Lumsensilo: Malsamoj inter versioj

53 bitokojn aldonis ,  antaŭ 8 jaroj
e
Vidu ankaŭ Fotoĉelo
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
(Kurboj pri sensivecoj de homaj lumkaptaj ĉeloj; ne plu ĝermo)
e (Vidu ankaŭ Fotoĉelo)
'''Lumkapta ĉelo''', aŭ pli komplike kaj neologie ''Fotoreceptoro[[ĉelo]]'', estas speciala speco de [[neŭrono]] troviĝanta en la [[retino]] de la okulo, kiu estas kapabla je fototransmeto. La granda [[biologio|biologia]] graveco de fotoreceptoroj estas, ke ili konvertas [[lumo]]n (elektromagneta ondo) en signalojn, kiuj povas stimuli biologiajn procezojn. Pli specife, fotoreceptoro[[proteino]]j en la ĉelo sorbas [[fotono]]jn, ekigante ŝanĝon en la membranopotencialo de la ĉelo.
 
La du klasikaj tipoj de fotoreceptoroĉeloj estas [[bastoneto (ĉelo)|bastoneto]]j kaj [[konuseto]]j, ĉiuj kontribuas al informoj uzataj de la vida sistemo por formi reprezentadon de la vida mondo, nome [[Vidkapablo|vidaĵo]]. La bastonetĉeloj estas pli mallarĝaj ol la konusetĉeloj kaj distribuantaj alimaniere trans la [[retino]], sed la kemia procezo per kiu oni subtenas la fototransmeton estas simila.<ref>"eye, human." Encyclopædia Britannica. Encyclopaedia Britannica Ultimate Reference Suite. Chicago: Encyclopædia Britannica, 2010.</ref> Bastonetoj estas multe pli nombraj (ĉ. 95 % de la fotoreceptoroĉeloj) ol la konusetoj; sed estas neniu bastonetĉelo en la centra parto (surfaco je 0,6 mm diametro) de la [[foveo]]. Estas tri specialigitaj sortoj de konusetoj, ĉiu estas aparte sensiva al unu el la tri koloroj: [[ruĝa]], [[verda]] kaj [[blua]] (vidu bildon).
 
Tria klaso de lumkaptaj ĉeloj estis malkovrita dum la [[1990-aj jaroj]]:<ref name=Foster>{{cite journal|last1= Foster|first1= R.G.|last2= Provencio|first2= I.|last3= Hudson|first3= D.|last4= Fiske|first4= S.|last5= Grip|first5= W.|last6= Menaker|first6= M.|title= ''Circadian photoreception in the retinally degenerate mouse (rd/rd)'' (Taga fotoreceptoro en degenera retino de muso)|journal= Journal of Comparative Physiology A|volume= 169|issue= 1|year= 1991|doi= 10.1007/BF00198171|language=angle}}</ref> nome la lumsentemaj ''ganglioĉeloj''. Tiuj ĉeloj ne kontribuas al vido rekte, sed supozeble apogas tago-noktajn ritmojn kaj [[pupilo|pupilan]] reflekson.
 
Ekzistas gravaj funkciaj diferencoj inter la bastonetĉeloj kaj konusetĉeloj. Bastonetoj estas ekstreme sentemaj, tiamaniere ke ili povas esti ekigataj per tre malmulto da fotonoj (preskaŭ nur unu).<ref name=Hecht>{{cite journal|last1= Hecht|first1= S.|last2= Shlar|first2= S.|last3= Pirenne|first3= M.H.|title = ''Energy, Quanta, and Vision'' (Energio, kvantummo kaj vidado)|journal= Journal of General Physiology|volume= 25|pages= 819–840| year= 1942|doi=10.1085/jgp.25.6.819|pmid=19873316|pmc=2142545|language=angle}}</ref> Pri tre malaltaj lumaj niveloj, vida sperto estas kalkulita sole de la bastonetosignalo, pro tio ke la konusetoj ne estas sufiĉe sentemajsensivaj. Tio klarigas kial koloroj ne povas esti vidataj ĉe malaltaj lumoniveloj: nur unu speco de lumkapta ĉelo estas aktiva.
 
== Referencoj ==
* [[Fotodiodo]]
* [[Fotoelektra efiko]]
* [[Fotovoltaiko]]
* [[Fotosintezo]]
* [[Fotovoltaiko]]
* [[Fotoĉelo]]
* [[Sunĉelo]]
 
12 562

redaktoj