Historiema koncertado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (4), |left → |maldekstra (2), |right → |dekstra (2) per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Serpent-bonanni.jpg|thumbeta|rightdekstra|200px|''Homo ludanta serpenton''<br>Gravuraĵo de [[Filippo Bonanni]], ''Gabinetto Armonico pieno d'Instromenti'' ([[Romo]], [[1723]]).]]
'''Historiema koncertado''', aŭ '''historie informita koncertado''', nomiĝas la klopodo prezenti la [[muziko]]n el pasintaj epokoj per aŭtentika instrumentaro, historia ludotekniko kaj sciante la artajn interpretajn rimedojn de la respektiva epoko. Komence la nocio rilatis al malnova muziko, do al la [[Interpretado (muziko)|interpretado]] de verkoj ekestintaj antaŭ ĉirkaŭ [[1830]]. Ekde la lastaj jardekoj, historiema koncertado okupiĝas pli kaj pli pri verkoj de la [[Romantikismo (muziko)|romantika]] kaj malfruromantika periodoj, sed ankaŭ de la frua [[20-a jarcento]].
 
Linio 15:
Antaŭ la unua tutmonda agordotona konferenco en Parizo en la jaro 1858 la [[frekvenco]] de la [[ĉambrotono]] a<sup>1</sup> ne estis unuece fiksita. Trovaĵoj de instrumentoj tamen pruvas, ke en la 18-a jarcento oni muzikis pleje per pli malalta ĉambrotono. Krom ĉambrotono por prefere profana instrumentmuziko por orgenoj kaj per tio ankaŭ por la sakrala voĉkanta muziko ekzistis la t.n. [[ĥortono]], kiu situis ĉ. plentonon super la respektiva ĉambrotono.
 
En rondoj de historiema koncertado nuntempe ekzistas pragmata konsento pri tio, muziki mezeŭropan barokmuzikon inter ĉ. 1650 kaj 1750 per unueca ĉambrotono de a<sup>1</sup> = 415 &nbsp;Hz. Por kelkaj ĝenroj (ekz. itala frubaroko) iĝis kutima ankaŭ pli alta agordotono de 466 &nbsp;Hz, por aliaj (franca baroko) 392 &nbsp;Hz. Por muziko el inter ĉ. 1750 kaj 1850 oni ofte elektas a<sup>1</sup> = 430 &nbsp;Hz. Kun tiuj interkonsento rilata nur malmulte diferencajn agordotonojn specialigitaj instrumentistoj povas mondvaste agi kaj instrumentfaristoj povas forkomerci siajn kopiojn de historiaj instrumentoj.
 
===Agordosistemoj===
Linio 21:
 
===Ludmanieroj kaj rilato al notacio===
Ĝisfine de la baroka epoko oni atendis de la koncertaj muzikistoj, ke ili memstare aldonu al la [[noto|nototeksto]]teksto proprajn [[Ornamo (muziko)|ornamoj]]n kaj [[Improvizado (muziko)|improvizadojn]]. Krome la [[komponisto]]j en ĝenerale ne tiel detale notaciis kiel en postaj epokoj. Ili povis ekzemple supozi, ke praktikantaj muzikistoj scius, kiel realigi tempoŝanĝon. La libereco por la respondeco de instrumentisto esprimis sin ankaŭ en la tekniko de [[ĝeneralbaso]].
 
Precipe en la franca muziko de la baroko la ritma malegaleco estis nemalhavebla stilrimedo: plurajn sinsekvajn notojn samvalorajn oni ludis malsame longaj. La franca ''malegaleco'' rilatas ĉefe sur paroj da oktonoj, kies unua estas plilarĝigata kaj kies dua estas malllongigata kiel ĉe punktado.
 
