'''BIHARI Sándor''' estis hungara pentristo naskita en [[Rézbánya]] la [[19-an de majo]] [[1855]] kaj mortinta en [[Budapest]] la [[28-an de marto]] [[1906]].
==Biografio==
Sándor Bihari infanaĝisinfaniĝis en [[Nagyvárad]]. Li translokiĝis en [[1874]] Budapeŝton kaj li laboris en fotolaborejo kiel retuŝisto, dume li kvalifikiĝis en la modeldesegnlernejo de [[Bertalan Székely]]. En [[1876]] li translokiĝis [[Vieno]]n, kie li vizitis ankaŭ la artakademion kaj inter [[1878]] kaj [[1879]] li estis ĝia ordinara studento. En 1883 li vojaĝis [[Parizo]]n por studi, dume li kopiis la pentraĵojn de [[Louvre]] por artkomercistoj. Inter 1890 kaj 1891 li gvidis pentristlernejon. Tie li konatiĝis kun [[impresionismo]] kaj kun tendeco [[plein air]], kiu influis decide sian pli postan arton. Post reveno al [[Hungarujo]] li laboris en [[Szolnok]] ĉe [[Lajos Deák-Ébner]]. Pli poste li estis unu el fondintanoj de la tiea artistkolonio.