Surikato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Portalo, anstataŭigis: {{Portalo Animaloj}} → {{Portalo|Zoologio}}, |thumb| → |eta| (7), |right → |dekstra (3), |left → |maldekstra (3) per AWB
Linio 24:
 
== Anatomio ==
[[Dosiero:Lightmatter meerkat2.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Foto de surikato far [[Aaron Logan]]]]
Surikato estas malgranda [[tagulo|taga]] [[mungotedoj|mungoto]] kun pezo de ĉ. 731 [[gramo]]j por iĉoj kaj 720 gramoj por inoj. Ĝi havas longan, maldikan, flekseblan korpon kaj longajn brakojn. La korpa longo estas 25 ĝis 35  cm, al kio aldoniĝas longa [[vosto]] de 17-25 17–25 cm. Malsimile al aliaj mungotedoj, vosto de surikato estas neharoza, longa kaj maldika, kaj finiĝas je nigra aŭ ruĝeca peniko. Kiam surikato ekstaras, ĝi uzas sian voston por balanco.
 
Felo de surikato estas griza, bruna aŭ oĥra, iam kun arĝenteca nuanco. La koloro iĝas pli malhela ĉe la [[muzelo]], kovrita je mezlongaj [[vibriso]]j ĝis bruna [[nazo]]. Sur sia dorso ili havas nelongajn paralelajn striojn de iom pli malhela koloro ekse la bazo de vosto ĝis la ŝultroj. La aspekto de strioj estas unika por ĉiu surikato kaj estas foje uzata poe identifikigo de individuoj. Plej ofte surikatoj havas nigrajn makulojn ĉirkaŭ [[okulo]]j, similajn al "masko" de [[prociono]]. Sur la ventro la koloro estas solida, sed sur ĝi estas preskaŭ senhara areo, kie videblas nigra haŭto. Surikato uzas tiun por kontrolo de korpa temperaturo.
 
La [[orelo]]j de surikato estas malgrandaj, krescent-formaj kaj povas malfermiĝi por ekskludi teron dum fosado. La okuloj estas nigraj kaj troviĝas sur antaŭa parto de la vizaĝo. Samkiel [[kato]]j, surikatoj havas [[duokula vido|duokulan vidpovon]], grandan angulon de vido kaj bonan percepton de profundeco. Ĉe la fino de ĉiu fingro de surikato estas robusta, kurvita [[ungego]], uzata por fosado, kapto de [[predo]] kaj iam por surgrimpo sur [[arbo]]jn.
[[Dosiero:Meerkat-uenozoo2008.ogg|rightdekstra|thumbeta|250px|Video de surikato en [[Ueno-Zoo]], [[Tokio]], [[Japanio]]]]
 
== Dieto kaj konduto ==
[[Dosiero:Meerkats foraging.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|Surikatoj en [[Adelajdo|Adelajda]] [[Zoo]].]]
Surikatoj estas plejparte [[insektovora]]j, sed ili ankaŭ volonte manĝas [[lacertuloj]]n, [[serpento]]jn, [[araneo]]jn, [[skorpiono]]jn, [[planto]]jn, malgrandajn [[mamulo]]jn, [[centpieduloj]]n, [[milpieduloj]]n, [[ovo]]jn kaj eĉ malgrandajn [[birdo]]jn. Kiel ofte okazas kun [[mungoto]]j, surikatoj havas partan imunecon kontraŭ kelkaj specoj de [[veneno]]j, inkluzive tre fortan venenon de skorpionoj el [[Kalaharo]], mortigan por [[homo]]j.<ref>David Attenborough, 2000. Meerkats United</ref> Surikatoj ne havas troan volumenon de [[grasa histo]] kaj devas serĉi nutraĵon ĉiutage por subteni sian aktivan [[metabolismo]]n.
 
