Fabo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e ligo al fazeolo
Linio 21:
'''Fabo''' kiel [[planto]] estas unujara herbo, specio de [[vicio]] (''Vicia faba''), nomdonanto de la planta familio [[fabacoj]]. Ĝi havas pli ol 1 m altan, staran, kavan, angulecan tigon, grandajn pinatajn foliojn, purpure makulitajn blankajn florojn kaj larĝajn guŝojn, kiuj enhavas grandajn platajn grajnojn de medoleca konsisto, kiujn oni manĝas kiel legomon. Iuj varioj estas uzataj kiel furaĝo.
 
Fabo estas ankaŭ la grajnoj de faba planto, sed oni nomas ankaŭ la similaspektajn grajnojn fabo, precipe tiujn de [[fazeolo]]. Legu ankaŭ [[kafofabo]], [[sojfabo]].
 
La fabismo estas malsano, karakterizita per hemoliza iktero kun anemio kaj hemoglobinurio, per febro kaj digestaj perturboj. Ĝin kaŭzas substanco, entenata en la floro de fabo, se tiun englutas aŭ enspiras iuj predispoziciaj individuoj.