Fulnek: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Pri la frateca unueco estas mencio jam en [[1483]]. En la jaroj [[1618]] – [[1621]] ĉi tie agadis kiel administranto de la frateca komunumo kaj frateca pli supera lernejo [[Johano Amoso Komenio]], kiu ĉi tie verkis kelkajn siajn verkojn kaj prilaboris mapon de [[Moravio]], eldonita poste en [[1627]]. Kastelo sur monteto super la urbo sur loko de [[gotiko|gotika]] burgo konsistas el supra kaj suba kasteloj. La supra kastelo estas [[renesanco|renesanca]] el la 2-a duono de la [[16-a jarcento]], lasta etaĝo kaj turo estas el [[1633]]. Post incendio en [[1801]] renovigita nur norda alo. La suba kastelo estas [[baroko|baroka]] el fino de la [[17-a jarcento]]. La frateca unueco, nun muzeo kaj monumento de J. A. Komenio, nacia kultura memorigaĵo, estas el la jaro [[1407]]. En la jaro [[1612]] ĝi estis alikonstruita en preĝlokon, en la jaro [[1691]] en hospitalon. Ĝi ensumigas kapelon kaj loĝkonstruaĵon kun renesanca portalo. Aŭgustena monaĥejo estas devene gotika el komenco de la [[15-a jarcento]] (kruca koridoro). Aŭgustena preĝejo sur altaĵo super placo estas baroka konstruaĵo el la jaroj [[1748]] – [[1760]]. Tombejo sur kapuĉula monteto el duono de la [[17-a jarcento]] kun kapelo frue baroka el [[1632]], ostejo el [[1660]] kaj frue baroka pordego.
 
En Fulnek estas memortabulo kaj monumento de [[Johano Amoso Komenio|J. A. Komenio]], en la placo statugrupo el la jaro [[1728]], statuo de [[Johano Nepomuka]] el [[1769]]. Pluaj monumentoj havas ĉi tie [[František Palacký]] kaj [[Petr Bezruč]]. En Fulnek naskiĝis episkopo [[Jan Leopold Hay]] ([[1735]] – [[1794]]), inspirinto de tolerema patento de imperiestro [[Jozefo la 2-a]].
 
{{Distrikto Nový Jičín}}