Kastoro kaj Polukso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ligiloj
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Polukso kaj Kastoro estis edukitaj de [[Kirono]], la [[centaŭro]], same kiel [[Uliso]], [[Cefeo #Cefeo, reĝo de Tegeo|Cefeo]] kaj [[Heraklo]]. Kastoro fariĝis ĉarŝoforo kaj Polukso luktisto. Ili partoprenis la ekspedicion por trovi la oran ŝaffelon, kiel [[Argonaŭtoj]] kun la gvidanto [[Jazono]]. En [[Kolĉido]], kie troviĝis tiu felo, ili konstruigis la urbon Dioskurias. Tiu nomo devenas de Dioskuroj, kio signifas ''filoj de Zeŭso''. Dum la vojaĝado kun la [[Argonaŭtoj]], okazis [[fulmotondro]], kiu minacis la ŝipon kaj la maristaron. Tiam [[Orfeo]] faris voton al la dioj kaj tuj flamoj aperis sur la kapo de Kastoro kaj Polukso kaj la fulmotondro ĉesis. Ekde tiu tempo, Kastoro kaj Polukso fariĝis protektantoj de maristoj, ĉar oni diras ke ili aperas ĉe la pintoj de [[masto]]j kiam fulmotondras. En la kristana tradicio, oni anstataŭigis ilin per [[Fajro de Sankta Elmo|Sankta Elmo]].
 
Iun tagon, ili estis invititaj al la geedziĝfesto de siaj kuzinoj [[Febo #Febo, filino de Leŭkipo|Febo]] kaj [[HelajroHilajro]]. Antaŭ la ceremonio, ili forrabis la kuzinojn. La fianĉoj Idas kaj Linkeo ekrajdis post ili. Fine Linkeo mortigis Kastoron. La problemo estis ke Kastoro kaj Polukso estu disigitaj. Ĉar Polukso, kiel mortalo, devis iri en [[infero]]n post sia morto. Polukso neniam irus kun li ĉar, kiel nemortalo, li irus en Olimpon, restadejo de la dioj. Polukso petis Zeŭson, ke lia frato ne iru en inferon. Zeŭso decidis ke ili loĝu en inferon dum ses monatoj kaj en [[Olimpo]] dum ses aliaj monatoj. Tiel ili por ĉiam vivu kune.
 
{{Commons|Category:Castor and Pollŭ}}