoj, sed ankaŭ armeaj konstruaĵoj plene boritajn en naturajn rokojn estas nomataj bunkroj.