Ankaŭ por itala ([[Girolamo Frescobaldi|Frescobaldi]]) kaj hispana barokmuziko ([[Fray Tomás de Santa Maria]]) malegalaj ritmaj interpretmanieroj estas tradiciitaj. Alia kutima ritma variado estas la pliakrigo de punktadoj, kiun oni ja aplikas lige kun la franca uverturo, sed kiun tamen ankaŭ Leopold Mozart<ref>Gründliche Violinschule, S. 39f</ref> kelkloke rekomendas.
Linio 36:
Al komponistoj de la baroko sufiĉis kiel tempindiko unuavice la „natura movo“ de la taktspeco; [[Johann Philipp Kirnberger]] skribis 1776: „Ĝenerale do estas rimarkenda, ke el ĉiuj taktspecoj, kiuj havas same multajn tempojn, tiu, kiu havas pli grandajn aŭ longajn taktpartojn, laŭnature estas pli serioza ol tiu de mallongaj tempoj: ekz. la 4/4 takto estas malpli vigla ol la 4/8 takto; la 3/2 takto pli pezeca ol la 3/4, kaj ĉi tiu ne tiom vigla ol la 3/8 takto.“ <ref name="kirnberger_tempi1">Joh. Phil. Kirnberger, ''Die Kunst des reinen Satzes in der Musik''“, 2. Teil (1776), S. 133.</ref> <big>c</big> servis por signado de pli malrapida peco, <big>¢</big> de pli rapida. En la ''stile antico'' de la eklezia muziko validis <big>¢</big> por duoble rapida kiel <big>c</big>.
 
[[Dosiero:Diakonie-kantorei.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|300px|Nuntempa kantoraro kun historiema lokado]]
Duavice la tempo ekestis el la plej malgrandaj tempsignifikaj notvaloroj: „Rigarde la notspecoj la dancaĵoj, en kiuj aperas deksesonaj kaj tridekduonaj partoj, havas pli malrapidan taktmovon ol tiuj, kiuj je la sama taktspeco eltenas nur okonojn, maksimume deksesonojn. Do la ''tempo giusto'' estas difinita per la taktspeco kaj per la longaj kaj mallongaj notspecoj de muzikaĵo.“ <ref name="kirnberger_tempi2">Kirnberger, a.&nbsp;a.&nbsp;O., S. 106f.</ref>
 
Linio 43:
Kontraŭe al posta uzo dum la malfrua 18-a jarcento do ne la tempovorto sole estis la „tempindiko“. La kombinado de taktspeco, notklaso kaj tempovorto difinis kaj la akcentstrukturon kaj ankaŭ la tempon, la karakteron kaj la ludmanieron, do la „movo“ kaj la prezentado en plej vasta senco. „Prezentado kaj movo estas difinitaj per la longaj aŭ mallongaj notspecoj, kiuj karakterizas ĉiun taktspecon, nome pezeca kaj malrapide je tiuj, kaj malpezecaj kaj viglaj je tiuj ĉi. ... La 3/8 takto ekz. havas malpezecan prezentadon; se tamen peco en ĉi tiu taktspeco estas indikata per ''adaĝo'' kaj plenigita per tridekduonaj partoj, tiam ties prezentado estas pli pezeca ol ĝi estus sen tio, sed ne tiom pezeca, kvazaŭ la sama peco estus komponita en la 3/4 takto.“ <ref name="schulz_tempi">Johann Abraham Peter Schulz, Artikel „Tact“ und Artikel „Vortrag“ in: Johann Georg Sulzer: ''Allgemeine Theorie der Schönen Künste'', Band I-IV, Leipzig 1792–94; Nachdruck Hildesheim 1967.</ref>
 
Krom traktaĵojn pri siatempa ludpraktiko ankaŭ oni esploras [[Fluthorloĝo|ludaŭtomatojn]], kiuj jam ekzistis dum vivtempo de Händel kaj por kiuj aparte li skribis pecojn, kiel eblaj fontoj por respondi demandojn pri tempo kaj ornamteknikoj. <ref>http://www.haendelfestspiele.halle.de/de/programm-bak/2006/Wissenschaftliche_Konferenz> </ref> En Francio konserviĝis ĉ. 500 stiftitaj ruloj por aŭtomataj [[ludhorloĝo]]j kaj orgenoj. Probleme por ilia utiligo kiel fontoj pri la muzikprezenta praktiko estas - krom en la ''tonotechnie'' de Père [[Engramelle]], kiu indikis la ludodaŭrojn per minutoj<ref>F. Marie Dominique Joseph Engramelle: ''La Tonotechnie ou l'Art de noter les Cylindres ..'', Paris 1775 (Deutsch: Hans-Peter Schmitz: ''Die Tontechnik des Père Engramelle. Ein Beitrag zur Lehre von der musikalischen Vortragskunst im 18. Jahrhundert'', Kassel 1953)</ref>, - ilia nur malofte kontrolebla movigorapideco. Françoise Cossart-Cotte avertis, antikvaĵistoj kaj restaŭristoj povus esti tentataj, ellogi el la aparatoj ĝuste tiujn „historiajn rapidajn“ tempojn, kiujn la muziksciencistoj kaj kolektistoj atendas de ili. <ref>''’Documents sonores’ de la fin du XVIIIe siècle'', in: Colloques Internationaŭ du C.N.R.S., 537, Paris 1974, S. 147</ref>
 
