Kristalografio: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
e (Roboto: Forigo de 52 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q160398))
e
'''Kristalografio''' klasike estas la priskriba studo de la strukturo de [[kristalo]]j. Plej multaj materialoj povas formi kristalojn dum malrapida glaciiĝosolidiĝo. La termino kristalografio ankaŭ referas al la eksperimentaj metodoj de determinado de la strukturo de [[atomo]]j en solidaĵoj. La eksperimentaj metodoj estas utilaj, kiam la strukturo de atomoj estas preskaŭ perfekte orda kiel en kristaloj kaj kiam ĝi estas malpli multe orda kiel en aroj de molekuloj. Do oni uzas kristalografion kaj en [[materiala scienco]] kaj en [[biologio]].
 
== Priskriba Kristalogafio ==
Kiam oni parolas pri ordo en kristalo, oni apartigas la ordon de la [[latiso]] kaj de la baza grupo aŭ la '''bazaĵo'''. La bazaĵo estas grupo de atomoj kiu ripetiĝas tra la kristalo. Kaj la konsisto kaj la orientado de la bazaĵo estas gravaj. Krom la difektoj, ĉiu baza grupo estas sama. Ofte la bazaĵo estas molekulo, kiel ekzemple la molekulo de akvo en glacio. Sed multaj kristaloj, ekz salo, estas [[jono|jonaj]] solidaĵoj ankaŭ. Sed kristalo ankaŭ povas esti nur miksaĵo, kiel galia arsenido. Ties bazaĵo ne havas [[kemia ligo|kemiajn ligojn]].
 
Dum la ordo de la latiso estas grava, la orientado de la bazaĵo ankaŭ gravas. [[Grupa teorio]] estas uzata por priskribi la [[simetrio]]n de kristaloj. La fundamenta ordo de kristalo estas, ke la kristalo estas sama sub la operacio de translacio. La aliaj simetrioj lasas ĉelon en kristalo ne-varia. La postulo de ordo en du aŭ tri spacaj dimensioj limigas la nombron de kristalaj strukturoj. En kristalografio, la specoj de klasifikitaj latisoj nomiĝas '''Bravais-aj latisoj'''.
 
Konsiderante translacian plus aliajn simetriojn, oni trovas la kvin latisajn specojn en du dimensioj:
80

redaktoj