Babismo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Iketsi (diskuto | kontribuoj) e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (8), |right → |dekstra (8) |
||
Linio 17:
Kelkaj aludoj de la Imamoj kaj de religiaj eminentuloj atentigis pri la jaro 1260 p.H., kiel ebla dato por la alveno de tiu Promesito :
<blockquote>
"Kiam oni demandis Imamon ''Ja'far'', praido de Mohamedo, pri la jaro, en kiu la ''Qá’im'' estos malkaŝita, li respondis jene : << Vere, en la jaro sesdeka estos Lia Afero revelaciita kaj Lia nomo disvastigita. >> En la verkoj de la klera kaj ĉiekonata ''Muḥyi’d-Dín-i-'Arabí'' troviĝas multaj aludoj kaj pri la jaro de la alveno kaj pri la nomo de la promesita Malkaŝanto. Inter ili estas la jenaj : << La servantoj kaj la subtenantoj de Lia Kredo estos el la homoj de Persujo >> … << En Lia nomo, la nomo de la Gardanto ('' 'Alí'') antaŭas tiun de la Profeto (''Muḥammad''). >> … << La jaro de Lia Revelacio estas egala al duono de tiu numero, kiu estas dividebla per naŭ (2520 > 1260). >> En siaj poemoj pri la jaro de la Malkaŝanto, ''Mírzá Muḥammad-i-A<u>kh</u>bárí'' skribas la jenan antaŭdiron : << En la jaro ''<u>Gh</u>ars'' (de kies literoj la nombra valoro estas 1260 laŭ la [[Abjad-numeraloj]]) la tero iluminiĝos per Lia lumo, kaj en ''<u>Gh</u>arasih'' (1265) la mondo pleniĝos per ĝia gloro. Se vi ĝisvivos la jaron ''<u>Gh</u>arasí'' (1270), vi vidos, kiel la nacioj, la regantoj, la popoloj, kaj la Kredo de Dio ĉiuj estos renovigitaj. >> En tradicio atribuita al la Imamo '' 'Alí'', la Komandanto de la Kredantoj, estas ankaŭ enskribita : << En ''<u>Gh</u>ars'' estos plantita la Arbo de Dia gvidado.>>" <ref>
=== Ŝejĥismo ===
''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Aḥmad-i-Aḥsá'í'' ([[1753]]-[[1826]]) estis [[Barejno|barejna]] teologo ŝijaista, kiu fondis fine de la [[18-a jarcento]] en [[Persio]] kaj [[Irako]] religian skolon, kies membroj estis nomitaj "ŝejĥistoj" (''<u>Sh</u>ay<u>kh</u>í'') kaj atendantaj la baldaŭan reaperon de la ''Qá'im''. Post lia morto ''Siyyid Káẓim-i-Ra<u>sh</u>tí'' ([[1793]]-[[1843]]) fariĝis skolestro. ''Siyyid Káẓim'' promesis al siaj sekvantoj, ke la ''Qá'im'' (aŭ ''Mahdí'') baldaŭ alvenos. Li ne nomumis posteulon sed anstataŭe ĵus antaŭ sia morto ordonis al la ŝejĥistoj, ke ili serĉadu la Promesiton tra Persio. Tial, post la morto de sia gvidanto, [[Mullá Husayn|''Mullá Ḥusayn-i-Bu<u>sh</u>ru'í'']] ([[1813]]-[[1849]]), unu el la plej kapablaj el la adeptoj de ''Siyyid Káẓim'', preĝis kaj fastis dum 40 tagoj kaj poste vojaĝis al [[Ŝirazo]] (''<u>Sh</u>íráz''), kie li finfine renkontiĝis kun la ''Báb'' kaj fariĝis la unua ano de la nova Kredo.