Reprezentantoj de la tempo-giusto-movado opinias, ke multaj klasikaj verkoj nuntempo ofte estas tro rapide ludataj. La muzikistoj de la "tempo giusto" engaĝiĝas por la "ĝusta tempo", nova malrapideco en la muzika esprimo.<ref>http://www.tempogiusto.de, besucht am 05.04.2008</ref>
Linio 55:
 
===Kantvoĉoj===
[[Dosiero:Orlando_de_Lassus2Orlando de Lassus2.jpg|thumbeta|rightdekstra|350px|Munkena kortegokapelo sub Orlando di Lasso]]
Diferenco al la nuntempa eklezimuzika praktiko estas la antaŭa intensa uzado de knabvoĉoj (ĉitempe la [[voĉoŝanĝiĝo]] komencas pli frue), kaŭzita precipe pro la muzikadmalpermeso por virinoj. Krome kaj en la sakrala muziko kaj ankaŭ en la opero oni utiligis [[Kastrita kantisto|kastritojn]]. Tamen ekz, en la preĝejoj de la tiam grava muzikcentro Hamburgo aŭ en Anglio dum la oratorioj de Händel ankaŭ kantis inaj solistoj. Laŭ Michael Talbot la ĥorverkojn de Vivaldi ekskluzive kantis la knabinoj de la Venecia orfejo. Supozendas, ke (ankaŭ inaj) kantvoĉoj estis alimaniere edukitaj kaj pli similis la sonon de knabaj aŭ kastritaj voĉoj ol nuntempe. Plenkreskaj kantistoj hodiaŭ estas averaĝe pli altaj ol fine de la [[17-a jarcento ]], kio povas efiki sur sono kaj tonalto. Entute oni supozas, ke la voĉoj antaŭe estis pli „malgrandaj“ kaj uzis malpli da [[vibrato]]. Pro tio la uzado de moderne edukitaj inaj voĉoj por soprano kaj aldo laŭ koncertpraktika vidpunkto estas ege dubinda.
 
Ekzistas multnombraj [[knaboĥoro]]j, kiuj sekvas kelkajn komprenojn de la historiema koncertado kaj muzikas kun la instrumentaro de la respektiva epoko. Precipe [[Nikolaus Harnoncourt]], [[Gustav Leonhardt]] (kompleta registrado de la kantatoj de [[Johann Sebastian Bach|J.S. Bach]]), [[Ton Koopman]] (registrado de [[Dietrich Buxtehude|Buxtehude]]-kantatoj) kaj [[Heinz Hennig]] (registrado de multaj verkoj de [[Heinrich Schütz]], [[Andreas Hammerschmidt]] kaj aliaj kun la Knaboĥoro [[Hanovro]]) parte realigis ekde la [[1970]]-aj jaroj la komprenojn de la historiaj koncertmanieroj inkludante knaboĥorojn.
 
Fakte ekde la [[1990]]-aj jaroj multaj dirigentoj kaj ensembloj pli kaj pli rezignas pri la uzado de knaboĥoroj. Ĉi tio estas unuavice pragmata decido, ĉar la uzado de profesiaj muzikistoj kontraŭe al tiu de infanoj ebligas pli flekseblecon. Aliflanke nuntempe estas pli kaj pli kantistinoj kaj [[kontratenoro]]j specialiĝintaj je adekvata sono.
Linio 79:
==Evoluo==
===Historio===
Grava mejloŝtono por la remalkovro de malnova muziko estis la rekoncertado de la Mateo-pasiono de [[Johann Sebastian Bach|J.S. Bach]] [[1829]] per [[Felix Mendelssohn Bartholdy]]. Tiu tamen vaste aranĝis la verkon ([[instrumentado]], mallongigoj), ĉar li sentis ĝin en ĝia praformo kiel ne taŭga por la publiko. Krome li uzis nur la tiam kutimajn instrumentojn, ludoteknikojn kaj orkestrograndojn.
 
