Oto-Matilda-Kruco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{PLA}}
[[Dosiero:Otto_Mathilden_Kreuz.jpg|eta|rekta|La Oto-Matilda-Kruco el la [[katedrala trezoro de Essen]]]]
La '''Oto-Matilda-Kruco''' estas [[procesiokruco]] el la [[katedrala trezoro de Essen]], kiu estis produktita en la [[10-a jarcento]] kaj ĝis en la plej lasta tempo estis uzata je altaj festotagoj. La nomo de la kruco deduktiĝas de la personoj, kiuj estas bildigitaj sur la enigita fondintotabuleto. Je tiuj ĉi temas pri [[duko]] [[Oto la 1-a (Ŝvabujo)|Oto de Ŝvabujo]] kaj lia fratino, abatino de [[abatinujo Essen]], [[Matilda la 2-a (Essen)|Matilda la 2-a]]. La du estis genepoj de imperiestro [[Oto la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la Granda]] kaj konfidatoj de sia onklo, imperiestro [[Oto la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Oto la 2-a]]. La kruco estas per tio unu el la pecoj, kiuj montras la aparte intiman ligon de la [[Liudolfidoj|Otidoj]] kun la abatinujo Essen.