== Historio de Babismo ==
Linio 26:
=== [[1844]] ===
[[Dosiero:Room-bab.jpg|
La [[23-an de majo]] [[1844]] (5-a de ''Jamádíyu’l-Awwal'' 1260 p.H.) ''Siyyid 'Alí-Muḥammad'' [[Proklamoj de Bab#Privata Deklaro en .C5.9Cirazo|proklamis]] en sia domo en Ŝirazo sian mision al ''Mullá Ḥusayn'', deklaris sin esti la "Pordo de Dio" (''Bábu'lláh'') kaj donis al li la titolon "Pordon de la Pordo" (''Bábu'l-Báb'') kaj nomis lin la unuan de la "[[Literoj de la Vivanto]]", kiuj estis la diskonigontoj de Babismo tra Persio.
La ''Báb'' pilgrimis al [[Mekko]] kaj [[Medino]] kun [[Quddus|Quddús]] kaj sia [[Etiopio|etiopa]] servisto. Malagrablaj estis la vojaĝo kaj la akcepto de lia mesaĝo…
Li tamen oficiale skribis leteron al la Ŝarifo de Mekko kaj dum la lasta tago de Sia pilgrimo proklamis sian mision ĉe la [[Kaabo]] <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro7.html ĉapitro 7-a]</ref>
Linio 36:
=== [[1845]] ===
[[Dosiero:Muhammad-Shah 1850.jpg|
[[Dosiero:Haji-Mirza-Aqasi.jpg|
Mesiismaj atendoj tumultigas popolamason de Ŝirazo responde al la alvoko de la ''Báb''.
Komence de la islama jaro 1261 p.H. la ''Báb'' rezignis sian viziton al ''Karbilá''. Poste la registaro trudis limigojn al la baba movado kaj la senditojn de la ''Bab'' oni batis kaj enkarcerigis.
Oni fine arestis lin en Ŝirazo kaj volis atingi ke li malkonfesu sian mision.<ref name="ĉapitro 8-a">Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro8.html ĉapitro 8-a]</ref>
=== [[1846]] ===
Okaze de epidemio de [[Ĥolero]] en Ŝirazo, la ''Báb'' sukcesis forfuĝi dum marto al [[Esfahano]] (''Iṣfáhán''), kie lin protektis la guberniestro ''Manú<u>ch</u>ihr <u>Kh</u>án'' ĝis sia morto en marto [[1847]].
=== [[1847]] ===
Linio 51:
=== [[1848]] ===
Je la [[10-a de aprilo]] ''Báb'' estis transloĝigita al la prizono de [[Chihriq|''<u>Ch</u>ihríq'']] laŭ la ordono de la Granda Veziro ''Ḥájí Mírzá Áqásí'', por ĉesigi lian kreskantan influon en ''Máh-kú''.
De la [[26-a de junio]] ĝis la [[17-a de julio]] okazis la Baba [[Konferenco de Badasht|Konferenco de ''Bada<u>sh</u>t'']], dum kiu estas anoncita la fino de la [[Ŝario]] (islama leĝaro).
Julie la ''Báb'' estis publike pridemandita en [[Tabrizo]] (''Tabríz''). Li eldiris publikan kaj draman deklaron kaj sekve suferis pro primokado kaj bastonado.
La [[21-an de julio]] ''Mullá Ḥusayn'' eklevis la "Nigran Flagon" de la [[Ĝihado]] en [[Mazenderano]] kaj ekmarŝis kun 200 aliaj babanoj al [[Maŝhado]] (''Ma<u>sh</u>had''). Sed la [[10-an de oktobro]] granda grupo da babanoj estis [[Batalo de Tabarsi|sieĝata]] ĉe la tombo de ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Ṭabarsí'', kie alvenis ''Quddús'' la [[20-an de oktobro]].
=== [[1849]] ===
[[Dosiero:Amir-Nizam Taqi-Khan.jpg|
Dum pluraj monatoj la babanoj sieĝataj en sia fortikaĵo de ''<u>Sh</u>ay<u>kh</u> Ṭabarsí'' sukcese rezistis al la registaraj trupoj komandataj de la princo ''Mihdí Qulí Mirzá''. Je la [[10-a de majo]] finiĝis la batalo post interkonsentita kapitulaco. La venkintoj promesis liberecon al la babanoj sed tuj rompis sian ĵuron kaj mortigis multajn el ili.