Komence de la 20-a jarcento iom post iom oni ekkonsciis pri pli verkfidelaj koncertadoteknikoj unue ĉe [[baroka muziko]] helpe de originale konserviĝintaj instrumentoj kaj ekzaktaj kopikonstruaĵoj.
 
Komence subridetita pioniro estis muzikisto kaj instrumentkonstruisto loĝanta en Anglio, [[Arnold Dolmetsch]] (1858–1940); same grava estis [[Alfred Deller]], kiu revivigis la [[Kontratenoro|kontratenoran]] kantoteknikon.
 
[[Dosiero:0Casadesus Soc Instruments Anciens.jpg|thumbeta|300px|leftmaldekstra|Membroj de la „Société de concerts des instruments anciens“ 1901]]
En Francio [[Henri Casadesus]] ([[Viola d'amore]]) kaj [[Eduard Nanny]] ([[kontrabaso]]) fondis en 1901 la „société de concerts des instruments anciens“ (Koncertsocieto por historiaj instrumentoj), kiu substaris la prezidantecon de la komponisto [[Camille Saint-Saëns]]. La societo celis la revivigon de la muziko el la 17-a kaj 18-a jarcentoj sur originalaj instrumentoj. Elirante de ĉi tiu grupo, kiun anis ekskluzive premiitoj de la Pariza Konservatorio, komencis intensa esploro de la [[barokmuziko]].
 
En Germanio la violonĉelisto [[Christian Döbereiner]] (1874–1961) okupiĝis pri la [[gambovjolo]] kaj en 1905 fondis la „Asocion por Malnova Muziko“. La t.n. „gambovjola movado“ de la 1920-aj jaroj estis simile al la „Migradbirdo“-movado speco de protesto kontraŭ la (ĉikaze arta) reganta klaso.
Ekde 1927 [[August Wenzinger]], devena el [[Bazelo]], muzikis subtenate de la amatora volinisto kaj industriisto Hans Hoesch el [[Hagen]] kun aliaj interesitaj muzikistoj en la „Kabeler Kammermusik“ parte sur historiaj instrumentoj. Mejloŝtono de ĉi tiu laboro estis la 18-a de septembro 1954, kiam la unua orkestro kun originalinstrumentoj, fondita en majo 1954, [http://www.cappella-coloniensis.de Cappella Coloniensis] aŭdiĝis sub la gvidado de Wenzinger, kaj [[Karl Richter (Musiker)|Karl Richter]] kun progamo de J.S. Bach en la Kolonja radiostacio de la tiama [[Nordwestdeutscher Rundfunk|NWDR]]. Preskaŭ samtempe aktivis [[Hans Grischkat]] en [[Reutlingen]] ekde 1931, Li uzis historiajn instrumentojn kaj je la interpretado de la ''Vespro della Beata Vergine'' de [[Claudio Monteverdi]] kaj ankaŭ en la grandaj pasionoj de Bach, kiujn li kune kun la ĥoro ''Schwäbischer Singkreis'' prezentis en siaj eklezikoncertoj nemallongigitaj.
 
Pluajn impulsojn ekigis la poldevena pianistino [[Wanda Landowska]], kiu engaĝiĝis por la reuzado de la [[klaviceno]], tamen ne en ĝia historia formo, sed kiel novkonstruaĵo kun ŝtalkadro. Por la reuzado de klavaroj laŭ historiaj konstrumodeloj precipe aktivis [[Ralph Kirkpatrick]] kaj [[Fritz Neumeyer]]. Ĉilasta jam en 1927 fondis en [[Saarbrücken]] ankaŭ „Asocion por Malnova Muziko“, kiu ĉefe prezentis ĉambromuzikon de la 18-a jarcento. La radiostacio „Radio Saarbrücken“ dissendis en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj multajn koncertojn liajn.
Linio 102:
====Dokumentebleco====
=====Registraĵoj=====
„Datumportioj“ por mekanikaj muzikaŭtomatoj (stiftitaj ruloj ktp.) ekzistas jam ekde la 17-a jarcento. En Francio ekz. konserviĝis ĉ. 500 ruloj por aŭtomataj [[ludhorloĝo]]j kaj orgenoj. La teknika problemo de ilia uzado kiel fonto por la koncertadopraktiko estas la nur malofte kontrolebla movigorapideco (vd. supre „Tempi“). Escepto estas la „tonotechnie“ de [[Père Engramelle]], kiu indikis la ludodaŭro en minutoj.
 
