Triumfokruco (Aschaffenburg): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|La monumenta kruco de Aschaffenburg La '''triumfokruco''' de Aschaffenburg...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Ottonisches Kreuz in der Stiftskirche St. Peter und Alexander in Aschaffenburg.jpg|eta|La monumenta kruco de Aschaffenburg]]
La '''triumfokruco''' de [[Aschaffenburg]] estas grava artverko de la abata preĝejo [[Sanktaj Petro kaj Aleksandro]]. La kruco nun pendanta ĉe la norda vando de la navo estas unu el la malmultaj konserviĝintaj monumentaj plastikoj el la [[Liudolfidoj|otida epoko]]. Eine [[Dendrokronologio|dendrokronologia]] esploro je la [[kverko]]ligno de la kruco same kiel ankaŭ [[radiokarbona datado|radiokarbona esploro]] de la [[poplo]]ligno de la Krucumito rezultigis, ke la kruco ekestis en la lastaj du jardekoj de la 10-a jarcento. Ĝi do estas per tio nur malmulte pli juna ol la [[Gerokruco]] en la [[katedralo de Kolonjo]]. Samtempe la kruco montras sur paralelojn kun la multe pli malgranda [[Oto-Matilda-Kruco]] el la [[katedrala trezoro de Essen]].
 
La monumenta kruco de Aschaffenburg estas simpla trabokruco, ĉe kiu estas fiksita la [[Krucifikso|Krucumito]], per grando de 195 cm iomete supernature granda. Regule revenantaj kavoj ĉe la kadro de la kruco, kiuj alternas kun du punktoj unu apud la alia, imitas la perlojn kaj gemojn de gemokruco. Precize la sama ritmo de perloj kaj gemoj metitaj unu apud la alian troviĝas je la Oto-Matilda-Kruco de Essen. La interna areo de la krucobrakoj inter ĉi tiu okulfrapa kadrigo origine estis verda, laŭ analizoj de la restaĵoj. Per tio la kruco samtempe estis [[vivarbo]], ĉi tiu ligo estas tipa por multaj triumfokrucoj. La Krucumito de la kruco de Aschaffenburg, kiu staras same kiel tiu de la kruco en Essen sur [[piedapogilo (krucumo)|soklo]], estas troetendita, la proporcioj de la vizaĝo same kiel ankaŭ tiuj de la korpo estas formitaj de la skulptisto, ke ili nur efikas harmoniaj, se la rigardanto staras sube de la kruco. Tio konkludigas al origine altigita fiksado de la kruco.
== Literaturo ==
* Manuela Beer: ''Ottonische und frühsalische Monumentalskulptur. Entwicklung, Gestalt und Funktion von Holzbildwerken des 10. und frühen 11. Jahrhunderts.'' En: Klaus Gereon Beuckers, Johannes Cramer, Michael Imhof (eldonintoj), ''Die Ottonen. Kunst - Architektur - Geschichte'', 2002, ISBN 3-93-252691-0, pj. 129-152
* Klaus Gereon Beuckers: ''Das Otto-Mathildenkreuz im Essener Münsterschatz''. En: ''Herrschaft, Liturgie und Raum – Studien zur mittelalterlichen Geschichte des Frauenstifts Essen''. Klartext Verlag, Essen 2002, ISBN 3-89861-133-7.
[[Kategorio:Krucoj]]
[[Kategorio:10-a jarcento]]