Nelonge post tiu masakro la ''Báb'' verkis sian testamenton, en kiu li enoficigis ''Mírzá Yaḥyá-i-Núrí''-on ([[1831]]-[[1912]]) kiel nominalan ĉefon de la babanoj post sia forpaso.
=== [[1850]] ===
Ribelo kaj masakro de la babanoj en ''Nayríz'' en la provinco de ''Fárs'' <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro22.html ĉapitro 22-a]</ref> kaj konflikto en ''Zanján'' <ref name="ĉapitro 24-a">Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro24.html ĉapitro 24-a]</ref>
Je la tagmezo de la [[9-a de julio]] la ''Báb'' estis publike ekzekutita kun juna disĉiplo en la kazerno de Tabrizo laŭ la ordono de la ''Amír-Niẓám Taqí-<u>Kh</u>án'' ([[1807]]-[[1852]]).<ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro23.html ĉapitro 23-a]</ref>
Liaj fizikaj restaĵoj estis ĵetitaj en fosaĵon ekster la urbo, de kie la babanoj dum nokto ŝtelume kolektis ilin por diversloke kaŝe konservi ilin ĝis fine en 1909 eblis daŭre entombigi ilin en [[Maŭzoleo de la Báb|maŭzoleo]] sur la [[Monto Karmel]] ([[Israelo]]).
=== [[1851]] ===
Babanoj ribelantaj estis amasbuĉitaj en [[Zenĝano]] (''Zanján'').
=== [[1852]] ===
[[Dosiero:Nasirid-Din-Shah 1850.jpg|
Tri babanoj kolerigitaj de tia persekutado provis mortigi la reĝon ''Náṣiri'd-Dín <u>Sh</u>áh Qájár'' ([[1831]]-[[1896]]) en la [[15-a de aŭgusto]] sed tio fiaskis. Tiu atenco pravigis ĝeneralan persekutadon kontraŭ la baba movado kaj multaj gvidaj babanoj estis mortigataj, inter ili [[Tahirih|''Ṭáhirih'']] kaj [[Literoj de la Vivanto#Siyyid H.CC.A3usayn Yazd.C3.AD|''Siyyid Ḥusayn-i-Yazdi'']], aŭ enprizonigitaj, kiel ''[[Bahá'u'lláh]]''.
=== Sekve ===
La Babismo komence transvivis nur kaŝe kaj ekzile. Post la [[Ekzekuto de Bab|ekzekuto de ''Báb'']] en [[1850]] pluraj babanoj deklaris esti "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la ''Báb'', sed neniu el ili sukcesis konvinki la baban komunumon pri la praveco de siaj pretendoj kaj multaj poste reprenis ilin.
Tamen baldaŭ dum la sekvaj jaroj elstariĝis ''Mírzá Ḥusayn 'Alí Núrí'' ([[1817]]-[[1892]]), kiu elmontris la necesajn kvalitojn por esti "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la ''Báb''. Li fine tion oficiale deklaris, unue al kelkaj el la babanoj en [[1863]], sed dum la sekvaj jaroj li pli vaste ne nur al la tuta baba komunumo sed ĝenerale al la mondo sian mision [[Proklamoj de Baha'u'llah|proklamis]].
Sekve plejparto de la babanoj fariĝis liaj disĉiploj resp. ili fariĝis la adeptoj de ''Bahá'u'lláh'', la ''bahá'í'' (adeptoj de ''Bahá' ''- bahaanoj). Lia duon-frato ''Mírzá Yaḥyá Núrí'' tamen ribelis kontraŭ li, asertante esti mem ricevanto de dia revelacio kaj donante al si la titolon ''Ṣubḥ-i-Azal''; nur kelkaj manplenoj da babanoj sekvis lin kaj fariĝis la ''azalí'' (azalanoj), kiujn oni ankaŭ nomis [http://en.wikipedia.org/wiki/Bayani ''bayání"] (bajananoj).
