Egberto de Treviro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
La gepatroj de Egberto estis Grafo Ditriĥo la 2-a de [[Holando]] kaj Hildegarda de [[Flandrujo]], filino de Grafo Arnulfo la 1-a de Flandrujo. Post sia edukiĝo en monaĥejo Egmondo li fariĝis 976 kanceliero de [[Oto la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 2-a]]. Tiu ĉi instalis lin en 977 kiel ĉefepiskopo de Treviro, kie li gardu la interesojn de la otida imperio. En 983 Egberto partoprenis reĝan kongreson en [[Verona]]. En 984 li aliĝis al Henriko la 2-a de [[Bavarujo]], sed en 985 li resubmetiĝis al la imperiestro.
 
Li estis patrono de scienco kaj arto. Sub Egberto en Treviro ekzistis, supozeble en la abatejo Sankta Maksimino tre produktema skribejo, inter kies kunlaborantoj troviĝis per la tiel nomata Majstro de la Registrum Gregorii unu el la plej elstaraj libropentristoj de al otida libropentrado. Laŭ Egberto ankaŭ nomiĝas la tiel nomata metiejo de Egberto, kiu validas kiel unu el la plej gravaj [[oraĵisto]]-metiejoj de la otida epoko kaj famis aparte pro siaj [[emajlo|emajlaĵoj]]. De ĝi ankaŭ devenas la emajloj por la [[Oto-Matilda-Kruco]] kaj de la [[Ora Madono]] en Essen. Ĉar post la morto de Egberto ne plu ekestis verkoj en la metiejo de Egberto, la esploro supozas, ke abatino Äbtissin [[Matilda la 2-a (Essen)|Matilda]] de Essen post la morto de Egberto irigis metiistojn el Treviro al Essen, kie malmulte poste per la emajloj de la perdiĝinta Marso-Relikvujo kaj de la kruco kun la grandaj profundemejloj estas dokumentebla emajloproduktado.
== Literaturo ==
* Franz J. Ronig (eldoninto): ''Egbert - Erzbischof von Trier 977–993. Gedenkschrift der Diözese Trier zum 1000. Todestag.'' 2 Bände. Rheinisches Landesmuseum Trier, Trier 1993, ISBN
== Ligoj eksteren ==
{{Commonscat|Egbert (Archbishop of Trier)|Egbert von Trier}}