X-sistemo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1:
{{TemasPri|la sistemo por enmeti supersignajn literojn|la aliaj signifoj|[[Fenestra Sistemo X]]}}
'''X-sistemo''' (aŭ '''x-kodo''' aŭ '''iksokodo''') estas [[surogata skribosistemo]] por [[Esperanto]]. En tiu sistemo oni prezentas la supersignajn literojn per la jenaj kodoj (kun ekzemploj):
* cxĉ (''cxemizoĉemizo = ĉemizo'')
* gxĝ (''gxiĝi = ĝi'')
* hxĥ (''monahxejomonaĥejo = monaĥejo'')
* jxĵ (''ajxoaĵo = aĵo'')
* sxŝ (''sxipoŝipo = ŝipo'')
* uxŭ (''aux = aŭ'')
Pro tio, ke la [[interreto]] estis origine konstruita en la [[angla lingvo|angla]], ĝi bone subtenas la 26 anglajn literojn, sed ne la aliajn literojn de aliaj lingvoj. Tial la x-sistemo estas universale videbla kaj traktebla -- per [[TTT-legilo]], [[retpoŝtilo]], ktp.
 
Linio 13:
== Argumentoj por X-sistemo ==
* Ĝi estas legebla sen ŝanĝi la tiparon de la legilo aŭ [[komputilo]].
* Ĝi estas facile konvertebla al iu ajn alia sistemo, krom kiam enmiksiĝas nacilingvaj vortoj kun ekzemple ''uxŭ'', kiu ne estu konvertata al ''ŭ''. (Pri solvoprovo per ''w'' vidu sube.)
* Ĝi estas la plej populara surogata metodo ĉe kiu ne eblas misinterpretoj (en la pli parada Fundamenta H-sistemo eblas misinterpreto de "au" kiel "aŭ" ekzemple en ''praulo'' aŭ de "gh" kiel "ĝ" en ''flughaveno'' ktp).
* Ĝi estas facile tajpebla.
Linio 24:
* Ĝi aspektas "malbela" (laŭ iuj). Ekzemplo: ''gxi sxangxigxas'' (= ĝi ŝanĝiĝas)
* Ĝi aldonas strangecon al Esperanto (neniu alia lingvo uzas x-ojn ĉi tiel, sed kompreneble ankaŭ neniu alia lingvo uzas esperantajn ĉiujn ĉapelitajn literojn por la samaj sonoj).
* Kelkaj ne-esperantaj nomoj enhavas la latinan literon ''x''. (Ekzemple, multaj [[franca lingvo|francaj]] nomoj finiĝas per ''uxŭ''.) Tio kaŭzas problemojn por la x-sistemo nur rilate al aŭtomata konverto al alia sistemo kiel [[unikodo]]. Kelkaj uzantoj de la x-sistemo skribas ''w'' (por ''ŭ'') anstataŭ ''uxŭ'' por eviti tiajn miskomprenojn kaj samtempe iom plifaciligi legadon. Sed eĉ tiam povas esti problemoj pri aŭtomata konvertado (de tradukiloj aŭ de entajpiloj), kiam temas pri nacilingvaj nomoj kun la litero ''w''. Por solvi la problemon ekzistas kelkaj aliaj variaĵoj de la x-sistemo, kiel ekzemple uzo de ''vx'' anstataŭ ''uxŭ''.
 
== Komputiltaŭga solvo ==
Linio 46:
 
<blockquote>
Ni ja distingu nin al la mondo kun fiero, per nia unika skribo kun iksoj. GxiĜi donas specialan magion al nia kara lingvo, sed estas magio ja malfermata al cxiuĉiu, kiu malfermas sin al gxiĝi. [...] Disvastigo kaj reprodukto, prese, interrete, aux kiel ajn, estas permesata strikte nur ikskode.
</blockquote>
 
Linio 58:
Unu interesa grupo de temoj estis tiuj pri maŝina tradukado kaj aŭtomata dokumentado. [...]
 
Unu malfacilaĵo estas, ke multaj el la normaj maŝinoj uzataj por dokumentado kaj elektronaj kalkuliloj ne povas kontentige pritrakti supersignitajn literojn (ekz. la maŝinoj en Max Planck Instituto). Por tiu limitiga celo la Konferenco rekomendas la uzon de x anstataŭ ^ kaj w anstataŭ ŭ. Estu klare komprenite, ke tio ne rilatas al la literatura lingvo, nek al ĉiuj maŝinoj ĉar aliaj maŝinoj povas prezenti aliajn problemojn. Oni asertas,ke post malmultaj jaroj da kontentiga eksperimenta uzo de Esperanto en ĉi tiu formo estos normale ordoni al la maŝino represi cxĉ kiel ĉ ktp. Intertempe la Zamenhofa solvo de h post la litero estas ambigua en ekzemple "flughaveno" kaj tial ne estas uzebla de tiaj maŝinoj.
</blockquote>
</blockquote>
Linio 89:
[[Kategorio:Esperantaj skribsistemoj]]
[[Kategorio:Transliteruma sistemo]]
[[Kategorio:Reformoj en Esperanto]]
 
[[br:Lizherenneg an esperanteg#Ar sistem X]]