Esperanto-movado en Koreio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Pliaj titoloj de alineoj
Linio 4:
 
Gazetoj eldonitaj: ''Verda Tajdo'', 1925, aperis 2 n-roj; ''Orienta Lumo'', 1925, dek kelkaj n-roj; ''Verda Ĝardeno'', 1 n-ro; ''La Voĉo'', 4 n-roj. La ĉiutaga ĵurnalo „La Dong-A Ilbo“ helpis multe en la propagando de la lingvo en tiu periodo antaŭ la [[Dua Mondmilito]].
 
== Esperanto-movado en Nord-Koreio ==
Vidu apartan artikolon: [[Esperanto-movado en Nord-Koreio]]
 
== Esperanto-movado en Sud-Koreio ==
La plej granda organizado de Esperantistoj en [[Sud-Koreio]] estas la [[Korea Esperanto-Asocio]] (KEA), kiu ĉiumonate eldonas sian oficialan organon [[La Lanterno Azia]]. Korea Esperanto-Asocio tutlande havas 9 regionajn filiojn kaj 6 regionajn filietojn. Ĝia junulara sekcio estas [[Korea Esperanto-Junularo]](KEJ), kiu ĉiun duan monaton publikigas la gazeton [[Verda Voĉo]].
 
===Universitata instruado===
En 3 sud-koreaj universitatoj ([[Universitato HUFS|Hankuk-Universitato de Eksterlandaj Studoj]], [[Universitato Dankook]] kaj [[Universitato Wonkwang]]), studentoj povas lerni Esperanton kiel kleran prelegon, kaj ankaŭ ekzistas rondoj de esperantistoj en kelkaj universitatoj kaj altlernejoj. En la ĉefurbo Seulo ankaŭ ekzistas [[Seula Esperanto-Kulturcentro]], kiu instruas Esperanton en ĉiumonataj kursoj. La kulturcentro ankaŭ funkcias kiel librovendejo, kie oni povas aĉeti ĉirkaŭ 600 da libroj verkitaj aŭ tradukitaj en Esperanton.
 
===Seula Esperanto-Kulturcentro===
En la ĉefurbo Seulo ankaŭ ekzistas [[Seula Esperanto-Kulturcentro]], kiu instruas Esperanton en ĉiumonataj kursoj. La kulturcentro ankaŭ funkcias kiel librovendejo, kie oni povas aĉeti ĉirkaŭ 600 da libroj verkitaj aŭ tradukitaj en Esperanton.
 
===Kongresoj, seminarioj kaj kurskunvenoj===
Ĉiujare okazas [[Korea Kongreso de Esperanto]] organizite de KEA, kaj ĉiujare [[Komuna Seminario]](KS) okazas alterne en aziaj tri landoj(Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio). Por disvastigi la lingvon la KEA ankaŭ organizas kurskunvenojn en somero kaj vintro. En printempo kaj aŭtuno filioj de KEA en [[Daegu]] kaj [[Kyeongsangbuk-do]] okazigas [[Namkang Esperanto-lernejo]], kunlabore kun [[Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj]] kaj [[Esperanto-Populariga Asocio]].