Linio 88:
== Instruoj de la Babismo ==
La babismo estas revelaciita religio inter la abrahamaj religioj, kiel judismo, kristanismo kaj islamo, sed ĝi estas sendependa de tiuj ĉi kaj havas siajn proprajn profeton, librojn kaj leĝaron.
La ''Báb'' asertis, ke li revelaciis '''kvin cent mil versojn''', sed plejparto de liaj verkoj bedaŭrinde perdiĝis.
=== Apero de la Promesito de Islamo (''Qá'im'') ===
[[Dosiero:Manskribaĵo de Bab.jpg|
Ekde la [[23-a de majo]] [[1844]] (5-a de ''Jamádíyu’l-Awwal'' 1260 p.H.) la ''Báb'' deklaris esti la Promesito atendita de la islamanoj por restarigi sur la Tero justecon kaj malaperigi tiranecon kaj subpremadon antaŭ la "Tago de Juĝo".
La unua titolo, kiun alprenis ''Siyyid 'Alí-Muḥammad-i-<u>Sh</u>írází'', estis ''al-Báb'',<ref name="ĉapitro 3-a"/> kies signifo en la araba lingvo estas "la Pordo". Sed tiu titolo estigis miskomprenon de la ŝijaistoj pri liaj pretendoj : pro tio ke la kvar mesaĝistoj de la "Kaŝita Imamo" dum la "Mallonga Kaŝado" tiel titoliĝis kaj ĉar laŭ hadiso <ref>[http://www.al-islam.org/tahrif/cityofknowledge/index.htm al-islam.org]</ref> la Profeto Mohamedo diris "Mi estas la urbo de scio kaj '' 'Alí'' estas ĝia pordo", ili opiniis, ke la ''Báb'' estis peranto inter ili kaj la "Kaŝita Imamo". Tial, kiel rezignon pri liaj pretendoj, la ŝijaistaj religiestroj de Ŝirazo favore akceptis la konfeson de ''Báb'' dum lia pridemandado en [[1845]]:<ref>[http://www.reference.bahai.org/fa/t/nz/DB/db-164.html#pg132 Táríkh-i-Nabíl]</ref>
<blockquote>" لعنت خدا بر کسی که مرا وکيل امام غايب بداند. لعنت خدا بر کسيکه مرا
Linio 101:
منکر امامت امير المؤمنين و ساير ائمّهء اطهار بداند." </blockquote>
<blockquote>"La kondamno de Dio estu sur tiu, kiu konsideras min aŭ kiel reprezentanton de la Imamo aŭ kiel ties pordon. La kondamno de Dio estu ankaŭ sur tiu, kiu akuzas min pri tio, ke mi neis la unuecon de Dio, ke mi malkonfesis la profetecon de Mohamedo, la Sigelo de la Profetoj, ke mi malakceptis la verecon de iuj el la antikvaj senditoj, aŭ ke mi rifuzis ekkoni la gardantecon de '' 'Alí'', la Komandanto de la kredantoj, aŭ de iuj el la imamoj, kiuj postvenis lin." <ref
Fakte li asertis esti NE la "pordo" de la ''Qá'im'', sed tiu "Promesito" mem, la "pordo de Dio" (باب الله ''Báb'u'lláh''),<ref name="ĉapitro 3-a"/> kiel li proklamis dum sia oficiala proceso en Tabrizo julie de [[1848]]:<ref>[http://reference.bahai.org/fa/t/nz/DB/db-315.html#pg283 Táríkh-i-Nabíl]</ref>
Linio 114:
=== Klarigoj de la Profetaĵoj pri la "Tago de Juĝo" ===
