Fritz Reuter: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
=== Sukceso en la [[platgermana lingvo]] ===
 
Post mallonga provo daŭrigi la studon en [[Hajdelbergo]], Fritz Reuter revenis al Meklenburgo, kaj eklaboris kiel administranto de bienejo en [[Hohen Demzin]]. Tie li konatiĝis kun la posta edzino, filino de luterana pastro en la vilaĝo [[Roggenstorf]]. Dum marto 1845 mortis la patro de Fritz, kiu pro ĉagreniĝo pri la filo malheredigis lin. Fritz Reuter ekverkis, unue en la germana, poste kun pli forta sukceso en la [[platgermana lingvo]]. Dum aprilo 1850 iĝis instruisto en [[Altentreptow]], iĝis civitano de [[Prusio]] kaj urba parlamentano. Junie 1851 li edziĝis, kaj du jarojn poste platgermana romano de li iĝis unua signifa sukceso. Dum 1856 Fritz Reuter kiel profesia verkisto translokiĝis al [[Neubrandenburg]], kie li pasigis siajn plej produktemajn jarojn. La [[[[Universitato Rostock|universitato de [[Rostock]] dum 1863 deklaris lin honora doktoro. Samjare la verkisto kun sia edzino translokiĝis al [[Eisenach]]. Origine ili ne planis daŭran restadon tie, sed tamen inter 1866 kaj 1868 konstruigis novrenesancan vilaon en la urbo. Fritz Reuter tie mortis dum julio 1874.
 
En nordorienta Germanio ekestis la ĵurnalo "De Eekboom" ("la kverkujo"), kies titolo elektiĝis laŭ poemo de Fritz Reuter kaj kiu dum multaj sekvaj jardekoj estis la plej grava forumo por la literaturo de la [[platgermana lingvo]].
 
== Verkaro ==