Anne Hidalgo: Malsamoj inter versioj
Xian (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun '{{Informkesto politikisto |honora titolo = |nomo = Anne Hidalgo |honora sufikso = |dosiero = Anne Hidalgo, février 2014.jpg |gra...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 21:15, 21 maj. 2014
Anne Hidalgo, naskiĝinta la 19-an de junio 1959 en San Fernando en Hispanio, estas franca politikistino . Ŝi estas membro de la socialisma partio de 1994.
Anne Hidalgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Anne Hidalgo, la 1-an de februaro 2014.
| |||||
Persona informo | |||||
Ana María Hidalgo Aleu Anne Hidalgo | |||||
Naskonomo | Ana María Hidalgo Aleu | ||||
Naskiĝo | 19-a de junio 1959 en San Fernando (Provinco Kadizo, Hispanio) | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | Spanish immigration to France vd | ||||
Lingvoj | franca • hispana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Hispanio • Hispanio • Hispanio • Francio vd | ||||
Alma mater | Jean Moulin University - Lyon 3 • Université Paris-Nanterre vd | ||||
Partio | Socialisma Partio (PS) | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Mary Hidalgo vd | ||||
Edz(in)o | Jean-Marc Germain | ||||
Amkunulo | Jean-Marc Germain vd | ||||
Infanoj | Matthieu Jantet-Hidalgo • Elsa Jantet-Hidalgo • Arthur Germain vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • Personnel of direct services to individuals vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
urbestro de Parizo | |||||
Dum | 5-a de aprilo 2014 – | ||||
Antaŭulo | Bertrand Delanoë | ||||
Unua vicurbestro de Parizo | |||||
Dum | 25-a de marto 2001 – 5-a de aprilo 2014 | ||||
Sekvanto | Bruno Julliard | ||||
Regiona konsiliano de Francilio | |||||
Dum | 2-a de aprilo 2004 – | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eksa nacia sekretariino de la partio pri kulturo kaj amasinformiloj, post komisio pri profesia klerigo. Unua vicurbestro de Bertrand Delanoë de marto 2001, ŝia listo gajnis la municipajn balotojn de marto 2014 kaj ŝi fariĝis en la 5-a de aprilo 2014 la unua virino urbestro de Parizo.
Biografio
Origino kaj privata vivo
Naskita de hispanaj enmigrintoj, kiuj ekloĝis en 1961 en Liono kun siaj du filinoj, Anne Hidalgo krteskis en Vaise, kvartalo de Liono. Ŝiaj gepatroj reiris al Hispanio dum ŝia pli aĝa fratino, Maria, regas entreprenon en Los Angeles, en Kalifornio. Naskita Ana Hidalgo, ŝi akiris la francan naciecon kun siaj gepatroj la 25-an de julio 1973, kaj havas duoblan naciecon de 2003[1],[2].
De la junio 2004, ŝi estas edzino de Jean-Marc Germain, eksa estro de asistantaro de Martine Aubry kaj deputito de Hauts-de-Seine de 2012. Ili kune havas unu infanon kaj ŝi estas patrino ankaŭ de du infanoj de antaŭa geedziĝo.
En la ministeriaj asistantaroj de registaro Jospin
Inter 1997 kaj 2002, Anne Hidalgo laboris en tri ministeriaj asistantaroj en la registaro Jospin, unue en la asistantaro de Martine Aubry, ministro pri dungado kaj solidareco kiel konsilisto, poste ĉe Nicole Péry, subministro pri virinaj rajtoj kaj profesia klerigo, de 1998 ĝis 2000, kiel teknika konsilisto, poste konsilisto en la asistantaro, partoprenanta aparte pri la preparo de leĝoj pri pareco kaj profesia egaleco inter virinoj kaj viroj. De novembro 2000 ĝis majo 2002, ŝi estis teknika konsilisto poste komisiita pri sociaj rilatoj kaj ŝtatoficistara statuto en la asistantaro de Marylise Lebranchu, ministro pri justico.
Regionaj balotoj de 2010
Municipaj balotoj de 2014
Distingoj
La 13-an de julio 2010, Anne Hidalgo estis altigita al komandoro de la ordeno de Izabela la Katolikino, ekvivalento de la Honora Legio en Hispanio[3]. Tiuj insignoj estis donitaj al ŝi laŭ propono de la hispana registaro kaj laŭ decido de la reĝo Johano Karlo, de la hispana ambasadoro en Francio, kiu substrekis tiam ke « tiu insigno konsistigas agnoskon al la hispana enmigrado en Francio per Anne Hidalgo, kiu prezentas por ni ekzemplan modelon de sukcesinta integriĝo »[4].
La 14-an de julio 2012, ŝi estis nomumita kavaliro de la Honora Legio[5].
Notoj kaj referencoj
- ↑ La tago en kiu mi fariĝis franca. Paris Match via anne-hidalgo.net (la 8-an de aŭgusto 2013). Alirita la 12-an de aŭgusto 2013.
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajZX
; $2 - ↑ Ordenita ekvivalenta al la Honora Legio en Hispanio. Blogo de Anne Hidalgo.
- ↑ Vidéo : Anne Hidalgo ordenita de la hispana reĝo. LeParisien.fr.
- ↑ Honora Legio : Simone Veil, Juliette Gréco, Michel Blanc en la promocio 2012. LeMonde.fr.
Rilataj artikoloj
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:Ligiltabelo Urbestroj de la grandaj urboj de Francio