[[Dosiero:Haykal-Bab-2.gif|
Komentoj kaj klarigoj de la religiaj skriboj islamaj multas en la verkoj de ''Báb''. Ekzemple lia unua libro titolita ''Qayyúmu'l-Asmá' '', kiun li verkis en [[1844]] pri de la 12-a korana surao titolita "Jozefo", aŭ lia persa ''Bayán'', kiun li verkis en [[1847]]-[[1848]] kaj kies nomo arabe signifas "klarigo", kiel uzita en la 75-a korana surao titolita ''Al Qiyámah'' (la Reviviĝo) [http://www.usc.edu/dept/MSA/quran/transliteration/075.html 75/16-19] : <blockquote>
لَا تُحَرِّكْ بِهِ لِسَانَكَ لِتَعْجَلَ بِهِ
Linio 136:
*La "Tago de Juĝo" signas la konsekvencojn de la akcepto aŭ de la malakcepto de la nova "Manifestiĝo de Dio" kaj de lia nova revelacio.<ref>"Bayan Persan" [http://www.religare.org/Livres/BA/BA_SBAB.htm?cit=71.1 5/19]</ref>
*La "Paradizo" estas ekkoni Dion per Sia "Manifestiĝo" en homa templo kaj observi la diajn leĝojn. La "Infero" estas por homo la seniĝo de la diaj benoj kaj superrego de sia animala parto. Paradizo kaj infero ne estas fizikaj lokoj sed statoj de la spirito, kiujn oni povas jam sperti dum la surtera vivo..<ref>"Bayan Persan" [http://www.religare.org/Livres/BA/BA_SBAB.htm?cit=68.1 2/16] kaj [http://www.religare.org/Livres/BA/BA_SBAB.htm?cit=71.1 5/19]</ref>
:
En sia persa Bajano la ''Báb'' skribis, ke [[Adamo]] ne estis la unua homo kaj ke nenombreblaj generacioj homaj vivis antaŭ li. Adamo estis la unua profeto de spirita ciklo de la homaro, la "Ciklo de la Profetadoj", kiu komenciĝis 12210 lunajn jarojn antaŭ la ''Báb'' <ref>''Bayan Persan'' (Persa Bajano) tradukita el la persa al la franca de A.L.M. Nicolas [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan2.htm 3/13]</ref> kaj finiĝis per la islama revelacio de Mohamedo, titolita kiel la "Sigelo de la Profetoj" (''<u>Kh</u>átam an-Nabiyyín'') en la korana verso 33/40.<ref>"Sélection des écrits de Bab" (elektitaj skriboj de Bab), eldonita en la franca lingvo de M.E.B., [http://www.religare.org/Livres/BA/BA_SBAB.htm?cit=129.1 129/61-62]</ref>
Kiel indikas lia nomo mem en la araba lingvo "باب" (b-a-b = pordo), ''Báb'' deklaris sin esti la ĉarniro aŭ la pordo inter du spiritaj cikloj de la homaro: antaŭ li finiĝis kun Mohamedo la "ciklo de la profetadoj" kaj post li komenciĝas kun "Tiu, kiun Dio manifestos" <ref>''Bayan Persan'' (Persa Bajano) tradukita el la persa al la franca de A.L.M. Nicolas [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan4.htm 7/13]</ref> la "ciklo de la plenumado" de tiuj profetaĵoj.
