Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

e
polurado, anstataŭigis: thumb| → eta|
e (Roboto: Forigo de 49 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q11010))
e (polurado, anstataŭigis: thumb| → eta|)
La brita parlamento, la '''Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland''' (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Nordirlando) estas la plej supera leĝfaranta estraro de Britio. Ĝi konsistis el la [[House of Commons (Britio)|House of Commons]] (Ĉambro de komunumuloj, aŭ la Suba ĉambro) kaj la [[House of Lords]] (Ĉambro de lordoj, aŭ la Supera ĉambro), kiujn titole estris la brita reĝo, nuntempe [[Elizabeto la 2-a (Britio)|Elizabeto la 2-a]].
 
Ĝi troveblas en [[Londono]], ĉe la palaco de [[Westminster]], foje konata kiel ''Houses of Parliament'' (Ĉambroj de parlamento). Laŭ la neskribita konstitucio de Britio, la ĉefministro kaj registaro devas esti parlamentanoj, ordinare de la Komunumuloj, sed kelkfoje de la Lordoj.
 
[[Dosiero:Houses.of.parliament.overall.arp.jpg|thumbeta|Palaco de Westminster]]
 
Vidu ankaŭ:
=== Anglio ===
 
La angla parlamento originas de la ''Witan'' koncilioj de la 11-a jarcento, kiuj enhavis religiajn estrojn, potenculojn kaj reĝajn ministrojn. Saksaj reĝoj konsultis tiujn konciliojn. Ekde la 13-a jarcento, senditoj de grafujoj, urboj kaj municipoj ĉestis la konsiliojn. La [[Magna Carta]] (Granda ĉarto) de 1215 limitigis la reĝpovon kaj devigis la reĝon peti parlamenton antaŭ kolekti iujn ajn impostojn. Ekde la 14-a jarcento ekaperis du "domojn" - unu enhavis senditojn kaj eknomiĝis la ''Commons'' (Komunumuloj); la alia enhavis religiajn estrojn (''Lords spiritual'', aŭ Lordoj spiritaj) kaj potenculojn (''Lords temporal'', aŭ Lordoj tempecaj), kaj eknomiĝis la ''Upper House'' (Supera ĉambro). La du ĉambroj unue amasiĝis en la halo Westminster en 1320.
 
=== Skotlando ===
=== Irlando ===
 
La irlanda parlamento oficiale fondiĝis en 1297 de [[Sir John de Wogan]] por reprezenti la popolon de la Lordujo de Irlando, bazita sur angla kaj normanda konvencioj, kaj la [[Magna Carta]].
 
Tamen, en 1292, neoficiala loka asembleo kolektis 10,000 pundojn per impostoj, kio estis dek-kvinono de la moveblajoj de riĉuloj. La memstaraj gaelaj reĝoj neniam agnoskis la parlamenton, kiu malgajnis aŭtoritaton dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj. En 1494, leĝiĝis ''Poynings' law'' (Leĝo de Sir Edward Poynings) kiu submetis irlandan parlamenton al angla parlamento. Religiaj malakordoj ĝenis la parlamenton kiu daŭris sube la angloj. En la 18-a jarcento, ĝi komencis pli kontraŭi la anglan parlamenton. En 1801, la irlanda parlamento finfine unuiĝintis kun la angla per la ''Act of Union 1800'' (Leĝo pri unuiĝo) kaj fondiĝis la Parlamento de la Unuiginta Reglando de Britujo kaj Irlando.
 
En 1920, la Government of Ireland Act (Leĝo pri rego de Irlando) kreis du parlamentojn, de Nordirlando kaj Sudirlando. Sudirlando memstariĝis en 1922 kiel [[Respubliko de Irlando]] kaj en 1927, la cetera brita parlamento finfine eknomiĝas la Parlamento de la Unuiginta Reglando de Britujo kaj Nordirlando.
 
{{LigoLeginda|ru}}
 
[[Kategorio:Parlamento|Unuiĝinta Reĝlando]]
[[Kategorio:Politiko de Britio]]
 
{{LigoLeginda|ru}}
{{LigoElstara|sv}}
13 093

redaktoj