Etiopaj montaraj arbustetaroj: Malsamoj inter versioj

e
Portalo, anstataŭigis: {{Portalo Afriko}} → {{Portalo|Afriko}} per AWB
e (Portalo, anstataŭigis: {{Portalo Afriko}} → {{Portalo|Afriko}} per AWB)
[[Dosiero:AT1008 map.png|eta|220px|Situo de la ekoregiono.]]
La '''etiopaj montaraj arbustetaroj''' estas tersupraĵa [[ekoregiono]] el la sahela-sudana [[ekoprovinco]] de la [[Afrotropiso|afrotropisa]] [[ekozono]] laŭ la [[tipologio]] de la [[Monda Natur-Fonduso]] (WWF). [[Biomo|Biome]] la ekoregiono estas parto de la [[montaraj herbejoj kaj arbustaroj]] de la [[Etiopaj Altaĵoj]], inkludataj en la listo de la [[tutmondaj 200]]. Ĝi estas la plej vasta [[Afromontano|afromontana]] regiono de Afriko. La etiopaj montaraj arbustetaroj ankaŭ situas en la [[biodiverseco-riĉaĵejo]] "[[Orienta afromontano]]" definita de la organizaĵo [[Naturprotekto Internacie]].
 
== Priskribo ==
La ekoregiono okupas 25 200 da kvadrataj kilometroj dissemataj je diferencaj [[enklavo]]j aŭ tel nomataj [[ĉielinsulo]]j en [[Etiopujo]] super altitudo de 3 000 metroj.
 
La donitaĵoj pri la klimato estas maloftaj. La jarpluvo varias inter ĉirkaŭ 2 500  mm en la sudoriento, kun nur du sekaj monatoj, al 1 000  mm en la nordo, kie la [[seka sezono]] daŭras ĝis dek monatojn. La [[frosto]]j estas oftaj, precipe dumvintre, de novembro al marto.
 
== Flaŭro ==
Tiu ekoregiono estas esenca por la vintrumado de multaj [[Palearkta ekozono|palearktaj]] birdospecioj, kiel la [[fajfanaso]] (''Anas penelope''), la [[kuleranaso]] (''Anas clypeata''), la [[duelbirdo]] (''Philomachus pugnax'') kaj la [[griza tringo]] (''Tringa nebularia''); plie, tri aliaj palearktaj specioj tie reproduktiĝas : la [[reĝa aglo]] (''Aquila chrysaetos''), la [[ruĝbeka montokorvo]] (''Pyrrhocorax pyrrhocorax'') kaj la [[rusta tadorno]] (''Tadorna ferruginea'').
 
Inter la minacaj specioj troviĝas la [[granda kriaglo]] (''Aquila clanga''), la [[imperia aglo]] (''Aquila heliaca''), la [[malgranda turfalko]] (''Falco naumanni''), la [[stepcirkuo]] (''Circus macrourus''), la [[Gruo (birdo)|bridogruo]] (''Bugeranus carunculatus''), la [[Raledoj|ruĵeta ruĵetio]] (''Rougetius rougetii'') kaj la [[flavkola makronikso]] (''Macronyx flavicollis'').
 
Aliaj karakterizaj specioj estas la [[alpa cerkomelo]] (''Cercomela sordida''), ''Estrilda ochrogaster'' ([[estrildedoj]]), la [[orientafrika frankolino]] (''Francolinus psilolaemus''), la [[Etiopia formikulo|etiopa formikulo]] (''Myrmecocichla melaena''), la [[ankobera serino]] (''Serinus ankoberensis'') kaj la punktobrusta vanelo (''[[Vanellus]] melanocephalus'').
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Portalo |Afriko}}
*{{en}} [http://worldwildlife.org/ecoregions/at1008 Ekoregiono AT1008 : Etiopaj montaraj arbustetaroj (WWF)]
*{{en}} [http://web.archive.org/web/20060615125039/http://www.worldwildlife.org/wildworld/profiles/terrestrial/at/at1008_full.html Etiopaj montaraj arbustetaroj (''WWF-Wildworld'')]
13 030

redaktoj