Linio 144:
Kiam la "Báb" sendis siajn disĉiplojn tra Persio por diskonigi sian revelacion kaj la "Bonan Novaĵon" de la tagiĝo de nova erao, li skribis por ili en sia "Epistolo al la Literoj de la Vivanto" <ref>Tárí<u>kh</u>-i-Nabíl [http://reference.bahai.org/fa/t/nz/DB/db-107.html#pg75]</ref> :
<blockquote>
من شما را برای روز خداوند که ميآيد تربيت و آماده ساختهام… راز و اسرار يوم اللّه که خواهد آمد امروز مکشوف نيست طفل تازه متولّد آن روز مقامش از بالغين اين امر ارجمندتر است و جاهل آن ظهور درجهاش از عالم اين روز بالاتر. اينک در طول و عرض جهان پراکنده شويد و با قدم ثابت و قلب بیآلايش راه را برای آمدن روز خدا مهيّا و مسطّح کنيد</blockquote>
<blockquote>
Linio 150:
=== Anonco de la alveno de "Tiu, kiun Dio manifestos" ===
En siaj verkoj la ''Báb'' anoncas la alvenon de alia "Manifestiĝo de Dio" titolita "Tiu, kiun Dio manifestos" (''man yuẓhiruhu'lláh'', arabe : من یظهر الله , [[Persa lingvo|perse]]: مظهر کلّیه الهی ). Li estos tiom glora estaĵo, ke la ''Báb'' asertis mem ne povi adekvate priskribi liajn kvalitojn <ref>"The World Order of Bahá'u'lláh" (la mondordo de ''Bahá'u'lláh'') angle verkita en 1929 de ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' (U.S., First pocket-sized edition, 1991) [http://bahai-library.com/writings/shoghieffendi/wob/32.html 32/4]</ref>. La Sankta Libro kaj la leĝaro revelaciitaj de la ''Báb'' estos anstataŭataj de la Sankta Libro kaj de la leĝaro, kiuj estos revelaciitaj de "Tiu, kiun Dio manifestos" en la "Tago de la Reviviĝo".
En siaj verkoj la ''Báb'' aludis pri la graveco de la jaroj 9-a (1269 p.H.) kaj 19-a (1279 p.H.) post la naskiĝo de la Babismo en [[1844]] (1260 p.H.),<ref>"God passes by" (Dio preter pasas) ĉapitro 2-a [http://bahai-library.org/writings/shoghieffendi/gpb/26-30.html paĝoj 29-30] (angle)</ref> kaj pri limtempoj nomitaj ''<u>Gh</u>iyá<u>th</u>'' ( غیاث ) kaj ''Musta<u>gh</u>á<u>th</u>'' ( مستغاث ), de kies literoj la nombraj valoroj laŭ la [[Abjad-numeraloj]] estas respektive 1511 kaj 2001.<ref>"Bayan Persan" [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan1.htm#u2p16 2/16], [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan1.htm#u2p17 2/17] kaj [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/saint/bayan/bayan-persan2.htm 3/15]</ref>
Linio 179:
== Konflikto pri la Spirita Heredaĵo de la ''Báb'' ==
=== Testamento de la ''Báb'' ===
[[Dosiero:Mirzayahya.gif|
La ''Báb'' en [[1849]], nelonge post la martirigo de ''Quddús'', verkis dokumenton kiu verŝajne estas konsiderebla kiel lia testamento. En tiu verko titolita ''Lawḥ-i-Vasaya'', li enoficigis sian disĉiplon ''Mírzá Yaḥyá Núrí'' ([[Subh-i-Azal|''Ṣubḥ-i-Azal'']] : Mateno de Eterneco) kiel nominalan estron de la baba komunumo por ke, resume, li:<ref>"The Primal Point’s Will and Testament"] (la Volo kaj Testamento de ''Báb''), tradukita el la persa al la [http://www.h-net.org/~bahai/notes/vol7/BABWILL.htm angla] kaj komentita de ''Sepehr Manuchehri'' (2004)</ref>
*certigu la sekurecon de si mem, de siaj skriboj kaj de tio revelaciita en la Bajano,
Linio 188:
*agnosku mem kaj invitu homojn agnoski "Tiun, kiun Dio manifestos", kiam li manifestiĝos.
La [[4-an de aŭgusto]] [[1980]] la [[Universala Domo de Justeco]] skribis al bahaano pri la rango de ''Mírzá Yaḥyá'', ke la ''Báb'' ne nomumis plenrajtan posteulon similan al [[Sankta Petro]], al la Imamo '' 'Alí'' aŭ al [[`Abdu'l-Bahá|'' 'Abdu'l-Bahá'']] sed pli ĝuste titularan estron aŭ administranton de la baba komunumo ĝis la apero de "Tiu, kiun Dio manifestos", ĉar li sciis lian alvenon tuja.