Pli fidindaj dokumentoj ekzistas nur en la pli juna historio, ekz. en formo de [[fonografo]]registraxoj (eblaj ekde ĉ. 1877, muzikregistraĵoj tamen nur per la plibonigita vaksrula fonografo de [[Thomas Alva Edison|Edison]] ekde 1888) aŭ de [[Welte-Mignon]]-ruloj (ekde 1904). Nur ekde tiu ĉi tempo oni povas paroli pri nedubindaj, aŭskulteblaj pruvoj por koncertadopraktiko.
 
=====Nototeksto=====
Presita nototeksto ne aŭtomate estas fidinda fonto, ĉar inter la komponado kaj presado estas pluraj larborpaŝoj, je kiuj partoprenas diversaj personoj. Eĉ manskribaĵo ne ĉiam montras la lastan validan volon de la komponisto.
 
[[Ludwig van Beethoven]] ĉiam devis konfronti la kopiistojn kaj notgravuristojn, kio dirigis lin, ke la presitaj partituroj estas tiom plena je eraroj kiel estas fiŝoj en la akvo. Tio ĉi ne nur atribuendis al malatentemo. Kompoziciajn novigojn de Beethoven la prilaboristoj foje interpretis kiel korektendaj eraroj. Aliflanke iliaj propraj eraroj rezultigis foje muzike sencoplenajn variaĵojn, kio ankoraŭ nuntempe malfaciligas identigi ilin kiel eraroj.
 
La prilaboristoj defendis sin argumentante, ke la manskribo de Beethoven estas ne legebla kaj parte rifuzis pluan kunlaboron. Krome la ŝanĝado de la stereotipo tiam estis malrapida kaj multkosta procezo. Tial eldonistoj aldonis prefere erararon.
 
=====Metronomindikoj=====
Pro sia surdeco Beethoven fine de sia vivo estis devigita komuniki skribe. Pro tio ni konas detalojn de la kreoprocezo, kiuj perdiĝis je aliaj komponistoj. Li zorgis ekz. pri la ĝusta tempo je fremdaj prezentadoj de siaj verkoj. Pro tio li bonvenigis la inventon de la metronomo kaj uzis metronomnombrojn – kvankam nur en 25 de siaj pli ol 400 verkoj – por eviti misinterpretadoj de la temponomoj.
 
Tamen Beethoven diris jenan:
 
''"Neniun metronomon! Kiu havas ĝustan senton, ne bezonas ĝin, kaj kiu ne havas tiun, al tiu ĝi ja ne utilas "'' <ref>Adolf Bernhard Marx: Anleitung zum Vortrag Beethovenscher Klavierwerke", Berlin 1863, S. 63</ref>
 
La ĝusta [[Tempoindiko (muziko)|interpretado de liaj tempoindikoj]] estas ege disputata. Intertempe plurfoje refutita teorio diras ekz., ke la metronomindikoj laŭ hodiaŭa kompreno estu duonigendaj.<ref>Willem Retze Talsma: Die Wiedergeburt der Klassiker, Bd. 1 Anleitung zur Entmechanisierung der Musik, Innsbruck 1980. - Dazu: Klaus Miehling: "Die Wahrheit über die Interpretation der vor- und frühmetronomischen Tempoangaben. Einige Beweise gegen die 'metrische' Theorie"; in: Österreichische Musikzeitschrift, 44/1989, S. 81-89. - Peter Reidemeister: "Historische Aufführungspraxis. Eine Einführung"; Darmstadt 1988, S. 107-135. - Helmut Breidenstein: "Mälzels Mord an Mozart. Die untauglichen Versuche, musikalische Zeit zu messen" in: Das Orchester 2007/11, S. 8-15</ref>
Linio 133:
 
====Muzikfilozofio====
Similan direkton celas la kritiko obĵetita de [[Theodor W. Adorno|Adorno]]. Laŭ tio por frua muziko neniam ekzistis la intenco de komponisto pri fiksita koncertadopraktiko, male oni agis laŭ la faktaj kondiĉoj (nombro kaj kvalito de la muzikistoj, ejoj). Male ili allasis improvizan liberecon. La ideo, ke ekzistas ekzakte ĝusta koncertado de tiuj verkoj, do estus absurda.
 
