Imperia cirklo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Moldur (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun 'thumb|350px|La Sankta Romia Imperio komence de la [[16-a jarcento. <!-- {{legend|#CC3333|Burgundiska kretsen}}{{legend|#CC9966|Nederrhensk-westfaliska...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 20:18, 14 maj. 2014
Imperia cirklo aŭ imperia distriko, latine Circulus imperii germane Reichskreis, estis administra unuo en la Sankta Romia Imperio, regiona grupiĝo de pluraj teritorioj, por la komuna defend, impost-kolektado kaj por la reprezentado en la organoj de la Imperio. La sistemo estis kreita en la imperia reformo de 1495 sub imperiestro Maksimiliano la 1-a por pli efika administrado de la Imperio.
Origine estis ses imperiaj cirkloj:
- la Bavaria cirklo, Bayerischer Reichskreis
- la Ŝvabia cirklo, Schwäbischer Reichskreis
- la Supra-rejna cirklo, Oberrheinischer Reichskreis
- la (Malsupra-rejna-)Vestfalia cirklo, (Niederrheinisch-)Westfälischer Reichskreis
- la Frankonia cirklo, Fränkischer Reichskreis
- la Saksia cirklo, pli poste Malsupra-saksia cirklo, (Nieder-)Sächsischer Reichskreis
En 1512 aldoniĝis kvar pliaj:
- la Burgunda cirklo, Burgundische Reichskreis
- la Aŭstria cirklo, Österreichische Reichskreis
- la Supra-saksia cirklo, Obersächsische Reichskreis
- la Elekto-rejna cirklo, Kurrheinische Reichskreis
Plue ekzistis diversaj "sencirklaj" teritorioj, kiuj ne apartenis al iuj imperiaj cirkloj, inter alia la svisa ĵurkomunumo kaj la landoj de la bohemia krono.