=== Skismo pri "Tiu, kiun Dio manifestos" ===
Post la [[Ekzekuto de Bab|ekzekuto de ''Báb'']] en [[1850]] pluraj babanoj deklaris esti "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la ''Báb'', sed neniu el ili sukcesis konvinki la baban komunumon pri la praveco de siaj pretendoj kaj multaj poste reprenis ilin.
Kiam je la [[8-a de aprilo]] [[1853]] (28-a de ''Jamádíyu'<u>th</u>-<u>Th</u>ání'' 1269 p.H.) ''[[Bahá'u'lláh]]'' alvenis al [[Bagdado]] (''Ba<u>gh</u>dád'', en [[Irako]]) post sia enkarcerigo en la subtera prizono [[Síyáh-Chál|''Síyáh-<u>Ch</u>ál'']] de [[Tehrano]] (''Ṭihrán'', ĉefurbo de [[Persio]]), li trovis la baban komunumon en plej kompleta konfuzo kaj mizero. Lia duonfrato ''Mírzá Yaḥyá'', kiun la ''[[Báb]]'' nomumis kiel la "babanestron" en sia testamento, sukcesis eskapi el la sanga subpremado de la babanoj en ''Tákur'' kaj forfuĝis al Bagdado, kie li time sin kaŝis sub la nomo de ''Ḥájí 'Alíy-i-lás Furú<u>sh</u>''. Ĉar ''Mírzá Yaḥyá''-on ne trafis la ekzila dekreto de la [[Ŝaho]], ''Bahá'u'lláh'' petis lin reveni al Persio por diskonigi tie la Babismon kaj servi al la Kredo.
Tion li ne faris, kaj instigite de ''Siyyid Muḥammad-i-Iṣfahání'' ekĵaluzis pro la kreskanta influo de ''Bahá'u'lláh'' ene de la komunumo. Por eviti konflikton kaj disiĝon ene de la babanaro ''Bahá'u'lláh'' foriris el Bagdado kaj [[Ermitiĝo de Baha'u'llah|ermitiĝis]] en la montaroj de la iraka [[Kurdistano]] dum du jaroj de la [[10-a de aprilo]] [[1854]] (12-a de ''Rajab'' 1270 p.H.) ĝis la [[19-a de marto]] [[1856]] (12-a de ''Rajab 1272'' p.H.).
Reveninte pro la insista peto de sia familio kaj de la babanoj, li pli kaj pli transprenis la spiritan gvidadon de la baba komunumo. Kaj en [[1863]] (1279 p.H.), dek-naŭ jarojn post la naskiĝo de la Babismo, jus antaŭ sia foriro al [[Konstantinopolo]], kien per registara dekreto li estis ekziligita, li [[Proklamoj de Baha'u'llah#Privata Proklamo en Bagdado|deklaris]] al la babanoj, ke li estas "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la ''Báb''.<ref>"Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-4.htm#c22 ĉapitro 22-a] kaj [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-4.htm#c23 ĉapitro 23-a] (france)</ref> La plej multaj babanoj rekonis lin tia ĉar ili konsciis la atentigojn de la ''Báb'' pri la jaroj 9-a kaj 19-a post la naskiĝo de Babismo. Kelkaj tamen rifuzis tion pro sia opinio pri la limdatoj ''<u>Gh</u>iyá<u>th</u>'' (1511) kaj ''Musta<u>gh</u>á<u>th</u>'' (2001), kiujn ankaŭ menciis la ''Báb'' rilate al la alveno de "Tiu, kiun Dio manifestos".
