Oto-Matilda-Kruco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 12:
La kerno de la kruco 44,5 centimetrojn alta kaj 29,5 centimetrojn larĝa konsistas el [[kverko]]ligno. Temas pri [[latina kruco]], kies trabofinaĵoj estas maltipe plilarĝigitaj. La trapezoformaj plilarĝigoj memorigas per du kornicoj kaj la surmetita triangulo al [[kapitelo|kapitelformo]] simile al tiu de la [[Lotarokruco|akena Lotarokruco]] donacita de la okcidentfranka reĝo [[Lotaro (Francujo)|Lotaro]], kiu datiĝas en la jaro [[984]]. La fronto de la kruco estas tegita per martelformita [[oro]]lado. Ĉirkaŭ la fronto de la kruco pasas randa borderaĵo, je kiu la [[gemo]]j metitaj sur or-[[filigrano]] ĉiufoje estas separataj per du apudaj [[perlo]]j. Kiel randlinio de la kadro servas maldika perlobendo. Ĉar la pokaze kontraŭe troviĝantaj ŝtonoj estas agorditaj laŭ koloro kaj grando, la ornamo aperas akcentite ordigita kaj klara.<ref>Alfred Pothmann: ''Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte.'' En: Günter Berghaus (eldoninto): ''Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen.'' Essen 2000, Pj. 135–153, jen p. 143.</ref> Ĉe la malsupra finaĵo de la vertikala krucotrabo troviĝas la fondintoplato el [[ĉelemajlo]]. Sur ĉi tiu estas bildigitaj Matilda – nomata ''Mathild Abba'' – kaj Oto – nomata ''Otto Dux'', kiuj komune tenas krucon.
 
La korpo martelformita el la orlado de la bazoplato montras la suferantan [[Jesuo Kristo|Kristo]]. Pro la antaŭenvolbita ventro kaj la malsimetria desegnaĵo de la supra korpo ekzistas similecoj kun ka korpo de la [[Gerokruco]] de [[Kolonjo]]. Tial oni supozas, ke Kolonjo estas la ekestejo de la Oto-Matilda-Kruco. Tamen ankaŭ oni konsideras [[Treviro]]n, ĉar la ĉelemajlaj platoj de la kruco devenas el la trevira metiejo de [[Egberto de Treviro|Egberto]].<ref>Klaus Gereon Beuckers: ''Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes'' En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldoninto): ''Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen.'' Essen 2002, pj. 51-80, jen p. 59.</ref> Eblas ankaŭ, ke nur la emajloj estis farataj en Treviro, kaj ke la kruco aliloke estis kunmetata. La [[aŭreolo]] ĉirkaŭ la iomete klinita kapo de la Krucumito tranĉas la randon, la tri gemoj de la aŭreolo ekstraordinare akcentas la kapteniĝon. Inter la piedoj de la Krucumito starantaj sur [[piedapogilo (krucumo)|piedapogilo]] kaj la fondintoplato troviĝas ankaŭ la martelformita bildo de serpento, kiu rilatas kun la fera serpento de la vivo [[Moseo|Mosea]] en [[Nombroj]] 21,4–9.<ref>Klaus Gereon Beuckers: ''Das Otto-Mathilden-Kreuz im Essener Münsterschatz. Überlegungen zu Charakter und Funktion des Stifterbildes.'' En: Katrinette Bodarwé, Thomas Schilp (eldoninto), Herrschaft, Liturgie und Raum. Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen, Essen 2002, pj. 51-80, jen p. 57.</ref> Laŭ alia interpreto<ref>Alfred Pothmann: ''Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte.'' En: Günter Berghaus (eldoninto): ''Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen.'' Essen 2000, pj. 135–153, jen p. 143.</ref> estas prezentata [[Bazilisko (mitologio)|bazilisko]], kiu montras sur la Savanton kiel venkinton super la malbono el [[Psalmo|Ps]] 91,13: „Sur leonojn kaj aspidojn vi paŝos, vi piedpremos leonidon kaj drakon“. <ref>La Malnova Testamento. El la originalo tradukis Lazaro Ludoviko Zamenhof. Eldonaĵo de Fritish and Foreign Bible Society, printita en Hongkongo, p. 510, maldekstra kolono </ref> Super la kapo de la korpo troviĝas dua ĉelemajla plato kun la enskribaĵo dividita en tri liniojn ''IHC NA / ZARENVS / REX IVDEOR'' („Jesuo de Nazareto, reĝo de la judoj“), la literoj IHC reprezentas je tio la unuajn tri literojn de la Jesua nomo en greka lingvo.
[[dosiero:Otto-Mathilden-Kreuz, Rückseite.jpg|eta|rekta|Dorsflanko de la Oto-Matilda-Kruco]]
La dorsflanko de la kruco estas tegita per orumita [[kupro]]lado kaj klare pli simple farita. Ĝi montras sur la finaĵoj de la krucotraboj la kvar [[Evangeliisto (Nova Testamento)|Evangeliistoj]], ĉe la interkruciĝejo estas bildigita la [[Agnus Dei|Dia Ŝafido]]. La bildoj estas interligitoj per [[vivarbo]].