Partikla fiziko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Ligilo
Linio 16:
 
La ideo ke materio kunmetiĝas el elementaj partikloj ĉeestis almenaŭ ek de la [[6-a jarcento a.K.]]. La filozofan doktrinon de "atomismo" studis
[[Helena civilizo|antikvaj Grekaj]] filozofoj kiel [[Leŭkipo (filozofo)|Leŭkipo]], [[Demokrito]], kaj [[Epikuro]]. Kvankam [[Isaac Newton]] en la [[17-a jarcento]] pensis ke materio kunmetiĝas el partikloj, estis [[John Dalton]] kiu formale deklaris ke ĉio kunmetiĝas el etaj atomoj.
 
La unua [[Perioda Tabelo De La Elementoj|perioda tabelo]] de [[Dmitrij Mendelejev]] en [[1869]] helpis solidigi la koncepton, ofta tra la [[19-a jarcento]], ke materio kunmetiĝas el atomoj. Esplorado de [[J.J. Thomson]] konstatis ke atomoj kunmetiĝas el malpezaj elektronoj kaj pezaj protonoj. [[Ernest Rutherford]] konstatis ke protonoj koncentriĝas en densa [[nukleo]] (pli precize, [[atomkerno]]). Oni komence kredis ke la nukleo kunmetiĝas el protonoj kaj enfermaj elektronoj (por klarigi la malsamecon inter nuklea ŝarĝo kaj atoma maso), sed poste oni trovis ke ĝi kunmetiĝas el protonoj kaj neŭtronoj.