Rezulte dum la dua jaro de la ekzilo en [[Edirne]] (Adrianopolo), ''Mírzá Yaḥyá'' ekribelis kontraŭ la aŭtoritato de sia duonfrato, intrigis ĉe la turkaj aŭtoritatoj, komplotis kaj provis plurfoje mortigi lin, interalie per veneno. Estiĝis fine [[skismo]] ene de la baba komunumo resp. inter la sekvantoj de ''Bahá'u'lláh'' (bahaanoj = ''bahá'í'' ) kaj la sekvantoj de ''Mírzá Yaḥya'' (azalanoj = ''azalí'' ), kiu ankaŭ sin deklaris profeto kaj sin titolis ''Ṣubḥ-i-Azal'' (Mateno de Eterneco)..<ref>"Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) [http://www.bahai-biblio.org/centre-doc/ouvrage/gloire-du-pere/gloire-du-pere-5.htm#c27 ĉapitro 27-a] (france)</ref> La tiel nomata "Plej Granda Disiĝo" oficialiĝis dum septembro de [[1867]] inter ''Ṣubḥ-i-Azal'' kaj ''Bahá'u'lláh'', kiu nelonge poste verkis sian libron titolitan ''Kitáb-i-Badí' '' (La Mirinda Libro Nova) por refuti la argumentojn de siaj opoziciantoj nomitaj de li la "Popolo de la ''Bayán''" (''Ahl-i-Bayán'') kaj precipe de ''Siyyid Muḥammad-i-Iṣfahání'' <ref>"Logos and Civilization" verkita de Nader Saiedi kaj eldonita de "University Press of Maryland" (Usono, 2000) ISBN 1-883053-60-9, ĉapitro 6-a
La foje eĉ sanga konflikto inter bahaanoj kaj azalanoj forte malkontentigis la turkan registaron, kiu fine ordonis splitigon de ekzilintoj kaj sendon de unu grupo, inter ili ''Mírzá Yaḥya'', al la insulo [[Kipro]] kaj de la alia, inter ili ''Bahá'u'lláh'', al la punkolonio de [[Akko]] ('' 'Akká'') en [[Palestino]]. Ili forlasis Adrianopolon la [[12-an de aŭgusto]] [[1868]] (22-an de ''Rabí'u'<u>th</u>-<u>Th</u>ání'' 1285 p.H.).
=== Naskiĝo de Nova Religio : la Bahaa Kredo ===
Ekde tiam tiuj du grupoj fariĝis religiaj movadoj apartaj kaj sendependaj kiel judismo, kristanismo aŭ islamo.
''Bahá'u'lláh'' ŝipe alvenis en Akko, kiun li kvalifikis la "plej grandan prizonon", la [[31-an de aŭgusto]] [[1868]] (12-an de ''Jamádíyu'l-Awwal'' 1285 p.H.) kaj restis tie ekzilita ĝis sia forpaso la [[29-an de majo]] [[1892]] (2-an de ''<u>Dh</u>i'l-Qa'dih'' 1309 p.H.). Dum tiuj jaroj, li daŭre revelaciis sian mesaĝon al la homaro kaj fondis novan religion, la [[Bahaa Kredo]], kiu poste disvastiĝis tra la tuta mondo.
''Ṣubḥ-i-Azal'' [http://bahai-library.com/file.php5?file=ridvan_death_mirza_yahya mortis] en [[Famagusto]] (Kipro) la [[29-an de aprilo]] [[1912]] kaj estis enterigita laŭ la islama rito. Lia eta adeptaro rapide disfalis en la [[20-a jarcento]]. Nuntempe eble estas ankoraŭ kelkmil da neorganizitaj posteuloj liaj precipe en Irano kaj [[Uzbekistano]].<ref>[http://lexicorient.com/e.o/babism.htm Artikolo] en la angla lingvo de la ''Encyclopaedia of the Orient''</ref><ref>[http://www.iranica.com/newsite/articles/v3f2/v3f2a070.html Artikolo] en la angla lingvo de ''Denis MacEoin'' en la ''Encyclopaedia Iranica''</ref> Babanoj tamen ludis iom signifan rolon je la promulgo de la irana konstitucio en [[1905]].
|