Oranĝo (rivero): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 44 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q181475)
e Portalo, anstataŭigis: {{Portalo Afriko}} → {{Portalo|Afriko}} per AWB
Linio 4:
== Fluado ==
[[Dosiero:Orange watershed topo.png|thumb|220px|left|Fluado de la Oranĝo.]]
La Oranĝo estiĝas en Drakensbergoj laŭlonge de la limo inter Sud-Afriko kaj Lesoto, ĉirkaŭ 193  km okcidente de [[Hinda Oceano]] kaj je altitudo de pli ol 3 000 m. Dum en Lesoto, la rivero estas sciata kiel la '''Senkuo''' kaj partoj de ĝi [[Vintro|vintre]] glaciiĝas, kaŭze de la tiea altitudo.
 
La rivero tiam iras okcidenten tra Sud-Afriko, formante la sud-okcidentan limon de la [[Liberŝtato]].
En tiu sekcio la rivero unue fluas en Gariep-[[Akvobaraĵo]]n ( la plej grandan en la lando ), kaj kontinuas ĝis la Vanderklof-Akvobaraĵo. Ekde la limo de Lesoto ĝis sube de Vanderklof-Akvobaraĵo la fluejo estas profunde entranĉita. Pli fore laŭflue la tereno estiĝas pli ebena, kaj la rivero estas vaste uzata por [[irigacio]].
 
Apud la plej okcidenta punkto de la Liberŝtato, sudokcidente de [[Kimberley]], la Oranĝo rekontas sian ĉefan [[alfluanto]]n, la Fal-Riveron, kiu mem konstituas multon de la norda limo de la provinco. Ekde tie ĉi la rivero daŭrigas sian fluadon okcidenten tra la arida sovaĝejo de la suda [[Kalaharo]]-regiono kaj de Namakvalando en [[Norda Kablando]] por alveni en Namibion je la 20-a grado de orienta [[longitudo]]. Ekde tie ĉi ĝi fluas okcidenten dum 550  km formante la internacian limon inter la provinco kaj [[Karaso]] en Namibio. Je la limo, la rivero trapasas la vilaĝon de Vioolsdrif, la [[doganejo]]n inter Sud-Afriko kaj Namibio.
 
Dum la lastaj 800  km de sia irado la Oranĝo ricevas multajn efemerajn alfluantojn kaj pluraj [[uedo]]j iras al ĝi. En tiu sekcio, [[Namibo]] finiĝas je la norda riverbordo de Oranĝo, do en kutimaj cirkonstancoj la akvo[[volumeno]] aldonitaj de tiuj alfluantoj estas neglektebla. Tie ĉi la fluejo denove estas profunde entranĉita.
 
La cent [[akvofalo]]j aŭ Aŭgrabies-Akvofaloj situas en tiu ĉi sekcio de la Oranĝo, kie la rivero malsupreniras 122 m en distanco de 26 kilometroj.
[[Dosiero:OrangeRiver L7 11apr01.jpg|thumb|220px|Tiu bildo montras nur la lastajn 100 kilometrojn de la Oranĝo. En tiu lasta etendo la [[gruzo]] demetiĝas en la fluejo. La [[sablobenko]]j estas [[diamanto]]riĉaj, kaj pluraj diamanto[[minejo]]j funkcias laŭlonge de la koncerna riverosekcio.]]
 
La Oranĝo elfluas Atlantikan Oceanon ĉe Aleksandro-Golfo, kiu troviĝas proksimume samdistance de [[Kaburbo]] kaj de Baleno-Golfo ( afrikanse : Walvisbaai ). Iuj 33  km de la elfluejo ĝi estas komplete barita de rapidfluejoj kaj sablobenkoj kaj ĝenerale ne estas navigebla tra longaj sekcioj.
 
La rivero havas totalan longecon de 2 200 kilometroj.
Linio 27:
* [http://www.dwaf.gov.za/orange/ Information on the Orange River from the South African Department of Water Affairs and Forestry] {{en}}
 
{{Portalo |Afriko}}
 
[[Kategorio:Riveroj en Sud-Afriko]]