Linio 39:
 
== Reproduktiĝo ==
[[Dosiero:Suricata.jpg|thumbeta|rightdekstra|Surikato en la [[Kalaharo]]]]
Surikatoj estas sekse fekundaj en la aĝo de ĉ. unu jaro. Ili reproduktiĝas en ĉiu sezono, kvankam varma vetero estas preferata, kaj la inoj povas havi ĝis 4 naskojn po jaro kaj 1 ĝis 5 idojn po nasko. Surikatoj ne havas iujn antaŭpariĝajn ritualajn spektaklojn, ĝenerale la iĉo nur rituale striglas la inon ĝis ŝi humiliĝas por [[koito]]. Plej ofte, dum la procedo la iĉo prenas sidantan pozon. Periodo de [[gravedeco]] daŭras averaĝe dum 11 semajnoj, kaj la naskoj okazas en subgrundaj tuneloj, kie vivas la klano. Ĵusnaskintaj idoj estas senpovaj kaj bezonas zorgon de aliaj klananoj. Iliaj okuloj malfermiĝas 10-14 tagojn post naskiĝo kaj la orelojn post ĉ. 15 tagoj. En la aĝo de ĉ. 21 tagoj la idoj povas eliri la tunelojn, kaj post kelkaj pliaj semajnoj ili jam povas iri furaĝi kun plenkreskuloj. Kiam la idoj unuafoje eliras surgrunden, la tuta klano amasiĝas ĉirkaŭ la eliro kaj observas ilin. Iam [[adoleskulo]]j provas konkuri por atento de plenkreskuloj en tiuj momentoj. En la aĝo de 49 ĝis 63 tagoj la idoj ili ne plu konsumas [[lakto]]n kaj povas nutri sin memstare.
 
Linio 45:
 
== Socia konduto ==
[[Dosiero:Meerkat.jpg|upright|thumbeta|Staranta surikato]]
[[Dosiero:Suricata suricatta -Auckland Zoo -group-8a.jpg|rightdekstra|thumbeta|Grupo de surikatoj en zoo de [[Aŭklando]].]]
Surikatoj adaptiĝis kun subgrunda vivo. Iliaj klanoj loĝas en vastaj, komplikaj retoj de subgrundaj tuneloj, el kie ili eliras nur tage. Ili havas disvolvitan socian konduton kaj kutime striglas unu la alian por plifortigi sociajn ligojn. La alfa paro uzas odor-markilon al siaj subuloj por esprimi sian aŭtoritaton, post kio la subuloj striglas la alfoj kaj lekas iliajn vizaĝojn. Intensa striglado observeblas kiam membroj de iuj klano rerenkontiĝas post ioma tempo de disigo. Plej ofte, absoluta plimulto de la membroj de iu klano estas gefratoj kaj idoj de la alfa paro.
 
Linio 57:
Samkiel multaj ĉe aliaj specioj, idoj de surikatoj lernas necesajn rutinoj per observo kaj imito. Tamen, okaze la plenkreskuloj ankaŭ aktive instruas al la junuloj. Ekzemple, plenkreskaj surikatoj instruas adoleskulojn ĉasi kaj manĝi venenan skorpionon: ili forigas la pikilon kaj helpas al la junuloj lerni pritrakti la beston.<ref>{{cite journal | first = Alex | last = Thornton | coauthors = McAuliffe, Katherine | year = 2006 | month = July 14, | title =Teaching in Wild Meerkats | journal = Science | volume = 313 | issue = 5784 | pages = 227–9 | doi = 10.1126/science.1128727 | url = http://www.sciencemag.org/cgi/content/abstract/313/5784/227 | accessdate = 2007-01-23 | pmid =16840701}}</ref> En sia libera tempo (t.e. kiam ne necesas furaĝi) surikatoj partoprenas en ludoj, kiuj similas al [[luktosporto]] aŭ [[atletismo]].
 
[[Dosiero:Zolli Ethosha House.jpg|175px|thumbeta|leftmaldekstra|Grupo de surikatoj en [[Zoo Basel]]]]
Ĉar la reto de surikataj tuneloj estas tre vasta kaj komplika, ofte aliaj bestoj ankaŭ ekloĝas tie. Surikatoj povas pace kunekzisti kun specioj, kiuj ne estas iliaj naturaj malamikoj nek predo kaj ne konkuras kun ili por resurcoj, kiel [[vulpa cinikto]] aŭ [[tersciuro]]. Amuza situacio okazas, kiam en surikataj tuneloj ekloĝas [[serpento]]j.
 
Linio 75:
{{Commons|Suricata suricatta}}
<br clear=all>
{{Portalo Animaloj|Zoologio}}
{{Karnomanĝuloj|F.}}