Atlantiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 119:
 
La plej produktivaj areoj inkludas tiujn de la [[Novlandaj Grandaj Benkoj|Grandaj Benkoj]] de [[Novlando]], la breto de [[Nov-Skotio]], la benko Georges de [[Kabo Cod]], la Bahamaj Benkoj, la akvoj ĉirkaŭ [[Islando]], la [[Irlanda Maro]], la [[Dogger-benko]] de [[Norda Maro]], kaj la Falklandaj Benkoj. [[Angilo]], [[omaro]], kaj [[baleno]]j aperas en grandaj kvantoj. Diversaj internaciaj traktatoj provas redukti [[poluo]]n kaŭzitan de mediaj minacoj kiaj ekzemple [[naftopoluo]], [[marrubo]], kaj la forbruligon de venenruboj sur maro.
 
==Naturaj danĝeroj==
[[File:Iceberg A22A, South Atlantic Ocean.jpg|thumb|[[Glacimonto]] A22A en la Suda Atlantika Oceano|alt=Overhead photo of iceberg with surrounding clouds|alt=Overhead photo of iceberg]]
[[Glacimonto]]j estas oftaj de februaro ĝis aŭgusto en la [[Davisa Markolo]], [[Dania Markolo]], kaj la nordokcidenta Atlantiko kaj estis ekviditaj same longe sude kiel ĝis Bermudo kaj Madejro. Ŝipoj estas ekipitaj de glacirompigaj superkonstruaĵoj en la ekstrema nordo de oktobro ĝis majo. Persista [[nebulo]] povas esti mara danĝero de majo ĝis septembro, same kiel [[uragano]]j povas okazi norde de la ekvatoro (majo ĝis decembro).
 
La sudorienta marbordo de Usono havas longan historion de [[vrako]]j pro siaj multaj sablejoj kaj rifoj. La marbordoj de Virginio kaj Norda Karolino estis precipe danĝeraj.
 
La [[Bermuda Triangulo]] verŝajne populare estas la loko de multnombra aviadaj kaj kargadaj okazaĵoj pro neklarigitaj kaj supozeble misteraj kialoj, sed marbordgardistaraj informoj ne apogas tiun kredon.
 
Ankaŭ [[uragano]]j estas natura danĝero en Atlantiko, sed plejparte en la norda parto de la oceano, malofte tropikaj ciklonoj formiĝas en la sudaj partoj. Uraganoj kutime formiĝas inter 1a de junio kaj 30a de novembro de ĉiu jaro.
 
==Tereno==