Trojaninoj. Ifigenia en Taŭrido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
{{Quote|Jam de longaj jaroj aperas en la Glasgova eldonejo Kardo la bonstilaj tradukoj de dr-o Albert Goodheir. Li prefere tradukas fame konatajn verkojn el la antikva literaturo. Inter ili ekzemple troviĝas la [[Bakĥantinoj (tragedio)|Bakĥantinoj]] de Eŭripido (1975), la "[[Apologio de Sokrato. Kritono|Apologio de Sokrato" kaj "Kritono"]] de [[Platono]] (1981), la [[Prometeo Ligita]] de Esĥilo (1982) kaj la "Konsolo de la Filozofio" de [[Boecio]] (1984). Al ili nun aldoniĝas du pliaj [[tragedio]]j de Eŭripido. Ili ĉiuj, do ankaŭ la lastaj, estas provizitaj per salutindaj enkondukoj, kiuj sciigas aŭ rememorigas al la legantoj la nepre necesajn faktojn por bone kompreni, ĝuste postsenti, mire primediti kaj plene ĝui tiujn literaturaĵojn, kiuj malgraŭ ilia alta aĝo nenion perdis da intereso, ĉar ili tute simple koncernas la homan ekzistadon.

La "Trojaninoj" (Helene : ''Troades'') estas la virinoj el la venkita urbo [[Trojo]], kiuj falis en la kaptitecon de la grekoj. La tragedio, kiun oni apenaŭ alie povas kvalifiki ol grandega, unue estis prezentata en 415 a.K., kiam Eŭripido havis preskaŭ 70 jarojn. La virinoj estas la maljuna Hekabino, ties filino Kasandrino, ŝia bofilino Andromakino kaj la ĥoro, kiu estas kvazaŭ kvara, kolektiva persono. Al ili apartenas ankaŭ Helenino, kiu per edziniĝo fariĝis Trojanino.

La tutaĵo de la tragedio okazas en la kampejo de la kaptitaj virinoj, ie inter la enfone brulanta Trojo kaj la marbordo, kie la ŝipoj de la Grekoj estas pretaj por la momento de la ekveturado al la patrujo. Dum la tuta okazaĵo Hekubino troviĝas sur la sceno. Ŝi, la eksa Troja reĝino, estas la vera protagonistino de la tragedio. En ŝi kulminas la suferoj de la venkita urbo kaj de ties enloĝantinoj. Per ĉiam novaj senkompataj batoj la sorto vipas ŝin en la malesperon. Ĉio procedas en klara, senspirega streĉo. Nun estas atentinde, ke almenaŭ sepcent jaroj apartigas la Trojan militon de la tempo de la Greka tragediverkisto. Li surscenigis do okazaĵojn el epoko por li jam prae [[Mitologio|mitologia]]. Eĉ ekde la tempo de la Homeraj poemoj jam estis pasintaj tricent jaroj. Lia tragedio estas samtempe io kiel adiaŭo al la tradiciaj dioj. Tio evidentiĝas per la preĝaj vortoj de Hekubino; la per suferoj maturiĝinta :

"''Ho, mastro de la mondo, sur la sidejo alta,
kiel ajn vi nomiĝas, por homoj tro ekzalta
ĉu [[Zeŭso]], aŭ neceso natura, aŭ hommenso
vin, kies vojo iras preter la homa penso,
mi vokas. Fine venu per vi justa kompenso. (v. 884-888)''

Tiuj versoj ja memorigas la Zamenhofajn el la "Preĝo sub la verda standardo" :

''Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero...
Hodiaŭ mi preĝas.''

La Eŭripidaj ŝajnas al mi pli filozofaj, pli klerecaj, pli pesimistaj. En ili paroliĝas nek pri amo nek pri vero.
En nia jarcento prilaboris la samen materion, en 1915, Franco Verfelo (Werfel) kaj, en 1965, [[Jean-Paul Sartre|Ĵano-Paŭlo Sartro]].

"Ifigenia en Taŭrido" (''Iphigeneia he en Taurois'') estis unue prezentata en 412, do nur malmultaj jaroj post la "Trojaninoj". Malgraŭ multaj similaĵoj, kiuj pli aŭ malpli validas por ĉiuj antikvaj tragedioj, tiuj du de la sama verkisto estas tre diferencaj, malpli laŭ la formo, sed certe laŭ la internaj [[koncepto]]j. La agantaj personoj, kvankam ili moviĝas en mitologia mondo regata per la tuta olimpa diaro, tamen ĉiam agas realisme. Ofte ili estas noblaj, sed samtempe kiam tio pruviĝas necesa, ili ankaŭ estas ruzaj, prudentaj, trompemaj, pro psikaj kialoj eble eĉ krimaj.

Tiu tragedio estas, por tiel diri, malpli tragika ol la unua. Je la fino Atenino aperas kaj zorgas, ke ĉiuj restantaj konfliktoj kaj malfacilaĵoj harmonie solviĝas. |[[Rikardo Ŝulco]], [[Heroldo de Esperanto]], 1985-10-24}}

{{Portalo Literaturo}}