Margraflando Brandenburgio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto pereinta ŝtato |nomo = Margraflando Brandenburgio |origina nomo = <small>Mark Brandenburg | |jaro de estiĝo = 1157 |jaro de pereo = 1815 | | pli antaŭ = n...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 36:
| pereo =
}}
La '''Margraflando Brandenburgio''' - [[germane]] '''Mark Brandenburg''' - post antaŭaj jarcentoj de bataloj inter la germanlingvaj [[frankoj]] okcidente kaj lokaj okcidentslavaj triboj oriente ekde proksimume la jaro [[1157]] estis [[margrafo|margraflando]] de la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]]. En 1815 ĝi transformiĝis en la provincon ''Brandenburgio'' de la reĝlando [[Prusio]]. La margrafo de Brandenburgio estis unu el sep [[princo-elektisto]]j, kiuj nomumis la imperiestron de la Sankta Romia Imperio - la [[ora buleo]] de [[1356]] formale konfirmis tiun statuson, jam antaŭe praktikitan. Lige al tiu statuso, la regno germanlingve ankaŭ nomatis ''Furfürstentum Brandenburg'''.

Ĉefurbo de la regno estis komence burgo [[Brandenburg]], ekde 1400 burgo [[Tangermünde]], ekde 1415 [[Berlino]]. La regnestroj apartenis al la nobelaj dinastioj [[Askanier]] (1157–1320), [[Vitelsbaĥoj]] (1323–1373), [[luksemburga dinastio]] (1373–1415) kaj [[Hohencolernoj]] (1415–1815). Laŭ ordono de la regantoj, la margrafanoj religie komence apartenis al la [[katolikismo]], sed kadre de la [[reformacio]] ekde la jaro 1538 al la [[protestantismo]] ([[luteranismo]]).
 
{{ĝermo|historio}}