Atlantiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 118:
 
La plej produktivaj areoj inkludas tiujn de la [[Novlandaj Grandaj Benkoj|Grandaj Benkoj]] de [[Novlando]], la breto de [[Nov-Skotio]], la benko Georges de [[Kabo Cod]], la Bahamaj Benkoj, la akvoj ĉirkaŭ [[Islando]], la [[Irlanda Maro]], la [[Dogger-benko]] de [[Norda Maro]], kaj la Falklandaj Benkoj. [[Angilo]], [[omaro]], kaj [[baleno]]j aperas en grandaj kvantoj. Diversaj internaciaj traktatoj provas redukti [[poluo]]n kaŭzitan de mediaj minacoj kiaj ekzemple [[naftopoluo]], [[marrubo]], kaj la forbruligon de venenruboj sur maro.
 
==Tereno==
De oktobro ĝis junio la surfaco estas kutime kovrita per flosglacio en la [[Labradora Maro]], [[Dania Markolo]], kaj [[Balta Maro]]. Laŭhorloĝee varmakva rondiro okupas la nordan Atlantikon, kaj male varmakva rondiro aperas en la suda Atlantiko. La [[Mezantlantika Kresto]], nome kruda nord-suda centra linio por la tuta atlantika baseno, unue malkovrita fare de la [[Ekspedicio Challenger]] dominas la marfundon. Tio estis formita per la [[vulkano|vulkanismo]] kiu formis ankaŭ la marfundon kaj la insulojn leviĝantajn de ĝi.
 
Atlantiko havas neregulajn marbordojn alineitaj per multaj golfoj, golfetoj, kaj maroj. Tiuj inkludas la Nordan Maron, Baltan Maron, Nordan Maron, Labradoran Maron, Nigran Maron, Golfon Sankt-Laŭrencon, Golfon de Fundy, Golfon de Majno, Mediteraneon, Meksikian golfon, kaj Kariban Maron.
 
Insuloj inkludas [[Novlando]]n (inkluzive de centoj da ĉirkaŭaj insuloj), [[Gronlando]]n, [[Ferooj]]n, [[Britio]]n (inkluzive de multaj ĉirkaŭaj insuloj), [[Irlando]]n, Rockall, Sabloinsulo, [[Acoroj]]n, St. Pierre kaj Miquelon, [[Madejro]]n, [[Bermudoj]]n, [[Kanarioj]]n, [[Karibio]]n, [[Kabo-Verdo]]n, Santomeon kaj Principeon, Fernando de Noronha, Atolon das Rocas, Ascension, Sanktan Heleno'n, Trindade kaj Martim Vaz, Tristan da Cunha, Insulo Gough (konata ankaŭ kiel Diego Alvares), [[Falklandaj Insuloj]], [[Fajrolando]], Sudgeorgia Insulo, Suda Sandviĉo-Insulojn, kaj Buvet-insulon. (vidu sube)
 
==Bordaj landoj kaj teritorioj==