Lingwa de Planeta: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
La influo de [[Esperanto]] kaj [[Novial]] en la gramatiko de la projekto estas okulfrapa: "Fo unitaa de Arda!" = "Por la unueco de la Tero!". Krom Esperanto, oni povas vidi influon de la [[angla lingvo]] en la [[vortprovizo]] kaj de la [[rusa lingvo|rusa]] en la foresto de artikolo. Estas ankaŭ trajtoj de gramatiko de la kreolaj lingvoj (ekzemple [[Papiamentu]]): ne necesa uzo de la tempaj markoj kaj de pluralo. Laŭ la vortoj de la fondintoj, la ideo estas malpliigi la influon de [[latinidaj lingvoj]]. Pro tio la leksiko enhavas, krom eŭroplingvaj vortoj, ankaŭ ĉinajn, hindiajn kaj arabajn vortojn.
 
== Gramatiko ==
En sintakso, normala strukturo estas SVO (subjekto, verbo, objekto), sed oni povas ŝanĝi ĝin uzante la akuzativan vorteton "den".
Gramatiko de la lingvo baziĝas sur 3 fundamentaj reguloj.
 
== La regulo de Vortklasaparteno ==
Ĉiu vorto apartenas a unu vortklaso ([[substantivo]], [[adjektivo]], [[verbo]] ktp.).
 
La [[adjektivo]]j kutime finiĝas per -e kaj ne varias laŭ nombro. La [[adverbo]]j ordinare finiĝas per -em. [[Verbo]]j ofte finiĝas per -i kaj ne varias laŭ persono, ofte ankaŭ laŭ tempo. La [[substantivo]]j kutime finiĝas per -a aŭ per konsonanto kaj ne varias laŭ kazo, kaj ofte ankaŭ ne laŭ nombro. Ne estas gramatika [[genro]], kiam oni bezonas indiki la sekson oni uzas la sufiksojn -ina (''-in-'') aŭ -o (''vir-''), aŭ la partiklojn man aŭ gin ("man" signifas "viro", "gina" signifas "virino"):
Linio 30 ⟶ 34:
* koko, man-koka = ''virkoko''.
 
== Gramatiko ==
=== Personaj pronomoj ===
* me = ''mi''
Linio 64 ⟶ 67:
 
Por formi ordajn [[nombro]]jn oni aldonu "ney": un-ney (''unua''), dwa-ney (''dua'') ktp
 
 
=== Vortfarado ===
 
Vortfarado okazas per aldono de [[afikso]]jn kaj [[partikulo]]jn aŭ per [[vortkombino]]. Ekzemple:
 
* somni (dormi)
* en-somni (ekdormi)
* somni-ki (dormeti)
* ek-somni-ki (ekdormeti)
* gro-somni (dormegi)
* mah-somni, somnisi (dormigi)
* somni-she (dormanta)
* somni-shem (kvazaŭ dormante)
* somni-ney (dorminta)
* somni-nem (dormite)
* somni-yen (dormante)
* somnishil (dormema)
* somnilok (dormloko)
* somninik (dormemulo).
 
== La regulo de konstanta formo ==
 
Vortformo ne ŝanĝiĝas. Por esprimo de gramatika signifo oni uzas deversajn vortojn kaj partikulojn:
 
* me lubi (mi amas)
* ela lubi (ŝi amas)
* yu ve lubi (vi amos)
* me wud lubi (me amus)
* lubi (ba) (amu!).
 
2 esceptoj estas:
 
* la plurao de substantivoj (kitaba (libro) — kitabas (libroj), flor (floro) — flores (floroj),
* la verbo "esti" havas specialajn formojn: bi (esti) / es (estas) / bin (estis).
 
=== La principo de neceso ===
 
Specialaj partikuloj ne uzindas se la signifo klariĝas per kunteksto:
 
* Yeri me miti ela (Hieraŭ mi renkontis sĥin). Manya me miti ela (Morgaŭ mi renkontos sĥin).
* Me vidi mucho ''kinda'' (Mi vidas multajn infanojn). Me vidi ''kindas'' (Mi vidas infanojn).
 
== La regulo de rekta vortordo ==
 
En sintakso, normala strukturo estas SVO (subjekto, verbo, objekto), sed oni povas ŝanĝi ĝin uzante la akuzativan vorteton "den".:
* Me lubi yu. = Mi amas vin.
* Den yu me lubi. = Vin mi amas.
 
Adjektivo estas kutime antaŭ substantivo, sed oni povas ŝanĝi ordon por emfazo:
* Ela hev gran blu okos. = Ŝi havas grandajn bluajn okulojn.
* Ela hev gran okos blu. = Ŝi havas grandajn okulojn bluajn.
 
 
== Specimeno ==