Tria Meza Periodo de Egiptio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 32 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q212728)
e Portalo, anstataŭigis: {{Portalo Egiptologio}} → {{Portalo|Egiptologio}} per AWB
Linio 4:
[[Dosiero:NubianPharoahs.jpg|eta|maldekstra|220px|<center>nubiaj faraonoj de la 25-a dinastio]]
[[Dosiero:Nuri main pyr.northeast.jpg|eta|maldekstra|<center>Nuri-piramidoj]]
Tiu periodo estas karakterizita per la iom-post-ioma disrompiĝo de la faraona potenco. Jam en la regotempo de ''Ramseso la 11-a'', la [[dudeka dinastio de Egiptio]] perdis sian povon en la urbo de [[Teboj (Egiptio)| Teboj]], kies pastroj estis pli kaj pli potencaj. Post lia morto, en la periodo de la [[dudekunua dinastio de Egiptio]] lia posteulo ''Smendes la 1-a'' regis de la ĉefurbo [[Tanis (Egiptio)| Tanis]], kaj la Altaj Pastroj de [[Amono]] en Teboj regis la sudon de la lando. Fakte, ĉi tiu divido estis malpli grava ol ŝajnas, ĉar ambaŭ pastroj kaj faraonoj venis de la sama familio.
 
La lando estis firme reunuigita dum la tempo de la [[dudekdua dinastio de Egiptio|dudekdua dinastio]] fondita de ''Ŝoŝenk la 1-a'' en la jaro 945 (aŭ 943) antaŭ nia erao - li kaj liaj posteuloj estis idoj de [[berberoj|berberaj]] enmigrintoj, origine el antikva [[Libio]]. Tiu tempo donis stabilecon al la lando por iom pli ol jarcento, sed post la reĝado de ''Osorkon la 2-a'', la lando efektive disrompiĝis al du ŝtatoj: reĝo ''Ŝoŝenk la 3-a'' de la dudekdua dinastio kontrolis Malsupran Egiption de la jaro 818 antaŭ nia erao, dum reĝo ''Takelot la 2-a'' kaj lia filo ''Osorkon'' (la pli posta reĝo ''Osorkon la 3-a'') regis Mezan kaj Supran Egiption. En Teboj, civila milito inundis la urbon inter la fortoj de ''Pedubast la 1-a'', kiu estis proklamita sin faraono kontraŭ la ekzistanta dinastia linio de ''Takelot la 2-a'' (tiu dinastio poste ricevis la nomon "Osorkon B"). Tiuj du frakcioj interbataladis, kaj la konflikto estis nur finita en la regojaro 39 de ''Ŝoŝenk la 3-a'', kiam la dinastio Osorkon B komplete venkis siajn malamikojn. En Supra Egipto fondiĝis la libia dinastio de reĝoj ''Osorkon la 3-a, Takelot la 3-a''' kaj poste -''Rudamun'', sed la reĝlando rapide disfalis post la morto de Rudamun: kreskis lokaj urboŝtatoj sub reĝoj kiel ''Peftjaubast'' de [[Herakleopolis]], ''Nimlot'' de [[Hermopolis]], kaj ''Ini'' de Teboj.
Linio 16:
== Historiografío ==
La historiografio de ĉi tiu periodo estas pridisputata pro diversaj kialoj. Unue estas disputo pri la utileco de tre artefarita termino kiu kovras ekstreme longan kaj komplikan periodon de la egipta historio. La Tria Meza Periodo inkluzivas longajn periodojn de stabileco kaj ankaŭ de kronika malstabileco kaj de enlandaj militoj: la nomo pli kamuflas ol klarigas tiun fakton. Due estas signifaj problemoj de kronologio el pluraj niveloj: unue, estas la malfacileco de datiĝo komuna al la tuta egipta kronologio, sed tiu-ĉi periodo estas aparte pridisputata pro komparoj de biblia arkeologio kiu ankaŭ enhavas forte disputatajn datojn. Fine, iuj [[egiptologo]]j kaj bibliaj erudiciuloj, kiel ''Kenneth Kitchen'' aŭ ''David Röhl'' havas novajn aŭ kontroversajn teoriojn pri la familiaj rilatoj de la dinastioj de tiu-ĉi periodo.
{{Portalo |Egiptologio}}
== Vidu ankaŭ ==
[[Bronzepoka kolapso]]