Fakte la ideo de fiksa verko elformiĝis nur fine de la [[Klasika epoko (eŭropa muziko)|Viena klasiko]], en la [[Romantika muziko|romantiko]] ja eĉ la ideo de eterna verko kreinta de la [[genio]]. Pro tio oni malatentus, ke por la aprezado de ĉiu verko ekzistu komuna (socia) kunteksto inter komponisto kaj aŭskultanto. Harmonio, kiu validintus dum la ekesto de komponaĵo kiel aŭdaca, nuntempe povus esti trivialaĵo. Drasta ekzemplo por ĉi tiu problemo estas la demando, kion signifas la „Simfonio kun la Timbalfrapo“ de Haydn por indiano en la amazona regiono.
 
Adorno komentas en sia verko „Neue Tempi“ (novaj tempoj) la observon, ke komponistoj tendencas al pli kaj pli malgrandaj notvaloroj, ju pli ili proksimiĝas al la nuntempo. La tridekduonaj notoj ekz. nur ekde 1920 plioftiĝis. Adorno kaj aliaj aŭtoroj parolas pri ŝanĝo de la temposento ekde la poŝtkaleŝa epoko ĝis nun. Konsidere ĉi tiun spertofono „ĝusta“ tempo por malnova muziko estus dubinda.
 
Finfine li demandas, kiom da energio investu socio en la esploro kaj koncertado de malnova muziko, ĉar ĉi tiun ja oni necese devas detiri de la fortoj de muzika progreso.
 
Pli akre oni vortigas tiun ĉi ideon, interpretante la intereson pri ege antaŭe komponita muziko, ekestanta en la romantiko kaj antaŭe nur malmulte konturita kiel regresosimptomo de la socio. Tiu ĉi ne hazarde aperas samtempe kun la maŝinepoko kaj la amasosocio, do kun la moderna epoko.
 
La kontraŭdiroj kaj problemoj de la moderna epoko tamen respeguliĝas en la [[nova muziko]]. La aŭskultantoj fortimigitaj de ĝi sopirus „imperion de malnova muziko“, kies ekzisto tamen pridubendus.
 
La kritiko de Adorno tamen rilate la hodiaŭa stato de la koncertada praktiko plejparte mistrafas. La plej multaj koncertadaj praktikantoj ne celas ĝenerale validan interpretadon, sed difinon de taŭga interpreta spaco. La demando pri komuna kunteksto de interpreto kaj aŭskultanto ĉiukaze ekestas je ĉiuspeca muziko. La establigo de la koncertada praktiko parte jam (re)kreis tian kuntekston.
 
Ankaŭ la polariza aserto de Adorno pri antagonismo inter aktuala nova kaj historiema koncertado de malnova muziko ne defendeblas, ĉar nuntempe ne maloftas kaj aŭskultantoj kaj interpretoj ŝatantaj ambaŭ muzikojn. Adorno tamen ne povis baziĝi sur la ampleksaj sciencaj kaj interpretaj komprenoj, kiujn intertempe naskis la historiema koncertado.
Linio 180:
====Italio====
* [[Girolamo Diruta]]: ''Il Transilvano''. Venedig 1593; faksimilo Buren 1983, ISBN 90-6027-212-9
* [[Pier Francesco Tosi]], [[Johann Friedrich Agricola]]: ''Anleitung zur Singkunst'', Berlino 1757; represo eld. de [[Thomas Seedorf]] Kassel 2002, ISBN 3-7618-1563-8
 
====Hispanio====
Linio 217:
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.mozart-tempi.net retejo "Mozarts Tempo-System" (sistemo de Mozarto pri ritmaj rapidecoj)] {{en}}, {{de}} <small>kaj</small> {{it}}
 
[[Kategorio:Historiema koncertado|!]]
 
{{Tradukitaĵo|de|Felix Mendelssohn Bartholdy|revizio=54223312|enmetrevizio=2084553}}
Linio 224 ⟶ 222:
{{elstara}}
{{ADLS|2008|40}} <!-- kaj 41 -->
 
{{Portalo Muziko}}
 
[[Kategorio:Historiema koncertado|!]]
 
{{Link FA|mk}}
{{Link FA|he}}
{{Portalo Muziko}}