Sigrún Eldjárn: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Vivo ==
Sigrún Eldjárn estas la filino de [[Kristján Eldjárn]], kiu inter [[1968]] kaj [[1980]] estis la tria [[prezidanto de Islando]]. En 1977 ŝi diplomiĝis en la islanda alternejo pri artoj kaj metioj ''(Myndlistar- og handíðaskóla Íslands)''. De tiam, ŝi verkis kaj ilustris pli ol 40 porinfanajn librojn. Unua defio en 1980 estis la bildlibro ''Allt í plati'', kie ŝi sukcesis kombini la tradician stilon de islandlingva porinfana rakonto kun la tiam en Islando ankoraŭ relative nova ĝenro de [[bildliteraturo]] kaj prezento de teksteroj en "[[Bildliteraturo#Bildliteraturaj eroj|vezikoj]]" enplektitaj en serio de desegnaĵoj. Ekde tiam ŝi en ĉiu maniero kaj ofte tre inventeme intermiksis tekstojn kaj bildojn kune en siaj libroj.
 
En 1987 kaj 1992, ŝi ricevis la infanlibran premion de la urbo Rejkjaviko kaj ties lerneja departemento, kaj en la sekvaj jaroj aldoniĝis multaj pliaj premiigoj. Inter alie, en 1998 ŝi estis nomumita por la [[Hans Christian Andersen|Hans-Christian-Andersen]]-Premio porpri verkado kaj ilustrado, jaron poste ŝi ricevis la kulturan premion VISA porpri arto kaj infana kulturo, kaj en 2008 ŝi nomumiĝis Kavaliro de la islanda "Ordeno de la Falko" pro sia kontribuo proksimigi la islandan kulturon al infanoj.
 
Kiel desegnistino kaj pentristino, ŝi prezentis sian bildan verkaron en multaj unuopaj kaj grupaj ekspozicioj nacie kaj eksterlande.