Passiflora alata: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekto, formatigo
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
'''Passiflora alata''' aŭ '''dolĉa genadilo''' estas [[pasifloro]] de necerta deveno. Supozeble ĝi venas el la oriento de [[Brazilo]]. Nuntempe la planto estas kultivata multloke en [[Sudameriko]] pro ĝiaj manĝeblaj fruktoj. La specio estas uzata kiel la pli granda ''[[Passiflora quadrangularis]]'', ''Passiflora trialata'' kaj la similega ''Passiflora phoenicea''.
 
La tigoj estas kvareĝaj flugilhavaj (''alata'' = flugilhavaj). la planto grimpas per la helpo de nebranĉitaj [[ĉiro]]j, kiuj kreskas el la foliakseloj. La ĉiroj havas en la foliakseloj [[subtenfolieto]]jn. La folitigoj estas ĝis 5 cm longaj. La alternsidaj [[folifolio]]j estas nelobaj, ovalaj kaj ĝis 22 cm x 13 cm grandaj. La unuope starantaj flortigoj estas ĝis 6 cm longaj. La pendantaj [[floro]]j estas ruĝaj, violkoloraj kaj blankaj kaj larĝas 7-12 cm. La [[sepalo]]j estas ruĝaj, ovalaj kaj ĝis 5 x 2 cm granfaj. La [[petalo]]j estas ruĝaj kaj iomete malpli grandaj ol la sepaloj. La [[krono (Pasifloracoj)| krono]] konsistas el 4 ĝis 6 vicoj viol-blanke zonitaj. La du plej eksteraj vicoj estas ĝis 4 cm longaj kaj en la supra triono parte ondaj. Meze de la krono elstaras la [[androginoforo]].
 
La [[frukto]]j estas ovalaj aŭ ovoformaj, 8-15 x 5-10 cm grandaj, 90-300 g pezaj kaj flavaj ĝis oranĝaj. La heloranĝa fruktkarno estas manĝebla kaj gustas acidete kaj arome.