Gnuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Portalo, anstataŭigis: {{Portalo Animaloj}} → {{Portalo|Zoologio}}, |left → |maldekstra per AWB
Linio 21:
 
* La '''ordinara''' aŭ '''[[blua gnuo]]''' (''Connochaetes taurinus''), kiu konsistigas grandegajn gregojn.
* La '''blankvosta''' aŭ '''nigra gnuo''', iomete pli malgranda kaj multe malpli abunda (''Connochaetes gnou''), kiu estis preskaŭ neniigita antaŭ kelkaj jaroj pro troa ĉasado.
 
La Blua Gnuo estas granda antilopo el la genro « Connochaetes », kiu kreskas ĝis 1m40 ŝultre kaj atingas pezon de 270 kilogramoj. Ĝi vivas en la grandaj [[ebenaĵo]]j, savanoj kaj sekaj arbaroj el Suda kaj Orienta Afriko, kaj se ĝi evitos tro proksimajn renkontiĝojn kun rabobestoj, ĝi povas vivi pli ol 20 jarojn, nutrante sin per herbo. La virbesto estas teritoriema, kaj protektas sian teritorion. La plej granda aro, konsistanta el pli ol miliono da bestoj, troviĝas en Serengetio
Linio 74:
 
== Migrado ==
Gnuoj estas konataj ankaŭ pro siaj imponaj migradoj, kvankam kelkaj grupetoj neniam forvojaĝas. Dum la pluvosezono la gnugregoj paŝtiĝas en la mineralriĉaj ebenaĵoj de la sudokcidenta Serengetio en [[Tanzanio]]. Fine de majo aŭ komence de junio finiĝas la pluvosezono, kaj la herbejoj forvelkas. La gnuoj tiam grupiĝas kolumne kaj ekvojaĝas norden, al la Masaj-Mara ebenaĵo en Sudkenjo, kie troviĝas riĉaj herbejoj, nutrataj de abunda pluvo. Sed la tiea herbo estas tre fosforomalriĉa, kaj tio devigas la gnuojn reiri al Serengetio komence de la pluvosezono. Unu el la plej danĝeraj fazoj de tiu vojaĝo estas la trairo de la Mara-riverego, dum kiu centoj da gnuoj kaptiĝas en la faŭkoj de la tie kaŝitaj krokodiloj.
 
== Homoj kaj gnuoj ==
Linio 81:
En la nacia parko de Serengetio, amasprotektado ebligis rekreskon de la populacio de 400 000 bestoj en 1970 ĝis 1,6 miliono hodiaŭ, sed aliloke la ŝrumpado pluas. En Bocvano, la populacio falis de 300 000 individuoj en 1970 ĝis 25 000 hodiaŭ. En Sudafriko iom pli serioza protektado estis enkondukita post la malkovro, ke la ĉeesto de gnuoj protektas la herbejojn kontraŭ invado de iuj veproj.
 
La nomo « gnuo » venas el la ĥoiĥoia lingvo, kaj referencas al la blekado de la besto.
 
*Gnuo estas ankaŭ elektita kiel simbolon por [[GNU]]
<gallery>
Dosiero:Blue wildebeest.jpg|<!-- thumb|leftmaldekstra|180px| Blua Gnuo paŝtiĝante en _Etosha_ Nacia (Parko, Publika ĝardeno, Parki), Namibio -->
</gallery>
 
Linio 93:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Portalo Animaloj|Zoologio}}
<!--projektoj|commonscat=Connochaetes}}-->
{{el}} http://www.ultimateungulate.com <!-- _ultimateungulate_._com_ -->